Выбрать главу

– Idiotaĵo – opiniis Ŝebao.

– Ĝi estas tre bona konstato – diris la blankhara Donald. – La homoj en siaj legaĵoj… admiras sian menson plej volonte…

Damne! Manuelo stumble falis.

Jam delonge ĉio kirliĝis antaŭ li en sangaj makuloj, ĉar la dezerta blindeco atakis liajn okulojn.

– Nu, nek lin la bona sorto venigis ĉi tien – murmuris Donald. Ili dividis lian ekipaĵon, tiel li estis kapabla sintreni plu.

– Eh, bone! Kial vi kunportas min? Mi ne revenos en Eŭropon, sed mi nek volas… Vi estas junuloj, do iru… Kial vivi plu?… Ankaŭ la kompatinda Bradieux restis ĉi tie.. – Li ne ploris, ne funebris, ne veadis, tamen estis sentebla, ke la morto de Bradieux profunde skuis lin anime.

La mapo ne mensogis. Vespere ili atingis la oazon. Ĝi ŝajnis sufiĉe loĝata loko, kun multe da palmoj, duaroj.

– Sinjoro – diris la tribestro, kiu tuj iris tien, – vi ricevos ĉion dormlokon, nutraĵon, sed vi devas paroli kun la ĝenamoj.

Nenia problemo. Ili estas patrolantaj soldatoj. Nur tiam ili estus dizetintoj, se ili estus devojiĝintaj de la difinita marŝdirekto. Venis la ĝendarmo kaj mansalutante redonis la dokumentojn de la patrolo.

– Ne ekiru al Zirzin – li diris, – plotono da spahioj fermas la vojon, kondukantan tien. Ekmarŝu al nordo, al Tuareg-lando, kaj trinku nur boligitan akvon survoje, kaj se vi vidos veni iun el la direkto de Tuareg-lando, raportu tion al la ĝendarmo.

– Se via prelego daŭros unu tagon pli longe, ordonu porti bekojn ĉi tien – diris Gorĉev, – ĉar estas lacige aŭskulti vin starante. Vi scias, ke ni ne kredas la superstiĉon pri boligita trinkakvo, kaj ni ne esta frenezaj serĉi ĝendarmon en Saharo, se iu venos renkonte al ni el la direkto de Tuareg-lando.

Poste la tribestro akompanis ilin el kabano el abodo. Manelo refortiĝis iomete kaj manĝis ion. Ili sidis tie en deprima humoro, ĝi estas nekontestebla. Nur Donald murmuris ian seriozan, anglan kanton. Nur Donald murmuris ian seriozan, anglan kanton. Ŝebao cetere estis silentema. Sed jen estas Gorĉev! Subite li frapas forte sur sian femuron.

– Per la sep sakramentoj! Mi do prubos, ke ni havos bonan humoron. – Li enpoŝigis sian manon per subita movo kaj elprenis du fermitajn kovertojn. – Ĉiu, kiu ridegos laŭte, tiu povas ricevi leteron de hejme. – Ĝi elektris ankaŭ Ŝebaon kaj la maljunan Manuelon! Letero de hejme! En la mezo de Saharo!

– Mi kaŝis tiujn kontraŭ malbonhumoro!

La papero tremis en la mano de Manuelo kaj lia duono da liphararo ekkonvulsiis de tempo al tempo

– Kompatinda… Kompatinda edzino… – li frustis kun rompiĝinta voĉo

– Pri kiu vi parolas?

– La patrino de Bradieux skribis… – murmuris la hispano. – Ŝi ankoraŭ ne sciis, ke la knabo mortis.

– Ĉu vi konas lian patrinon? – demandis Ŝebao.

– Ŝi estas mia edzino…

– Ĉu Bradieux estis via duonfilo?

La hispano skuis sian kapon malgaje kaj larmoj fluis el liaj okuloj.

– Li estis mia filo… Mia kara… sola filo li estis…

Ili sidis senvorte en tiu rondforma, malgranda duaro, kiun la arabo malplenigis por ili. Li dormis antaŭ la kabano. Li ligis siajn timzorgitajn kunloĝantojn al la najbara mimozheĝo. Iu kunloĝanto estis kapro, la alia kamelo.

Jes, ĝi estas grava afero. Lia filo estis kaj tie… preskaŭ antŭ li… Manuelo apogis sin al la muro kun fermitaj okuloj. Al neniu estas proponinde kuŝiĝi ĉi tie…

– Rakontu amiko, kia sorto venigis vin en la legion? – demandis Gorĉev.

Delikataj, bluaj vejnoj pulsis sur la tempioj de la hispano.

– Per dios… nek mi mem scias tion – li flustris, – mi estis artisto, poste drinkejestro, kaj mi bankrotis… Ĝi estas ĉio.

Li eksilentis. Ŝajnis, ke li ne volonte parolas pri ĝi.

– Mi – komencis Gorĉev – devenas el malbonŝanca, rusa, elmigrinta familio. Mia facilanima patro estis advokato kaj domposedanto en Peterburgo. La zorgema, rusa patro ankoraŭ ĝustatempe elektis la profesion de gvardia oficiro, aŭ almenaŭ li partoprenis en la murdo de Rasputino, por ke poste, elmigrinte li ne devu honti, kiam ili kontaktiĝos profesie kun simplaj gazetkolportistoj, kun Jusipasov kaj al li similaj, mirindajn nomojn havantaj grafoj. Liaj infanoj vizitis la klasojn de la bazlernejo kun mallevitaj okuloj, kie iliaj samklasanoj estas scivolaj pri la fabeloj de la patro pri la gvardio kaj pri la Vintra Palaco. Sed, ĉar mi trovis konvena nur la priskribon de la hinda kriptego Taĝ-Mahalo inter la libroj de mia kuzino, mi do studis ĝin, por rakonti pri tio anstataŭ Carskoje Selo. Multaj el ili eble eĉ nun miras pri la historio de la enbalzamigita sinjorino, ripozanta en la salono de la Vintra Palaco. Poste trafis nin multe da plagoj. Mia juna fratino iris en Londonon al parencoj, mi fariĝis maristo, fine mi akiris havaĵon, pozicion, eĉ domprizorgiston…

Al Ŝebao skribis sia artista amiko el Parizo, ke tie pendas io en la aero, kaj li ne faru longan nazon en Afriko!

Ĝorĉev, kiu ankoraŭ ne malfermis la leteron de sinjoro Vanek, nun fine li elprenis tiun plej grandan misteron de la mondo, kies solvo eblas nek logike, nek matematike.

Sinjoro Vanek preskaŭ samtempe, aŭ apenaŭ iom pli poste informis lin pri pluraj, gravaj aferoj (najletoj, la lignotabuloj de la subtegmento, vagantaj katoj de la najbaroj ktp.), ke li ŝlosis ĉiun ĉambron en la domo, escepte sian loĝoĉambron

Li devas freneziĝi pro li. Unuparte sinjoro Vanek neniam mensogas. Aliparte sia fratineto transprenas la leterojn, adresitajn al la bulvardo St. Honore n-ro 27. Kion fari?

Li ne povas skribi tion, ke li konas Nedda Harloff-on, tamen li ŝatus ekscii de sinjoro Vanek, ĉu sia fratineto loĝas tie? Kiel li povus interesiĝi pri ŝi de aŭtoritata, objektiva persono?

Ĉi-rilate, li maltrankviliĝas pri siaj mebloj kaj havaĵoj, li klopodas diveni komplike ruze, ĉu sia fratineto vere loĝas sur la bulvardo St. Honore?

Lastfoje li skribis tion al sinjoro Vanek:

“Interesiĝante pre de mia respektoplena letero, mi havas la honoron veki vian atenton, ke viaj estimataj respondoj, bedaŭrinde, enhavas malmulte da klarsencaj frazoj, senkonsidere la ĉirkaŭparolojn, sufiĉe oftajn. Cetere mi skribas revite pri viaj servoj, ĉar vi plenumis miajn ĉiujn petojn. Vi nur ne skribis sufiĉe precize, kiel vi vivas en via ĉambro. Krome mi ricevis vian sendaĵon, dankon. Antaŭ ok jaroj, la fervoja horaro estis sufiĉe ekscita legaĵo, sed la nomlisto de la interurbaj telefonabonantoj laŭ alfabeta ordo estas iomete enua. Sed mi ĝoje akceptis la fortepian-partituron de muzika teatraĵo, kies titolo estas “Ĉe la piedo de montoj”..

Laŭ via deziro, antaŭ manĝado, mi viŝas la manĝilaron per la buŝtuko por forigi la postrestintajn malpuraĵojn de la smirga papero. Responde al via estimata interesiĝo mi sciigas al vi, ke post mia tri-semajna agado sur mia saldo estas du mortpafitaj leonoj, laŭ la suba detalado:

1 femala 2 metroj

1 maskla (aŭ amindumanta) 2,5 metroj

resume: 4,5 metroj

La hotelojn, laŭ via konsilo mi evitas, kiel vi vidas, mi loĝas en kazerno ĉe mia amiko, kiu estas subkolonelo, en la ĉefurbo de Afriko, en la pitoreska haveno La Grenelle.

Denove mi kuraĝas peti vin, poŝtrevene, ĝis la plej etaj detaloj informu min:

1. Ĉu loĝas nur unusola animo krom sinjoro Vanek?

2. Skribu precize ĉion, kion vi faras de mateno ĝis vespero, kaj ĉion, kio okazas en la domo.

3. Krome mi petas la konfirmon de mia letero, esperante, ke mi povas kalkuli vian interesiĝon ankaŭ en la futuro.