Выбрать главу

Konvinkiĝinte ankoraŭfoje pri bona stato de la krano de la granda barelo, Poldichoque koncentrite kaj morne finadis:

— Tiujn barelojn alveturigis en la 1793-a jaro via praulo, Johano Gray, el Lisbono, sur ŝipo «Beagle»; kontraŭ la vino estis pagitaj du mil oraj piastroj. La surskribo sur la bareloj estis farita de armilisto Benjameno Ellian en Pondiĉero. La bareloj estas enfositaj en la grundon je ses futoj kaj superŝutitaj per cindro de vinberaj tigoj. Tiun vinon neniu drinkis, ne gustumis, kaj ne gustumos.

— Mi drinkos ĝin, — diris foje Gray, stamfinte per la piedo.

— Jen kuraĝa junulo! — rimarkis Poldichoque. — Ĉu vi drinkos ĝin en Paradizo?

— Certe. Jen la paradizo!.. Mi havas ĝin, ĉu vi vidas? — Gray mallaŭte ekridis, malferminte sian malgrandan manon. La delikatan, sed firmkonturan polmon prilumis la suno, kaj la knabo kunpremis la fingrojn en pugnon. — Jen ĝi, ĉi tie!.. Jen ĝi estas, jen ree ne…

Parolante tion, li jen malfermadis, jen kunpremadis la manon kaj finfine, kontenta pri sia ŝerco, elkuris, antaŭinte Poldichoque-on, laŭ la morna ŝtuparo en la koridoron de la unua etaĝo.

Vizitado de la kuirejo estis strikte malpermesita al Gray, sed, foje jam malkovrinte tiun mirindan, flamantan pro fajroj de fornoj mondon de vaporo, fulgo, siblado, bola gluglado, tranĉila frapado kaj bongustaj odoroj, la knabo frekventis la grandegan ejon. En severa silento, kiel pastroj, moviĝadis kuiristoj; iliaj blankaj ĉapoj sur la fono de la nigriĝintaj muroj donadis al la laboro karakteron de solena di-servado; gajaj, dikaj vazlavistinoj ĉe bareloj kun akvo lavadis vazaron, sonorigante porcelanon kaj arĝenton; knaboj, fleksiĝante sub pezo, enportadis korbojn, plenajn je fiŝoj, ostroj, kankroj kaj fruktoj. Tie sur longa tablo kuŝis ĉielarkaj fazanoj, grizaj anasoj, buntaj kokoj; tie — porka korpo kun mallonga vosteto kaj bebe fermitaj okuloj; tie — rapo, brasiko, nuksoj, bluaj sekvinberoj, sunbrunaj persikoj.

En la kuirejo Gray iom timetis: al li ŝajnis, ke ĉi tie ĉion movas malhelaj fortoj, kies potenco estas la ĉefa risorto de la vivo de la kastelo; krioj sonis kiel ordonoj kaj sorĉformuloj; moviĝoj de la laborantoj, pro longa kutimo, ricevis tiun klaran, avaran precizecon, kiu ŝajnas inspiro. Gray ankoraŭ ne estis tiom alta, por povi rigardi en la plej grandan kaserolon, gluglantan simile al Vezuvio, tamen li sentis al ĝi specialan respekton; li tremetante spektis, kiel ĝin trenas du servistinoj; sur la fornon tiam elverŝiĝadis fuma ŝaŭmo, kaj vaporo, leviĝante de sur la ekbruinta forno, onde plenigadis la kuirejon. Foje da likvaĵo elverŝiĝis tiom multe, ke ĝi brogis la manon de unu junulino. La haŭto momente ruĝiĝis, eĉ la ungoj iĝis ruĝaj pro alfluo de sango, kaj Betsy (tiel nomiĝis la servistino), plorante, estis ŝmiranta per oleo la vunditajn lokojn. Larmoj nereteneble ruliĝis sur ŝia ronda timigita vizaĝo.

Gray rigidiĝis. Kiam aliaj virinoj klopodis ĉirkaŭ Betsy, li travivis senton de akra aliula sufero, kiun li ne povis sperti mem.

— Ĉu tre al vi doloras? — demandis li.

— Provu mem, kaj vi scios, — respondis Betsy, kovrante la manon per la antaŭtuko.

Kuntirinte la brovojn, la knabo grimpis sur tabureton, ĉerpis per longa kulero la varmegan likvaĵon (alvorte, tio estis supo kun ŝafaĵo) kaj verŝis sur la manradikon. La impreso evidentiĝis ne malforta, sed malforteco pro la forta doloro ŝancelis lin. Pala, kiel faruno, Gray aliris al Betsy, kaŝinte la brulantan manon en la poŝo de la pantalono.

— Al mi ŝajnas, ke al vi tre doloras, — diris li, silentante pri sia eksperimento. — Ni iru, Betsy, al la kuracisto. Ni iru do!

Li persiste tiris ŝin je la jupo, dum adeptoj de hejmaj rimedoj, interrompante unu la alian, donadis al la servistino savajn receptojn. Sed la junulino, forte suferante, ekiris kun Gray. La kuracisto mildigis la doloron, surmetinte bandaĝon. Nur post kiam Betsy foriris, la knabo montris sian manon.

Tiu sensignifa epizodo faris dudek-jaran Betsy-n kaj dek-jaran Gray-on veraj amikoj. Ŝi plenŝtopadis liajn poŝojn per kukoj kaj pomoj, kaj li rakontadis al ŝi fabelojn kaj aliajn historiojn, legitajn en siaj libroj. Foje li eksciis, ke Betsy ne povas edziniĝi al la ĉevalisto Jim, ĉar ili ne havas monon por aranĝi propran hejmon. Gray frakasis per fajroprenilo sian porcelanan ŝparmonujon kaj elskuis el tie ĉion, kio konsistigis ĉirkaŭ cent pundojn. Ellitiĝinte frue, kiam la sendotulino foriris en la kuirejon, li ŝteliris en ŝian ĉambron kaj, ŝovinte la donacon en la kofron de la junulino, kovris ĝin per mallonga letereto: «Betsy, tio estas via. Bandestro Robin Hood». Tumulto, kiun kaŭzis en la kuirejo tiu historio, iĝis tiom granda, ke Gray devis konfesi la faritaĵon. Li ne reprenis la monon kaj ne plu deziris paroli pri tio.

Lia patrino estis unu el tiuj homoj, kiujn la vivo muldas en preta formo. Ŝi vivis en duondormo de prospero, kiu antaŭzorgas ajnan deziron de ordinara animo, tial por ŝi restis neniaj aferoj, krom konsiliĝi kun siaj tajlorinoj, kuracisto kaj majordomo. Sed pasia, preskaŭ religia alligiteco al sia stranga infano estis, verŝajne, la sola klapo de tiuj ŝiaj inklinoj, kloroformitaj de la eduko kaj la sorto, kiuj jam ne vivas, sed malklare vagas, lasante la volon malvigla. La nobela sinjorino similis al pavino, elkovinta ovon de cigno. Ŝi dolore sentis la belan apartecon de la filo; malgajo, amo kaj ĝeniĝo plenigadis ŝin, kiam ŝi alpremadis la knabon al la brusto, kie la koro parolis alion, ol la lango, kutime reflektanta konvenciajn formojn de rilatoj kaj pensoj. Tiel nuba efekto, bizare konstruita de sunaj radioj, penetras en simetrian internon de ofica konstruaĵo, senigante ĝin je ties banalaj meritoj; la okulo vidas kaj ne rekonas la ejon: misteraj nuancoj de lumo ene de la mizeraĵo kreas blindigan harmonion.

La nobela sinjorino, kies vizaĝo kaj figuro ŝajne povis respondi nur per silento al fajraj voĉoj de la vivo, la sinjorino, kies fajna belo estis pli forpuŝanta, ol altiranta, ĉar en ĝi sentiĝis orgojla volstreĉo, senigita je virina altiremo, — tiu Lilian Gray, restante sola kun la knabo, iĝadis simpla panjo, parolanta per amanta, milda tono ĝuste tiujn elkorajn bagatelojn, kiuj ne transdoneblas sur papero — ilia forto estas en la emocio, ne en ili mem. Ŝi absolute ne povis rifuzi al la filo ion ajn. Ŝi pardonadis al li ĉion: estadon en la kuirejo, abomenon al lecionoj, neobeemon kaj multenombrajn strangaĵojn.

Se li ne deziris, ke oni tondu la arbojn, la arboj restadis netuŝitaj, se li petis pardoni aŭ rekompenci iun, la interesita persono sciis, ke ĝuste tiel estos; li povis veturi sur ajna ĉevalo, preni en la kastelon ajnan hundon; fosi tra libroj en la biblioteko, kuri nudpiede kaj manĝi, kion li deziris.

Lia patro dum ioma tempo luktis kontraŭ tio, sed cedis — ne al la principo, sed al deziro de la edzino. Li limiĝis per forigo el la kastelo de ĉiuj infanoj de la servantoj, timante, ke pro la malnobla kompanio la kapricoj de la knabo transformiĝos en inklinojn, malfacile elradikigeblajn. Ĝenerale, li estis tute absorbita de sennombraj familiaj procesoj, kies komenco perdiĝis en la epoko de apero de paperaj fabrikoj, kaj la fino — en morto de ĉiuj ĉikanuloj. Krome, ŝtataj aferoj, aferoj de bienoj, diktado de memoraĵoj, paradaj ĉasadoj, legado de gazetoj kaj komplika korespondado tenis lin en ioma interna malproksimo disde la familio; la filon li vidis tiom malofte, ke fojfoje forgesadis, kiom li aĝas.