Выбрать главу

– Kia inventisto li estas?

– Nek ni scias tion precize. Sendube li estas inventisto. Li solvas ĉiun situacion.

– Kie restis niaj du akompanantoj? – demandis Ŝebao. – Ni venis el Rongar kun “ĝendarmoj”.

Ditrich kaj Marion ridaĉis.

– Ni batis ilin je la kapo malantaŭ la poŝtejo. Suhi-bruhi, forte ekbatinte ilin ĉirkaŭ la nuko… Poste ni rapide senvestigis kaj ĵetis ilin en la fosaĵon. Punkto.

– Ni venis pro vi en ilia vestaĵo… kial vi gapas?

Sankta Dio!

Ili kredis, ke Schmidt kaj Klausnoer estas veraj ĝendarmoj! Kaj ili draste traktis la du “kolegojn”!

– Idiotoj! – kriegis Gorĉev. – Ni reiros tuj! Ili estas ĝuste tiel legianoj, kiel ni.

– Trovaĉek ne lasas en peĉo siajn kamaradojn!

Ili tamen ne ekiris, ĉar malproksime, sur kamelo, galopante, aperas homo kun verda turbano, en burnuso. Tiu povas esti nur la profeto. Unue ili aŭskultos lin, eble li portos sciigon pri la du homoj.

Li galopas furioze!

Mia Disinjoro!

Li ja estas Schmidt! Kun terure batita, sanganta vizaĝo, spiregante li saltas de sur la kamelo, kaj alkriaĉas al la du konsternitaj ĝendarmoj.

– Idiotoj! Kial vi kredis, ke ankaŭ veraj ĝendarmoj estas ĉi tie?!

Kvin buŝoj restis malfermitaj, kvazaŭ ili farus tion je komandvoĉo.

Oni nekredeble draste draŝis lin, tio sendubas. Li estas tute violorkolora kaj verda. Li rakontis, ke Klausner akiris vestaĵon kaj kamelon de la diboĉantaj partizanoj, sed la kamelo estas dresita al sia mastro, kaj ĝi konstante kalcitras.

– Ni ambaŭ – klarigis Ditrich, iu pli nova ĝendarmo – postsekvis la militvagantojn. Nokte, ni senvestigis du beduenojn solajn. Ĉi tie nun ni subite renkontis du ĝendarmojn inter la militvagantoj. Neniu povas preni kiel ofendon de ni, ke ni batis ilin je la kapo – li diris al Schmidt tiel, kvazaŭ li estus profunde ofendita en sia sentemo.

– Sed kial vi portas verdan turbanon? Kie restis la marabuto? – demandis Mariono.

– Svingbato al li! – diras Schmidt kontente kaj kun sangantaj lipoj. Mi batis lin je la kapo per mia bajoneto, Klausner piedbatis lin per ambaŭ piedoj je lia ventro, ke li falis en la naĝejon de la kameloj kaj…

La kaoso fariĝis totala!

Ili demandis kaj akuzis unu la alian. Ili kridis konfuze!

Ili eltiris bajoneton por ataki unu la alian, Trovaĉek kaj Donald malhelpis Ditrich-on, ke li ne mortpiku Schmidt-on, Gorĉev kaj Ŝebao genuis sur la brusto de Schmidt, kaj Jörgens diris, ke ĝi estas nekredebla.

Ne multe mankis, ke eksplodu la skandalo denove, surbaze, ke la fajroestingistoj ne buŝaĉu ĉi tie, Trovaĉek ne povas toleri ĝin. Ditrich diris, ke li iros nenien sen la marabuto, ĉar Pulovro estas lia amiko.

Jam preskaŭ fluis sango, kio ĉe tiuj homoj ne malofte okazas, kiam ili decidis, ke du homoj reiros por la profeto, kaj ili kunpotros lin el la naĝejo de la kameloj.

Ŝebao kaj Gorĉev diris (Donald, Manuelo, Trovaĉek kaj ankaŭ Jörgen), kiu ne akceptos ilin gvidanto, tiuj povas foriri. Mariono grumblis ion, ke li akceptas ilin, Ditrich diris absolute nenion, kaj la du homoj ekiris en la nokto por revenigi Puloveron.

Ili kunportis la profeton en mizera stato de ĉe la naĝejo de la kameloj.

2

Poste la societo plimultiĝis kun tri aliaj dizertintoj. Ili venis el la montoj, el la direkto de la sudaj plilongaĵoj de Atlaso. Dume ili iele-iome interamikiĝis kun ĉiu, Pullover, Ditrich, Schmidt, Klausner, Ŝebao, Gorĉev, eĉ Manuelo sur la durada ĉaro, tirata de mulo, gardante tiun malgrandan sanon de sia lasta vojo, kio restis por li, unuavice dank’ al la kortŝa, zorgema felgado fared de Gorĉev.

Li konstante atentis, felgis Manuelon, kaj tiu rigardis lin ĝenerale kun malgaja, profunda amo.

Ili estis en la proksimo de la ponto apud Ulga, kiam aperis trakogardisto. Li estis tiel eta homo, ke li rajdis sur kapro, li tenis en sia mano eningitan flagon, sur lia nazo estis okulvitroj kaj terure granda veruko.

– Alo! – alparolis lin Gorĉev. – De kie vi venas,

Li estis kolera homo.

– Ankaŭ vi dizertis! Ĉu mi diru tion? Ĉu vi konsideras min idioto? Kial?

Do la eta homo batfaligis elvojan gardiston. Tial poste li devis kaŝiĝis de antaŭ la karavanoj, venantaj renkonte lin, ĉar trakogardisto estus buntinta la trupon tre okulfrape. Poste je lia terure malĝojo, okazis katastrofo al lia kapro, ĉar ĝi mortis. Ĝi kuris kape al trunkostumpo. La eta trakgrdisto neniam eksciis, ke la trunkostumpo, al kiu la malfeliĉa besto alkuris, estis en la mano de la buĉisto Klausner, kaj ne la kapro kuris, sed la trunkostumpo.

– Trovaĉek ne farus tion! – diris la dikulo. Sed okazis skandalo, kiam sub tiu preteksto ili ne volis doni al li viandoporcion.

– Hoho! Ĝi koncernis la murdon, kaj ne la kapro-rostaĵon!

Ili do manĝis la kapron. Ĉar ili havis tre malmulte da nutraĵo, kaj nenie estis oazo, baldaŭ ili manĝis ankoraŭ iun kamelon. Ĝi komenciĝis tiel, ke laŭ porfeto Pulovro la besto estas senbrida, ĝi kalcitra kaj kiu ne singardas, tiun ĝi ekmordas.

Tian krimeman beston estas plej saĝe ankoraŭ ĝustatempe manĝi. Okazis tiel.

Do strange. Estas strange manĝi kamelon. Sed fine ja ne estas malbona ĝia viando, ili diradis unu al la alia kun malmulte da konvinkiĝo. Tamen, kiam ankaŭ la dua kamelo kondutis senbride, ankaŭ ĝi havis la sorton de la forpasinta pesto. Kiam oni konsumis ĝin, kaj la ĉiam manĝema Schmidt fiksrigradadis la selon de la mortinta kamelo kun melankolia cerbumado, ne multe mankis, ke li trovu ĝin bongusta.

Jam la duan tagon ili ne manĝis. Ditrich rimarkis, ke ankaŭ tiu ĉi mulo – kiu tiras la ĉaron – estas tute senbrida, kaj Klausner diris al Mariono, ke la bestio volis emordi lin nokte. Profeto Pulovro ekzamenis la brakon de Klausner konsternite, kaj animite de amika maltrankvilo li deklaris, ke la sango de Klausner postulas venĝon!

Ili devas fari ion, ĉar eblas, ke la mulo estas rabia! Ŝebao samopiniis kun Pulovero, ke ili faru ion kontraŭ la rabio, kaj li proponis brulpurigi la vundon de Klausner per fajra stango. Poste ili ne trovis la vundon! Ĝi cikatriĝis.

Sed Gorĉev diris, ke ne eblas manĝi la mulon. Kiam li murmuris en si, ke tiu Pulovero estas tute senbrida, kaj nokte kvazaŭ li estus ekmordinta lin, estus plej bone fini tiun situacion. Tial ili preskaŭ linĉis Gorĉev-on, kaj la sortopersekutata inventisto ne fermis siajn okulojn ĝis mateno kaj atendis la aŭroron en la mano kun du ŝargitaj revolveroj.

Ili ne plu parolis pri la konduto de la mulo.

Sekvan tagon vespere ili estis eksterordinare malsataj, kaj kelkaj duaroj aperis malproksime. Verŝajne militvaganta tribo bivakas tie. Klausner, Ŝebao kaj Pulovero decidis esplori ilin. Ili grimpis longe, kiam aperis antaŭ ili ombro de trankvila kvarpieduloj.

– Ĝi estas ŝafo… – flustris Klausner, la fakspertulo, kaj Pulovro, kiu antaŭ nelonge estis ankoraŭ profeto, tiel li vidis ankaŭ en la mallumo, aprobis la konstaton.

Ŝebao ne aprobis tion.

– Eĉ se ili havus ŝapon, kiel ĝi povus forvagi tiel malproksimen?

– Ĉu vi kredas, ke tiuj araboj estas instruitaj agronomoj? De kiu ili timu ĝin? Kiu ŝtelus ĉi tie en Saharo?

– Ekzemple ni – respondis Pulovero.

Tio certas, ke tiu kvarpiedulo ne forkuris subite kun lamant galopado, kiel la hienoj, ĝia dorso ne arkas, kiel tiu de la ŝakaloj, tamen ĝi estas ia forvaginta bovido.

– Mi havas klabon – diris Klauser superflue, ĉar li kunportis ĝin tage-nokte. – Mi kaptos ĝin. Decas, ke ni havu iom da ĉasista aventuro en Saharo.

Pulovro flustris kun pensmanireo de rutina ŝtelito:

– Tuj senfeligu ĝin! Oni ne povos pruvi, se la stampo de la tribo ne troviĝas sur ĝi.

Klausner rampis antaŭen. Li ne vidis eĉ unu vivantan animon en la proksimo de la tendoj. Oni dormas, kaj la gardisto staras ie fore. Ŝriketo estis apenaŭ aŭdebla… kaj poste silento.