Antaŭ la domo staras arbo. Ne laŭdu la tagon antaŭ la vespero.
Kiu insulo estis la plej granda en la mondo antaŭ la eltrovo de Aŭstralio? (1191).
Profesoro staris antaŭ la fajro. Li rigardis ovon, kiun li tenis en la mano. En kaserolo (saucepan) sur la fajro estis lia poŝhorloĝo (watch: horloĝo = clock).
428. (a) In the Esperanto alphabet “g” comes before “ĝ.” Hold it in-front-of the donkey’s nose. The change is-taking-place (okazas) before our eyes. Winter comes before spring. Await me in-front-of the theatre.
(b) Antaŭpagas, prepays; antaŭjuĝas, pre-judges; antaŭparolo, preface; antaŭvido, foresight; antaŭtempa, premature. Antaŭ-aranĝ(‑avert ‑dank ‑dir ‑ir ‑met ‑ripet ‑sent ‑tim ‑zorg)as. Antaŭ-ĉambr(‑mast ‑part ‑sign ‑tuk ‑vesper)o.
(c) … estas (fluas, flugas, iras, kuŝas, marŝas, pendas, restas, sidas) antaŭ la arbo (heĝo, kurteno, lernejo, preĝejo, reĝo, tablo, urbo).
429. POST = after (time or order). Post laboro venas ripozo. Ludo post laboro. Sunbrilo post la pluvo. Ripetu post mi.
Post konfeso venas forgeso. Post la batalo preĝo ne helpas. Bona ideo post la pereo. Saĝa hundo — post la vundo. Tio estas mustardo post la manĝo. Post brua vento, subita silento. De guto post guto disfalas granito. Post vetero malbela brilas suno plej hela. Post sufero venas prospero. Hako post hako estas la plej efika atako.
430. Juĝisto rigardis kopion de dokumento, kies originalon oni perdis. Li demandis: “Ĉu vi faris la kopion post aŭ antaŭ la perdo de la originalo?”
Kiu
431. Post may also mean behind (place). La hundo kuras post (after or behind) la kato. Mi observis lin de post (from behind) arbo. But it is more usual to translate behind by malantaŭ. Rigardu post (or, malantaŭ) vi.
(a) Kaŝu vin post (malantaŭ) la heĝo. Li staras malantaŭ (post) la pordo. Estas araneo malantaŭ la bildo. Malantaŭ la nuboj brilas la hela suno.
432. Postmorta, post mortem. Postrestas, remains behind. Postrikoltas, gleans. Postskribo, postscript. Postvivas, survives. Posta, posterior, following, subsequent; la posto, the back, reverse. Plej posta, hindmost.
433. Before an expression denoting length of time antaŭ = ago. Antaŭ du tagoj, two days ago. Cp. Post du tagoj, after two days, in two days’ time.
434. (a) “Kie estas via patrino?” “Antaŭ du horoj ŝi foriris por triminuta vizito al amikino.”
(b) One minute ago. Two days ago. Three weeks ago. Four months ago. Five years ago. Some (kelka) time ago. In a few days. After many months.
435. ĈlRKAŬ = (round, around). Ili sidas ĉirkaŭ la tablo. Ŝia brako estas ĉirkaŭ la talio (waist) de la patrino. Ĉirkaŭas, surrounds; ĉirkaŭa, surrounding.
436. (a) March round the yard. Wear it round your arm. Sit round the fire. Around the field is a hedge.
(b) Ĉirkaŭ-brak(‑flug ‑ir ‑pend -lig (hind, tie) ‑met -mord ‑naĝ ‑prem ‑promen ‑rigard ‑salt ‑star ‑vojaĝ)as.
(c) … staras (fluas, flugas, iras, rigardas, vagas) ĉirkaŭ la arbo (brako, ĉambro, domo, ĝardeno, kolo, mondo).
437. EKSTER = outside (a limit, boundary). Cp. el, out of (origin). Ekstera, external, outside. La ekstero, the exterior, outside. Fiŝo ekster akvo, a fish out of water. Ekster danĝero, out of danger. Ekster dubo, beyond doubt.
(a) Mi loĝas ekster la urbo. La birdo flugas en la ĉambro ekster la kaĝo. La skolto dormas ekster la domo. Ne rezonu (reason, argue) pri tio, kio estas ekster via metio (line of work, handicraft).
438. (a) Eksterdoma vivo, eksterleĝa ago, eksterorda parolo, eksterordinara insekto.
(b) … atendas (estas, gardas, promenas, restas, sidas, staras) ekster la biblioteko (domo, kampo, lernejo, nesto, preĝejo, teatro, nia rondo).
439. KONTRAŬ = opposite, facing, against, in-opposition-to, anti-. Vizaĝo kontraŭ vizaĝo, face to face. Du kontraŭ unu, two to one. Kontraŭmilitisto, antimilitarist. La por kaj la kontraŭ, the pros and the cons. Kontraŭa, opposite, contrary. La kontraŭo, the opposite. Kontraŭas, opposes, faces.
440. Kiu ne estas kun ni estas kontraŭ ni. Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Bojas hundo eĉ kontraŭ la suno. Ne defendas oro kontraŭ doloro. Kontraŭ doloro ne helpas ploro. Kontraŭ doloro helpas bona humoro. Kontraŭ kalumnio (slander) helpas nenio. Ne karesu (fondle, stroke) katon kontraŭ la haroj.
441. (a) La domo staras kontraŭ ni. Kontraŭ nia domo estas publika ĝardeno. Li disputas kontraŭ la instruisto, remas (rows) kontraŭ la fluo, defendas nin kontraŭ atako, pekas kontraŭ la leĝo, sentas antipation kontraŭ katoj.
(b) Kontraŭ- ag(‑batal ‑dir ‑met ‑ordon ‑parol ‑star)as. Kontraŭ- angl(‑leĝ ‑natur ‑ord -regul)a. Kontraŭfolio.
Accusative of Direction («Almovo»)
442. We have seen (349–352) that the ending N often replaces a preposition. It is especially common for it to replace al, thus showing motion towards, direction (from elsewhere).
• Kie vi estas? Where are you? (position)
• KieN (= AL kie) vi iras? Whither (=TO where) are you going? Where are you going TO? (direction)
• Mi iras tieN (= AL tie), I am going TO there (thither)