Выбрать главу

Nur el Sharo oni raportas konstante, fortikaĵoj, sapeistoj kaj radio-taĉmentoj…

Jam ĉiu fortikaĵo nervozigas ilin. Kaj tiu granda, alta Disinjoro scius, kie vagaĉas la friponoj. Oni vidis ilin iri al grandega oazo. Ĉiu membro de la oazo kaj la ĉefo asertis plorante, ke ili vidis nek ties spurojn…

Ne! Ili ne estas frenezaj konfesi, ke la ĥoreluloj estis ĉi tie, ĉar la instanco elhakigos la palmojn, forbruligos la duarojn, kaj neniu scias, kien oni forpelos la loĝantaron!

El Sharo raportas mokantaj uloj: ili malapeis, kvazaŭ ili estus havintaj flugilojn!

Kvankam! Ili leveris Manuelon sur durada ĉaro, tirata de mulo. Tiuj estas komfortaj dizertintoj. Sed estis unuaraga ideo de Donald: tri legianoj kun fiksitaj stiletoj, krome du ĝendarmoj efektive estas regula taĉmento kontraŭ la dizertintoj. Ili jam “kaptis” iun, sed li estas tre maljuna, ili do lasis lin sur la durada ĉaro.

Li estas Manuelo!

Gorĉev konstante zorgas pri Manuelo, ĉar la maljuna hispano estis tre kara al lia koro.

Tiel ili alvenas al la proksimo de la fervoja nodo Razvit kaj decidas, ke ilia patrolo evitos tiun fortikigitan lokon.

Sed kia diablaĵoo!

Tie ĉe la forbruliĝinta kampgardista kabano du fajroestingistoj mezuradas ion fervore. Kion malutilos al ili du fajroestingistoj? Ili povas likvidi tiujn per po unu vagofrapo. Ili ekscios de ili, kie vagas la spahioj. La patrolo kun fiksita bajoneto, kun oficialaj paŝoj proksimiĝis al la fajroestingistoj. Kaj ili haltis tie.

La fajroestingistoj tute enprofundiĝintaj pri sia laboro, preskaŭ ne rimarkis la tri soldatojn. La alta maldikulo diris al la malata dikulo:

– Trovaĉek! Faru mezuron de la fajrokovejo transverse…

La patrolo interrigardis. Trovaĉek rapidas, fervore, spiregante, kaj la patrolo eksidas sur benkon, ĉar ili estas lacaj. Iu ekfumas cigaredon kaj rigardas, kiel mazuras Trovaĉek la fajrokovejon. Ili estas klarvidaj, ke tiuj estas dizertintaj legianoj, kiel ili. Sed ili sidas trankvile.

La alta, okulvitra homo nun ĵetas distirtan flankrigardon al ili kaj ekkrias laŭte:

Trovaĉek! Ĉu vi ne kunportis la nivellaton?

Kolera voĉo aŭdiĝas el la direkto de la domo.

– Mi neniel povas mezuri ĉion sola! Tiu malbenita tegmento estas plena de dratoj!

Alvenas la du ĝendarmoj. Ili paroladas mallaŭte kun la “patrolo”. Poste ili tegmanĝas el la pakaĵo. Kaj observas la fervoran laboron de la du fajroestingistoj.

– Jen vidu, Trovaĉek! Plie ni reiru al la kazerno! – diras la maldika, okulvitra homo. Li rigardas flanken, glutas kaj ekiras tra la kampo, sekvas lin la malata, dika Trovaĉek.

– He! – krias Gorĉev. – Bonvolu reveni!

La du fajroestingistoj interrigardis. Granda estas la superforto. Ili revenas.

– Mi volas diri nur tion, ke hazarde ni havas nivellaton, tial estus domaĝe iri en la kazernon. Ŝebao! Transdonu al ili la nivellaton!

– Dankon… sed ni… devas iri…

– Vidu, frenezuloj! – diris Ŝabeo. – Ni nur rigardis sur vin, kaj ni jam sciis, ke vi estas dizertintaj legianoj. Venu kun ni trankvile.

– Kien?

– Nur se ankaŭ ni scius tion…

– Ĉu vi?!.. – ili miregis. – Estas dizertintoj?

– Kial ĝuste ni ne? – diris Klausner, kiu estis ankaŭ senrangulo, buĉisto, kaj nun dizertinto kaj samtempe ĝendarm-kaporalo.

Estis iom da problemo, rilate la aliĝon de la du homoj. Ili nun ne povis paroli kun ili, ĉar ili manĝis ambaŭmane, kaj la dika Trovaĉek jam serĉadis en la flankpoŝo de la ĉevaloj por trovi rekompletigon. Sed la longulo, kiu nomiĝis Jörgens, kaj li estis kantoro iam en Svedio, ekkonjektis la katastrofon.

– Kiel vi iros nun plu kun du fajroestingistoj? Ankaŭ la fajroestingistoj estas tia, kie la soldato, sed ili ne kutimas esti en patrolo… Ne manĝegu tiel, kaj aŭskultu min!

Li diris tion al Trovaĉek, kiun kaptis tus-spasmo, ĉar io haltis en lia gorĝo, kiel li voris.

– Cetere estas problemo – diris Gorĉev – dizerti sen ekipaĵo. Ĉar se oni kaptos vin, vi ricevos unu jaron pli multe da puno pro la dizerto.

– Ekzemple – diris Schmidt, – nia ekipaĵo jen estas en bela ordo, vindita en la kamizolon, malantaŭ la selo. Kaj la fusilo sur la ĉaro de Manuelo.

– Min ne interesas! – diris la malata dikulo, kiu cetere estis tre tromemfida kaj iris per tiel anasa irmaniro, kiel la kaŭbojoj. Ĉi tien povas veni la tuta kolonia armeo por kapti min… Vi staras vid-al-vide al Trovaĉek!

Trovaĉek, malgraŭ sia tromemfido fariĝis tre populara, kvankam Gorĉev direktis sian revolveron al li, kiam tiu serĉadis ankaŭ en lia sako.

– Nun ni devas porciigi nian manĝaĵon! He! Ĉar mi mortpafos vin, eĉ se temas pri Trovaĉek!

Ili havis nenion alian solvon, ol ke la ĝendamoj ŝnurligis loze Trovaĉek-on kaj Jörgens-on, kiu iam estis kantoro en Svedio, tiel ili kondukis ilin, kiel kaptitajn legianojn. Poste Donald diris al Klausern, ke ankaŭ li kapitulacus, kaj kroĉinte sian ekipaĵon sur la anson de la ĝendarmo ankaŭ li komforte promenis kun manoj malantaŭe ligitaj. Poste Schmidt kaj Klausner malgraŭ ĉiu protesto – kapitulacis ankaŭ al la du aliaj membroj de la patrolo: Ŝebao kaj Gorĉev. Ili ne estos frenezaj porti pene la ekipaĵon en tia varmego. Kaj la ĉiam nervoza Schmidt menciis, kio okazus, se ankaŭ ili kapitulacus al la kaptitoj… Sed tio tute ne estis ebla.

Cetere komforta pormeno estintus la ĉio ĉi! Tute ne temante pri tio, ke baldaŭ Jörgens menciis kanton, kion kompreneble nur la maljuna Donald konis. Tiuj homoj alkutimiĝis, ke armite, en marŝekipaĵo paŝadu en Saharo, do kiel ajn granda varmego estis, la infera komforto faris ilin gajaj. Ĉar kiel ajn peza estas la armilo, pendanta sur la anso, Schmidt kaj Klausner eĉ dormi ne kutimis pri tio, ke ankaŭ sur ĉevalo ili povus troti en la dezerto.

Avene iris la kolosa, blankhara Donald, kvazaŭ ĝi estus el marmoro, kaj stertoris la kanton, kies duan voĉon kantis Jörgens, kaj pri kies tria voĉo Trovaĉek asertis, ke li tercias, sed ĝi daŭris nur, ĝis Donald kaptis lian gorĝon.

– Estas facile mistrakti ŝnurligitan, sendefendan Trovaĉek-on! – indignis la malalta dikulo, kiu estis tre fiera pri sia muzikemo. Li kunportis malgrandan trumpeton de ie, kaj tre deprimis lin la ĝenerala protesto, eĉ oni promesis korpan punon en tiu okazo, se li ekuzus la trumpeton.

Ili evitis la fervojan nodon malrapide, kaj la oazo aperis en la malproksimo.

– Ĝi estas du horojn da vojo – opiniis Schmidt. Li iris komforte. Ili okupos malgrandan oazon, se necese. Ĉar ok homoj jam kalkuliĝas multa.

Dum tiu tempo nervoŝok-simila impertinenteco ekregis Trovaĉek-on, ĉar li deklaris, ke la dizertintoj estas fratoj, unu koro, unu sorto, li diris, ili do rajdu alterne sur la ĉevaloj de la ĝendarmoj.

Kion respondis Schmidt al tio, ĝi eĉ en detaloj ne estas publikebla.

Sed ankaŭ Klausner hurlis:

– Ĉu ne sufiĉas, ke ni devas sproni la ĉevalojn jam per genuoj pro la multe da havaĵo? Eble elĵetu la maljunan Manuelon el la ĉaro, kaj kuŝu tien!

– Tamen mi ne devus elĵeti lin, mi pensas, ke ni havus lokon tie – opiniis Trovaĉek, – ni vetu!

Neniu vetis kun li, ili nur proponis, konsiderinte la varmegon, ili transprenos la nivellaton. Tiun instrumento estas malfacile porti. Trovaĉek grumblis ion pri la amara sorto de la legianoj, kion Trovaĉek eltenas kun rezigno.

– Kial vi dizertis? – demanis Gorĉev de Trovaĉek. – Vi ne estas tiaj knaboj, ĉe kiuj gravas kelkaj mizeraj jaroj.

– Trovaĉek ne tial dungiĝas al la legio, ke poste li dizertu, ĉar li ne eltenas la disciplinon. Sed ni estis “stampitaj” homoj. Pro la serĝento – diris la dikulo, – kiun kelkaj homoj avertis, ke li ne militvagu kun ni en la ravinon, sen postgavardio. Se oni atakos nin el fronta direkto, per maŝinpafilo malantaŭ ni oni povos logi nin en muŝkaptilon, ĉar la enirejo estas malvasta. Sed li konstante diradis, ke ni ne buŝaĉu, li soldatservas en Saharo dudek jarojn