Выбрать главу

– Karega mia, la fotoj de la mortintoj ĉe mi estas aranĝitaj kronologie. Laŭ la sistemo de la enterigo. Post alivesto mi faros tion.

Mi iris plu, mi devis paroli ankoraŭ kun Bourin. Li tuj akceptis min

Mi rakontis pri la adiaŭa letero de la bankoficisto, la sekreton de la baroka vilao, la sinmortigon de Gorĉev. Mi elprenis la foton de paŝao Emin. Mi diris al li, ke la identeco estas senduba. Oni forportis lin ien, dum la polico estis tie.

– Vidu, filo mia, vi povos fariĝi unuaranga raportisto, sed vi devas scii, ke ĝuste tio signifas la sensacion, kio nun ankoraŭ mankas al vi. Kien oni kaŝis paŝaon Emin, kiuj kaj kial?… Kia interrilato estas inter la sinmortigoj? Ĉu ĝi estas? La publikaĵo de la ĵurnalo ne estas demando, sed respondo. La sensacio estas tio, kio kunligas la ŝajne tute diversajn okazaĵojn. Notu tion bone! Ne la evento, la interrilato estas bezonata ankaŭ ĉi tie. Sed estas interesa tio, kion vi rakontis nun. Por mi estas aparte interesa, ĉar Gorĉev estis mia bona amiko, kaj mi neniam kredis, ke li ludis trompe. La afero interesas min ĉiam pli bone. Mi promesas tion, se vi malplektos la enigmon, kaj ni publikos tion, ĝi estos ĉefartikolo. Hazarde ĝi estas ankaŭ mia afero. Mi promesas eĉ tion, ke tiam vi estos tre bone pagita ĵurnalisto en Parizo…

Kiam mi elvenis de Bourin, preskaŭ svarmis la pensoj en mi. Kiel plu? Sed mi ekkonsciiĝis subite, ke mi ne manĝis eĉ unu manĝopecon dum la tuta tago, kaj la lavĉambro atendas min.

Kaj tiam mi neniam forgesos la solenan okazaĵon, ĉar ĝi estis tia, ke mi preskaŭ malsaniĝis pro tio, tiel grandioza, kortuŝa kaj majesta. Ĝi okazis en Parizo! Je la sepa horo posttagmeze! Mi mansigne haltigis taksion! Se tio ankoraŭ estas nenio: mi ensidis! Kaj mi diris la adreson al la ŝooro leĝere: “hotelo Aragon!”

Kiam mi retropuŝiĝis pro skuiĝo sur la leda sidejo, kaj la aŭto ekveturis, mi sentis tiel, kvazaŭ mi irus avane de triumfa procesio antaŭ la svarmanta popolo. Mi konkeris Parizon!

Mi loĝas!

Kiel? Jes. Mi estas en Parizo du jarojn, kaj la unuan fojon mi loĝas. Dume mi ĵetiĝis senutile tien-reen. Nun ĉi tie mi havos propran ĉambron, harbroson kaj parfumon sur la breto sub la spegulo.

Mi vespermanĝis kaj ekkuŝis elĉerpiĝinte. Dormi… profunde dormi! Kaj morgaŭ komenci la malplekton de la ŝajne nesolvebla enigmo. Nedda amas min, kaj tio donis al mi senliman forton. Mi dronis en profunda dormo.

5

Estis la deka horo matene, kiam mi vekiĝis tute ripozinte. Mi dormis sola sur kuŝejo, ekipita per kompleta litaĵo! Mi sentis, ke mi havas tre multe da farendaĵoj, ke strangaj taskoj estas solveblaj. Kie komenci? Unue mi vizitos Kupron.

– Jen estas, amiko mia Almási, viaj fotoj – akceptis Kupro min fiere.

Sur la planko, en amaso kuŝis ties fotoj, kiuj mortigis sin pro lartludo.

– Ankaŭ mi konas tiun homon Labovitz – li montras sur foton, dume mi disĵetadas la aliaj bildoj febre. Mi trovas Gorĉev-on nenie, sed subite konata foto aperas antaŭ mi.

Jes! Li estas sinjoro Vanek!

Sub la bildo estas skribite: “Gery egipta ĉefkomandanto, kiu subite, pro nekonata kaŭzo motpafis sin.” Ĝi datiĝis antaŭ sep jaroj.

Ne. Ne tute sinjoro Vanek estas tiu homo. Li estas pli maldika kaj… nu jes… lia vizaĝo estas multe pli inteligenta. Eble ankaŭ ĉi tie estas ia interrilato. Mi rigardos tion.

– Kokideto mia! – mi diris al Eŭgeno Kupro. – Apartigu tiujn, kiuj mortis sin pro kartludo. Mi kunportos unu foton.

– Ĉu tiu de Labovitz ne estas bona? Li estis prominenta homo!

– Eble poste sekvos ties vico! – mi trankviligis lin.

Paris Soir! Min jam iras ĉio fulmrapide. Angla vicprovincestro Grey gajnis fabelan monsumon post kvintaga kartludado, kaj li mortpafis sin pro certaj interflustradoj…

Mi vizitis la anglan konsulejon, kaj mi diris kun objektiva vizaĝo, ke mi estas pariza paranco de kolonelo Grey.

– Ĉu vere? Mi pensis tion, ke li havas nur tiun parencon, kiu mortis pro tuberkulozo, kaj ni enterigis lin el la domo, kiu troviĝas sur la bulvardo St. Honoré… Kio estas al vi? Jen seĝo…

Mi iris sur la straton ŝanceliĝante. Jen estas denove la interrilato. Ĝi estis la nokta, funebra procesio. Sed kion faris paŝao Emin kaj la juna frato de kolonelo Grey en la baroka vilao?

Ek, al la biblioteko! Mi devas serĉi la detalojn en la malnovaj ĵurnaloj! Mi sidas en la legejon de la biblioteko.

Jes! Nun mi devas serĉi tion, kion Bourin nomis: La Sensacio! Kio kunligas la okazaĵojn.

Dekkvin diversaj ĵurnaloj, kaj tiom da jarkolektoj kaj nenio, nenio, nur la kutima raporto, kun la foto de la majoro. Sed Dio benu la ilustritajn magazinojn! Tie estas Grey! Sed ĝi estas nenio, sinjoron Grey-Vanek trovis ankaŭ tiu kara Kupro! Sed ĉi tie, nun en la ilustrita magazeno, apud la bildo de la kapitano, eĉ simultane kun lia tragedio: la kazino Galachad.

Kaj sub ĝi mallonga teksto: “La mortinta kapitano volis eldoni malpermesan ordonon, laŭ kiu la ŝipoj alvenantaj el la direkto de Egiptio ne rajtus tuŝi la havenon de la insulo Galachad. Tial li planis la malpermeson, ĉar tre multaj, anglaj oficiroj, traveturantaj, riĉaj komercistoj kaj diplomatoj lasis sian monon ĉe la verdaj tabloj de la kazino de la insulo.”

Kia venko estus, se li povus malkaŝi ĝin. Tiel, ke li skribus la aferon en unu artikolo, ke Grey, Gorĉev kaj paŝao Emin, antaŭ ol ili estus implikiĝintaj en la skandalon de la kartludado, ili endanĝerigis iel la ekziston de la kazino Galachad. Kiel ĉefartikolo! Demando, kiu estas ankaŭ respondo: ĝi estas Galachad, malproksime de la viktimoj, tamen la sola krimulo! Se la publiko postulas kaj diras tion, ĝi solviĝos per si mem. Ĝis tiam ne. Tiu principo de Bourin estas tre bona!

Nu, sed li devus pruvi pri du homoj, ke ili havas interrilaton al Galachad. Kia interligo povas esti inter paŝao Emin, la maljuna Gorĉev kaj la kazino Galachad? Diplomato, vivanta en malproksima Turkio, ĝentlemano el Parizo, kiu neniam vizitis tiun regionon.

Unue ni esploru la aferon de Gorĉev! Laŭ Nedda, ŝi estis 13 jara, kiam la tragedio okazis. Ĵurnalo post ĵurnalo mi foliumis rapide, aŭtomate kaj mi rigardas, rigardas…

Diablo forportu ĝin!

Ĉu diablo? En tiu momento, kvazaŭ vokite, la foto de la baroka domo estas antaŭ mi.

“Neniu aĉetas la loĝdomon de d-ro Aleksandro Gorĉev, mortinta inter tragikaj cirkonstancoj, kiu staras sur la bulvardo St. Honoré.”

Ĝorĉev! Mi foliumas…

Per grandegaj literoj estas skribite sur la unua paĝo de la antaŭa numero: “D-ro Aleksandro Gorĉev mortpafis sin hieraŭ vespere.” Sub ĝi per malpli grandaj literoj: “La konata, rusa akvokato, vivinta en emigracio mortigis sin.”

Kaj jen estas la nomoj! Liaj gefiloj Nedda kaj Ivan! Krome mi eksciis, ke ĉiuspecaj flustradoj devigis lin fari tion. Tio estas vera, ke anticipe li gajnis fabelan monsumon per kartludo, sed post lia morto evidentiĝis, ke li donis tiun por karitataj celoj ĝis la lasta centimo. La afero estas des pli stranga, ĉar la ĝenerale respektata d-ro Aleksandro Gorĉev ne estis riĉa homo.

Mi elŝanceliĝadis sur la koridoron. Kio ĝi estas? Kiel li renkontas la graviton de la baroka vilao? Kiu unue pere de sinjoro Vanek, poste Ŝebao, fine Nedda devigas min fari ion, kion povas fari nur mi.

Eh, stulta superstiĉo!

Sed ĝi estas tiel! Jen mia vivo implikiĝis iel kun la legia romano kaj la tragedio de la familio Gorĉev, knedite en strangan mason.

Kaj, nun jam mi ne povas malhelpi, ke mi iru ĝis la fino de la mondo, rilate la barokan vilaon, ĉar nun jam mi scias ankaŭ tion, ke mi elprenis malnovan ĵurnalon el jako, pendanta en la lavĉambro, kaj sinjoro Vanek avertis min, ke ĝi estas tiu de sia mastro. Oni skribis en, ke Ivan Gorĉev malaperis en Nico pro kartlud-skandalo.