Выбрать главу

Dume paŝao Emin, kiu esence estis bonvola frenezulo, li venis en la domon pere de Ŝebao kaj Nedda. Ili flegis min. Al mia juna fratineto estis malpermesate scii pri la aferoj, ĉar mi ne povis fidi ŝian lertecon kontraŭ Vlasta kaj la gangsteroj de la kazino de Galachad. Mia febro altiĝis, kaj mi fartis pli bone nur en la militista hospitalo. Jam tiam mi menciis al Ŝebao la gravecon de la ruĝa kajero, en kiu estis ankaŭ milita sekreto. Bedaŭrinde la konfeso de Manuelo pruviĝis malmulta kontraŭ Vlasta, kaj ni esperis konfesigi lin per la blufo de la reviviĝintaj homoj, kiujn oni pensis mortitaj. Tiam jam ankaŭ mi fratineto sciis, ke ŝi miskonis Vlasta-on, sed kompreneble ŝi devis daŭrigi la komedion de bona amikeco. Ĉar ni serĉis la kajeron singarde, la situacio fariĝis tre malfacila, precipe pro la malapero de nia amiko Siro Ludoviko. Por trovi lin fulmrapide, kaj tamen ne venu en lian kapon legi la kajeron, ni aranĝis tiel, ke oni suspektu lin, rilate nekmalkovritan krimon, kie ajn li estas, ni tuj povu trovi lin. Mi pensas, ke li kontentiĝos per kelkmil frankoj pro la kompromito.

– Tio povas okazi facile – mi rimarkis.

– Sed tiu sinjoro kaŝiĝis tiel bone, diablo scias, kial, eĉ nun ni ne trovas lin. Bonŝance li sendis la kajeron al Almási. Unue mi pensis tion, ke Almási amindumas mian fratineton komisiite de la kaŝance li sendis la kajeron al Almási. Komence mi pensis tion, ke Almási amindumas mian fratineton komisiite de la kazino aŭ Vlasta, kaj li akiris la kajeron. Mi opiniis tiel malgraŭ ĉiu protesto de mia fratineto. Pro tio ankaŭ mia fratineto intervenos pardonpeti lin, mi esperas, kun sukceso. Fine ni tute ne konjektis, ke el Bourin, kiu plurfoje fulminis en sia ĵurnalo kontraŭ la kazino de Galachad, antaŭ ol li estus elektita, oni volis fari viktimon. Tiel ni sukcesis kapti lin je feŝa faro, kaj dank’ al la neforgesebla rolo de Ŝebao puni la friponon laŭmerite. Kompreneble ankaŭ la bonegan artikolon ne devis reteni pro komuna intereso, sed mi pensas tiel, ke nun jam iom kompletigante tion, ĝi vekos eĉ pli grandan sensacion.

Kie estis Siro Ludoviko? Mi eksciis tion nur post paso de tempo. Ribári persvadis sinjorinon Tourtelette (vidvan foirvendistinon de brazilia plantejposedanto, al kiu li havis suspektindan amrilaton, kaj kiu kredis la fabelon, kaŝitan malantaŭ la majusklaj titoloj de la gazetoj), kaŝi la gangsteron, dum la afero mildiĝos, kaj tiuokaze ili ĉiuj vojaĝos al Sud-Ameriko, kie ili dividos inter si la altan monsumon, rabitan fare de Siro Ludoviko. Sinjorino Tourtelette kaŝis Sir Ludovikon, kiu dikiĝis dumtempe, kaj Ribari portis la ĵaketon de la mortinta plantejposedanto, kiel li asertis tial, ke li masku sian eksteraĵon. Sinjorino Tourtelette ja ne komprenis tion, sed ŝi ĉiam hontis elmontri, ke ŝi estas stulta, ŝi do donis la ĵaketon al li, per kio Ribári ankoraŭ longtempe maskis sin.

En Parizo ili enhospitaligis la kompatindan paŝaon Emin, kies familio plie asertis, ke li mortis, ol oni eksciu la veron.

La ŝlosilo de la aliaj enigmoj estas tre simpla. Ŝebao kaj Gorĉev, kiam ili alvenis en Parizon, kun la freneza paŝao Emin sekrete kaŝiĝis en salono de la baroka vilao. Tiu kadavro, kiu vere kuŝis mortinte, estis la kompatinda, tuberkoluza, juna frato de kolonelo Grey, kiu alvenis el Kairo en Parizon laŭ la letero de Gorĉev, kaj same, kiel paŝao Emin, ankaŭ li kaŝiĝis ĉi tie. Sed li mortis pro la malsano, de ĉi tie oni liveris lin silente en la kadavrejon, kaj la angla ambasadejo organizis lian enterigon. Tio estis mia nokta aventuro, kiam mi vidis elporti kadavron el la enigma, baroka vilao.

Kaj solviĝis ankaŭ la plej granda enigmo, ke estas stultaĵo kredi tion, ke ni naskiĝas por arto, triumfo, kariero aŭ alia bagatelo.

Baldaŭ edziĝis al Nedda, kaj tial estis inde naskiĝi. Estos inde morti, eĉ vivi. La ceteraj estas stultaĵo. Por uzi la koncernan aksiomon de sinjoro Vanek:

– La vivo estas tia, kiel la fumo. Ĝi forflugas, antaŭ ol vi estus vere feliĉa.

Kaj fine oni rekonis ankaŭ Ŝebaon. Li aperis en la ĵurnaloj, portante la maskon de Aleksandro Gorĉev, kaj estis ankaŭ lia originala fotografaĵo. Apud si mem oni jam rekonis ankaŭ lin. Li fariĝis fama aktoro, kaj ili geedziĝis samtempe kun Anna Balázs, kiam mi edziĝis al Nedda.

Kelkfoje aperis ĉe Gorĉev maldika, nervoza homo, kiu nomiĝas Abu ben Pulovro, kaj diablo scias kial, li nun ne estis menciita, ĉar Gorĉev – kiu jam transloĝigis hejmen sian familion el Svislando – aĉetis belegan luphundon, kaj kiam ĝi la unuan fojon kuris antaŭ lin svingante sian voston, li subite malbonfartis.

Duope, kiuj scias ĉion, neniam parolas pri tio, kaj ili gardas eterne kelkajn detalojn de tiu terura, komika kaj stranga historio:

Iu estas la eleganta baroka domo kun siaj ĵaluziaj fenestroj, la alia estas sinjoro Wendriner, kiu kelkfoje sin trenas pene sub la sunon por sunbaniĝi, sed nur tiam, kiam oni ĉenas la hundon, ĉar same, kiel sinjoro Pulovro, ĝi timas tiun beston.