Выбрать главу

Aŭtune, en la dekkvina jaro de la vivo, Arturo Gray kaŝe forlasis la hejmon kaj penetris trans la oran pordegon de la maro. Baldaŭ el haveno Dubelto eliris en Marsejlon skuno «Anselmo», forveturigante ŝipknabon kun malgrandaj manoj kaj aspekto de alivestita knabino. Tiu ŝipknabo estis Gray, la posedanto de eleganta vojaĝsako, de maldikaj, kiel ganto, lakitaj botetoj kaj de batista subvesto kun teksitaj kronoj.

Dum jaro, kiam «Anselmo» vizitadis Francion, Amerikon kaj Hispanion, Gray fordisipis parton de sia havaĵo al kukoj, pagante per tio tributon al la pasinteco, kaj la ceteran parton — por la nuno kaj la estonteco — forkartludis. Li deziris esti «diabla» maristo. Li, sufokiĝante, drinkadis vodkon, kaj dum baniĝo, kun haltanta koro, saltadis en la akvon la kapon malsupren de sur duklafta alto. Iom post iom li perdis ĉion, krom la ĉefa — sia stranga fluganta animo; li perdis la malfortecon, iĝinte larĝŝultra kaj fortika muskole, la palecon li anstataŭigis per malhela sunbruno, la rafinitan senzorgecon de moviĝoj fordonis kontraŭ certa precizeco de laboranta mano, kaj en liaj pensantaj okuloj reflektiĝis brilo, kiel ĉe homo, rigardanta al fajro. Kaj lia parolo, perdinte malglatan, orgojle sinĝeneman fluon, iĝis konciza kaj preciza, kiel bato de mevo en strion de tremanta fiŝa arĝento.

La ŝipestro de «Anselmo» estis bona homo, sed severa maristo, preninta la knabon pro ioma malicemo. En la despera deziro de Gray li vidis nur ekscentran kapricon kaj anticipe jubilis, imagante, kiel post du monatoj Gray diros al li, evitante rigardi en la okulojn: «Ŝipestro Hop, mi gratvundis la kubutojn, grimpante laŭ ŝnuroj; al mi doloras la flankoj kaj la dorso, la fingroj ne malfleksiĝas, la kapo krevas, kaj la kruroj tremas. Ĉiuj ĉi malsekaj ŝnuroj, okdek funtojn pezaj, sur la manoj; ĉiuj ĉi ralikoj, vantoj, vindasoj, haŭseroj, topmastoj kaj topoj estas kreitaj por turmenti mian delikatan korpon. Mi deziras al panjo». Aŭskultinte pense tian deklaron, ŝipestro Hop faradis, same pense, jenan parolon: «Iru do kien vi deziras, mia birdido. Se al viaj sentemaj flugiletoj algluiĝis gudro, vi povas forlavi ĝin hejme — per odekolono “Rozo-Mimozo”». Tiu elpensita de Hop odekolono pleje ĝojigis la ŝipestron, kaj, fininte la imagatan rebaton, li laŭte ripetadis: «Jes. Iru al “Rozo-Mimozo”».

Tamen la impona dialogo venadis en la kapon de la ŝipestro ĉiam pli kaj pli malofte, ĉar Gray iris al la celo kun kunpremitaj dentoj kaj paliĝinta vizaĝo. Li eltenadis ĝenan laboron kun decida volstreĉo, sentante, ke al li iĝas ĉiam pli kaj pli facile, dum la severa ŝipo enrompiĝadis en lian organismon, kaj nescipovon anstataŭigadis kutimo. Okazadis, ke maŝo de ankra ĉeno faligadis lin, batante kontraŭ la ferdekon, ke kablo, nefiksita sur bito, elŝiriĝadis el liaj manoj, forgratante la haŭton de sur la polmoj, ke vento batadis lin al la vizaĝo per malseka angulo de velo kun enkudrita en ĝin fera ringo, kaj, mallonge dirante, la tuta laboro estis torturo, postulanta streĉitan atenton, sed, malgraŭ tio, ke li peze spiris kaj malfacile povis malfleksi la dorson, malestima rideto ne forlasadis lian vizaĝon. Li silente toleradis priridojn, mokojn kaj neeviteblan sakradon, ĝis iĝis en la nova sfero «sia», sed post tiam li nepre respondadis per bokso al ajna ofendo.

Foje ŝipestro Hop, vidinte, kiel li majstre ligas velon sur jardon, diris al si: «Venko estas sur via flanko, fripono». Kiam Gray malleviĝis sur la ferdekon, Hop vokis lin en sian kajuton kaj, malferminte eluzitan libron, diris:

— Aŭskultu atente! Ĉesu fumi! Ni komencas fari el hundido ŝipestron.

Kaj li komencis legi, pli ĝuste, paroli kaj krii, laŭ la libro antikvajn vortojn de la maro. Tio estis la unua leciono de Gray. Dum jaro li ekkonis navigacion, ŝipkonstruadon, maran juron, ŝipgvidadon kaj kontadon. Ŝipestro Hop manpremadis lin kaj diradis: «Ni».

En Vankuvero Gray-on kaptis letero de la patrino, plena de larmoj kaj timo. Li respondis: «Mi scias. Sed se vi vidus, kiel mi: rigardu per miaj okuloj. Se vi aŭdus, kiel mi: almetu al la orelo konkon: en ĝi estas bruo de eterna ondo; se vi amus, kiel mi — ĉion, en via letero mi trovus, krom amo kaj la ĉeko, — rideton…» Kaj li plu navigadis, ĝis «Anselmo» venis kun kargo en Dubelton, de kie, uzante la halton, la dudek-jara Gray direktis sin por viziti la kastelon.

Ĉio estis la sama ĉirkaŭe; same nedetrueble en detaloj kaj en ĝenerala impreso, kiel antaŭ kvin jaroj, nur pli densa iĝis la foliaro de junaj ulmoj; ĝia arabesko sur la fasado de la domo deŝoviĝis kaj diskreskis.

La servistoj, alkurintaj al li, ekĝojis, vigliĝis kaj rigidiĝis en la sama respekto, kun kiu, kvazaŭ antaŭ ne pli longe ol hieraŭ, ili renkontadis tiun ĉi Gray-on. Oni diris al li, kie estas la patrino; li trairis en la altan ejon kaj, mallaŭte ferminte la pordon, sensone haltis, rigardante al la grizhariĝinta virino en nigra robo. Ŝi staris antaŭ krucifikso: ŝia pasia flustro estis sonora, kiel plena batado de koro. «Kaj benu marirantojn, vojaĝantojn, malsanantojn, suferantojn kaj kaptitojn», — aŭdis, mallonge spirante, Gray. Poste estis dirite: «kaj mian knabon…» Tiam li diris: «Mi…» Sed ne plu povis ion eldiri. La patrino turniĝis. Ŝi maldikiĝis: en la orgojleco de ŝia maldika vizaĝo lumis nova esprimo, simila al reveninta juneco. Ŝi impete aliris al la filo; mallonga elbrusta rido, retenita ekkrio kaj larmoj en la okuloj — jen ĉio. Sed en tiu ĉi minuto ŝi vivis pli forte kaj pli bone, ol dum la tuta vivo. «Mi tuj rekonis vin, ho, mia kara, mia eta!» Kaj Gray vere ĉesis esti plenaĝa. Li aŭskultis pri la morto de la patro, poste rakontis pri si. Ŝi atentis sen riproĉoj kaj kontraŭdiroj, sed interne de si — en ĉio, kion li asertadis, kiel la veron de sia vivo, — ŝi vidis nur ludilojn, per kiuj amuzas sin ŝia knabo. Tiuj ludiloj estis kontinentoj, oceanoj kaj ŝipoj.

Gray estis en la kastelo dum sep tagoj; en la oka tago, preninte grandan monsumon, li revenis en Dubelton kaj diris al ŝipestro Hop: «Dankon. Vi estis bona mentoro. Adiaŭ do, mia kamarado, — ĉi tie li firmigis la veran sencon de tiu ĉi vorto per terura, kiel vajco, manpremo, — nun mi navigados aparte, sur propra ŝipo». Hop ruĝiĝis, kraĉis, elŝiris la manon kaj ekiris for, sed Gray, atinginte, brakumis lin. Kaj ili eksidis en gastejo, ĉiuj kune, dudek kvar homoj, inklude la ŝipanaron, kaj drinkis, kaj kriis, kaj kantis, kaj eltrinkis kaj formanĝis ĉion, kio estis en la bufedo kaj en la kuirejo.

Pasis ankoraŭ malmulta tempo, kaj en la haveno Dubelto vespera stelo brileris super nigra linio de nova masto. Tio estis «Sekreto», aĉetita de Gray; trimasta galioto[5] je ducent sesdek tunoj. Tiel, estante ŝipestro kaj proprulo de la ŝipo, Arturo Gray navigadis ankoraŭ kvar jarojn, ĝis la sorto venigis lin al Liss. Sed li jam por ĉiam enmemorigis tiun mallongan elbrustan ridon, plenan de kora muziko, per kiu li estis renkontita hejme, kaj dufoje dum jaro vizitadis la kastelon, lasante al la virino kun arĝentaj haroj nefirman certecon pri tio, ke tia granda knabo, verŝajne, sukcesos regi siajn ludilojn.

III. Mateniĝo

Ŝaŭma strio post la poŭpo de «Sekreto», la ŝipo de Gray, trairis la oceanon kiel blanka streko kaj estingiĝis en brilo de vesperaj lumoj de Liss. La ŝipo ekstaris en rodo proksime de la lumturo.

Dum dek tagoj «Sekreto» estis malkarganta silkon, kafon kaj teon, la dek unuan tagon la ŝipanaro pasigis sur la bordo, en ripozo kaj vinaj vaporoj; en la dek dua tago Gray obtuze eksopiris, sen ajna kaŭzo, ne komprenante la sopiron.

Jam matene, ĵus vekiĝinte, li tuj eksentis, ke tiu tago komenciĝis por li en nigraj radioj. Li morne vestis sin, malvolonte matenmanĝis, forgesis legi ĵurnalon kaj longe fumis, enprofundiĝinta en neesprimeblan mondon de sencela streĉo; inter malklare aperantaj vortoj vagis neagnoskitaj deziroj, reciproke neniigante sin per egala peno. Tiam li okupiĝis pri laboro.

вернуться

5

Grin eraris: ekzistas nur dumastaj galiotoj (trad.).