Выбрать главу

– Kaj… kiu estas tiu grafo Vlasta – mi demandis.

– Li estis la plej bona amiko de mia patro, kiu ekprotektis nin post la katastrofo. Ĉiu forlasis nin, nur tiu homo restis apud ni… Li estis bona ankaŭ al mia frato. Ĝrafo Vlasta, sed li ne uzas sian titolon. Li estas eleganta sinjoro, tamen li persistas apud mi… Tio agrablas al mi… Se li petus mian manon, mi edziniĝus al li kaj… – ŝi ruĝiĝis, – eblas, ke li petos ĝin…

Frunte ŝi apogiĝis al la vitro, tre malfacile venis voĉo tra ŝia gorĝo.

– Li petis… mian manon…

Kiom multe da aferoj runiĝis en mi sur tiu obstina punkteto de la malbono. Mi estis post la vera batalo. Ĉar ne la fina sukceso estas la triumfo, sed la unua. La unua serioza trapenetro sur la frondo de la senhaveco! La neeblaĵo! Ĝi estas bonega! Salti antaŭ la aliajn, grizajn almozulojn, nur nazlongon da distanco! Nur iomete atesti, ke mi ne estas averaĝzlo! La sekvaj cent aŭ mil kilometroj jam signifas la mondfamon, riĉecon, rangon: ĉio ĉi estas neniaĵo, rilate tiun ĉi triumfon. Sed nun kial? Aŭ: pro kiu! Mi premis mian frunton al la tablo.

Ŝi venis tien kaj brakumis min. Ŝi apogis sian vizaĝon al mia kapo, kaj ŝiaj nervozaj fingroj tremante, malesperiĝinte karesis miajn hararon, ŝultron…

Ne mi estas la kulpa, sed mi ekkisis ŝin longe, pasie.

Ŝi liberigis sin el mia brakumo kun larmovualitaj okuloj.

– Ni ne turmentu unu la alian, Petro. Ankaŭ mi amas vin. Sed mi ne povas edziniĝi al vi. La kartludo… La falsa ludo. Ĝi… Ŝajnas, herediĝas… estas en mia sango… Mi edziniĝos al Vlasta. Ĉar li estas bona, kaj ĉiu estus kruela al ni, ĉiu rompis bastonon super ni… Kaj mi povus esti feliĉa kun neniu, nek kun vi. – Kaj la liberpensulino plendis plorante la malĝojon de senpova virino malliberiĝantaj malantaŭ la liberaj pensoj, kiu bategas la fermitan pordon de la vivo en la intereso de sia sorto. – Mi ne havos infanojn, ĉar mi ne volas naski krimontajn trompludistojn. Mi ne volas havi gefilojn, kankam mi tre ŝatus.

Li faligis sin sur la tablon ploregante. Kion mi povis diri? La mallumo disiĝis je krudaj ombroj, kaj stranga ŝriko de malproksima hupo atentigis nin pri io.

– Diru tion – mi demandis subite, – kion vi serĉis sub la adreso strato Forbin, n-ro 18.

– Mi havas sekreton – ŝi diris rapide kaj konfeseme. – Mi apenaŭ ricevas monon de miaj parencoj el Londono, por ke mi povu lerni, mi iras tien… labori… – ŝi glutis kaj korektis sin. – Mi estas manekeno ĉe Louis et Broghers. Ili prezentas sur mi iliajn novajn kreitaĵojn. Vespere aŭ nokte mi devas aperi en elegantaj amuzejoj, portante la novajn modelojn de la entrepreno kaj… tiam grafo Vlasta akompanas min.

– Kial vi volis, ke apaĉo el Belleville prirabu min. Kion mi havas, kion mi ne estus doninta al vi?

Ŝia vizaĝo fariĝis timema kaj malkonfida. Ŝi observis min kun gapanta mieno. Ŝi repaŝas kaj rigardas min suspekteme kaj timiĝinte…

– Ĉu vi scias tion? – ŝi demandas malfacile spirante. – Ĉu vi do sekvis min kaŝe? Respondu!

– Vi respondu!

– Mi do diros! – ŝi ploregis. – Ŝebao, antaŭ ol li alvenis ĉi tien, renkontiĝis kun mia frato ie en Afriko kaj kunportis ion de li… Mi ĵuras, nek mi scias kion! Nur tion, ke en ĝi estas la sep-flama grendado, dike orumite. Tiam estis ĉe vi la havaĵo de Ŝebao. Kompreneble mi menciis vian nomon. Sed temis pri la havaĵo de Ŝebao. Mia frato skribis pri tio. Mi vizitis vian societon pro Ŝebao, sed baldaŭ mi ekŝatis la knabojn! Ĉu vi memoras?! Kato-piedon. Kaj eblis diri ion nek al Ŝebao, nek al vi, ĉar mia frato skribis, se oni rigardos tiun objekton pli ekzakte, oni divenos ties sekreton, kaj tio neniel okazu.

Kian objekton havis Ŝebao, kio estas grava?

– Vidu, Nedda – mi diris tre ablombe. – Mi ne rezignos vin. Mi sentas tiel, ke troviĝas ankoraŭ tiaj aferoj ĉi tie, kiuj ne estas tute klaraj. Kaj mi malkaŝos ĉion.

– Petro, mi petas vin pro Dio – diris Nedda timiĝinte, – implikiĝu nenion. Nur problemo estos el tio. Promesu, ke vi faros nenion.

– Mi promesos nenion, ĉar temas pri miaj vivo kaj feliĉo. Morgaŭ mi estos denove ĉi tie.

Kaj mi forkuris de ŝi sen adiaŭo.

4

Mi rapidis tusante al la kafejo Globe. Mi volis paroli kun Ribári. Li staris ĉe iu el la multaj tabloj de la subteretaĝo, li ludas biliardon trankvile kun iomete pudrita, eleganta vizaĝo. Li havas ĉemizon el kruda silko, kiun li lavas kaj gladas ĉiutage, ĝis ĝi ŝiriĝos. Li portas la plej belan, punktitan kravaton de sinjoro Vanek. Hazarde mi konas ĝin, ĉar mia protektanto priploris tion, kiam li perdis ĝin.

Mi atendis la finon de la ludpartio, kaj ni eksidis ĉe malproksima tablo.

– Kio estas al la kanboj? – mi demandis.

– Mi loĝas kun Zombori en lumkorto kun aparta enirejo sub la adreso placo St. Sulpice, n-ro 14. Afrika teamo dungis Ivan-on Bükk, kiel dekstan avanulon, kaj li forveturis hieraŭ. Reneo Kárpát fondis rusan orkestron, kaj li ludas en la amuzejo Fursy Boit sur la placo Pigalle. Cetere, mi renkontis Sebaon matene. Li tre serĉis nin, kaj li sendas la jenan mesaĝon al vi.

Li elprenis malgrandan slipon el sia nemalhavebla akutjo kaj transdonis tion. Mi legis ĝin. Li skribis la sekvajn:

“Petro! Ne maltrankviliĝu pro mi. Mi fartas bone, sed dum mallonga tempo mi ankoraŭ ne havos okazon esti kun vi. Mi ŝatus, se vi sendus la ruĝan kajeron al iu mia amiko, kiu loĝas en la domo sur la bulvardo Villet, n-ro 9. Li nomiĝas sinjoro Alfredo Pierette. Steĉjo.”

– Kio estas al Siro Ludoviko? – mi demandis.

– Bone, ke vi demandis tion. – Li denove ŝovis sian manon en la aktujon kaj transdonis faskon da manuskripto.

– Jen estas kelkaj daŭrigoj de la legiana romano, kaj li petas, ke vi urĝe sendu tiujn al iu ĵurnalo, kaj informi lin telegrame pri la rezulto.

– Kie li loĝas nun?

– Nu, li forgesis diri tion, sed eblas, ke nek li scias precize – respondis Ribári.

– Ĉu li ne redonis la ruĝan kajeron? – mi demandis.

– Ne.

– Mi petus vin pri unu afero – mi diris al Ribári. – De nun ne blagu Eŭgenon Kupro. Eblas, ke mi laboros kun li. Bourin dungis min, kiel raportiston.

– Mi gratulas oldulo mia. Sed mi devas rapidi pro Kupro, ĉar ni renkontiĝos post unu horo en la kadavrejo.

Mi tuj eksidis kaj skribis poŝtkarton, en kiu mi informis sinjoron Alfredon Pierette, ke li sciigu al Ŝebao, se ili renkontiĝos, ke la ruĝa kajero estas ĉe Siro Ludoviko, kiu verkas nian romanon. Kompreneble mi ne konas la momentan restadejon de Siro Ludoviko, kial ĝuste mi estus la sola homo en la mondo, kiu konas ĝin.

Mi tuj alpoŝtigis la poŝtkarton.

Poste mi vizitis urĝe Eŭgenon Kupro, kaj ankoraŭ en la lasta momento mi sukcesis atingi lin, kiel li preparis sin ekiri al la kadavrejo en smokingo.

Kupro salutis min feliĉe, sed brue.

– Konvalo mi! Ĉio estas la nia! Ni konkeris Parizon! Mi vizitis ĉiun redaktejon, apelaciante vin. Ribári interpretis. Sed ni ne devis diri pli multe, ol vian nomon, kaj se oni proponis malpli multe da mono, iom kriegi france: Almási, Almási! – kaj ili aĉetis la fotojn. Ili aĉetis senprobleme. Kaj ili pagis! Jen estas via parto…

– Mia parto estas nenio! Unufojon kaj por ĉiam lasu tiun proponadon de mono. Ekde hieraŭ mi havas bonan postenon, kaj mi ne bezonas vian monon.

– Mi tute ne estus kredinta – diris Kupro, – tiaj sinjoroj.

Mi ekhavis ideon. Sovaĝan, strangan ideon.

– Kupro! Nun rekompence por mia eksterordinara faro, renversu viajn skatolojn, kaj elprenu ties fotojn, kiuj mortigis sin pro kartludado dum la pasintaj dek jaroj. Sed faru tre precizan laboron! Ribári rifuzis la hodiaŭan renkontiĝon, kaj ankaŭ li petas vin fari tiun laboron tre urĝe.