Выбрать главу

Spuroj de miaj paŝoj

Spuroj 

Posttagmezo

Mi kuŝas en verda herbo kaj pensas nenion
La vualnuboj postkuras sin malaperas por reaperi pli longe for en sama daŭra ludo
La folioj super mi kliniĝas unu al alia flustrante nekonatajn sekretojn kiujn la vento kaŝaŭskrultas kaj diskonigas al la mondo
La sunradioi haltas sur folioj kai lasas sin luli lacaj de la longa vojaĝo por subite eksalti en la herbon kaj kaŝi sin en ĝi
La birdoj dormas Abeloj muŝoj birdoj okupas ilian lokon kaj ilia senĉesa zumado dormigas min
Mi kuŝas en verda herbo kaj pensas nenion

La gutoj

Mi aŭdas ilin mi aŭdas ilin kviete frapantaj sur la trostreĉita tendo mi aŭdas ilin silente surglitantaj ĝin kiel se ili ne volus ĝeni mian pacon
Ili aŭdiĝas kiel lulkanto delonge forgesita sed nun rememorata en la koro
Melankolia estas ilia voĉo kiel estas melankoliaj miaj pensoj kiam kviete kvazaŭ timeme glitas sur la tendo la pluvaj gutoj

La reveno

La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj nur pli rondaj nur pli glataj de la multaj pluvoj la arboj kreskas sur la samaj lokoj eble pli grandaj ilia ombro pli vasta pli da birdoj en iliaj branĉoj la domoj la homoj la bestoj ĉio estas kiel antaŭe
La homoj kun siaj voĉoj agrable afablaj la domo kiu iam estis hejmo la ŝtonoj kiuj iam sukcesis transdoni sian varmon al la nudaj piedoj la arboj kies branĉoj kutimis luli min kiam mi tion postulis de ili ne estas kiel antaŭe
Mlaj pensoj estas for de ili mia sopiro alie fremde rigardas ilin miaj okuloj la piedoj ne plu nudaj ne povas senti la varmon de la ŝtonoj nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon

Al la vespero

Al la vespero mi krias mian doloron al la sangruĝa vespero de !a tago de la vivo
Mi ne aŭdas la rekrion de la silento de la nokto alproksimiĝanta senŝue sub la murmurantaj arboj kiuj etendis siajn ŝtelemajn branĉojn tiel ke la koro ektremas kaj klopodas kaŝi sin en la bruston
Pli laŭte levigas mia krio al la sangruĝa vespero kiam guto po guto la ruĝo malaperas lasante min sola kun la kruela nokto la murdemaj hranĉoj la arboj

Spuroĵ de miaj paŝoj

La ondoj ankoraŭ ne vekiĝis de la nokta dormo la sablo seka ne ankoraŭ varma ŝutiĝas sub la piedoj la spuroj post ili estas profundaj kaj longe videblaj malantaŭ mi
Longa estas la vojo al la leviĝama suno la piedoj laciĝas la koro deziras reen 
La sunleviĝo vekas la ondojn la vento salute rapidas al ĝi
Kiam la piedoj turniĝas for estas jam la spuroj de miaj paŝoj la vojo reen nekonata nevidebla la celo
La koro ektremas en silenta timo kaj ekbatas pii forte

Homo

Vi vagas serĉanto kaj ne scias kion trovi
Vi ne konas ia ceion de via serĉado nekonata estas ai vi la direkto Vi nun iras kaj serĉas iras kaj serĉas eterna vagabondo
La vojo plenas je serĉantoj same sencelaj same sendirektaj same vagabondaj Aliaj faris la saman vojon antaŭ vi aliaj faros ĝin post vi
Sed vagu serĉanto vagu kaj serĉu ĉar se vi haltas estos la fino por vi La fino serĉanto
Ne staru tie kaj sentu ĝenon
Vi havas ia saman rajton stari tie kiel iu ajn alia
Vi havas ia saman rajton vivi tie kiei iu ajn alia
Vi havas ia saman rajton ami tie kiei iu ajn alia
Vi havas ia saman rajton senti ĝenon tie kiei iu ajn alia
Do staru tie kaj semu ĝenon
Mi ŝatus trovi vorton vorton simplan vorton ĉionenhavan vorton kiun vi — kaj ĉiuj aliaj — tuj komprenus kaj ekĝojus pro ĝi Mi ŝatus trovi vorton kiu alportus ĝojon en vian koron kanton al via orelo ridon sur vian vizaĝon
Mi ŝatus trovi vorton vorton simplan kaj ĉionenhavan
Mi similas al vi Mi havas kapon kiel vi Mi havas du brakojn kiet vi Mi havas korpon kiel vi Mi havas piedojn kiel vi Kaj du orelojn mi havas du okulojn nazon buŝon tute same kiel vi Mi havas koron kiel vi Mi havas sentojn kiel vi Mi havas pensojn kiel vi
Mi similas al vi homo

Nun

Via loko estas tie ĉi kaj via tempo nun Malesperi pro hieraŭ aŭ esperi pri morgaŭ estas tempoperdo Via loko estas tie ĉi kaj via tempo nun