588. I love you (a) as a brother (would); (b) as I (should love) a brother. She treats us better than (a) children (would); (b) (she would treat) children. He guided me (like) (as) a blind man (both meanings). She follows him (like) (as) a dog (both meanings).
589. Translate, using “n” when necessary. She treated the patients like babies. I can read you like a book. He wore it as a hat. He ate like a pig. She drank like a fish. She drank wine like water. You talk like a professor. You must behave like a good boy. We sold them like hot cakes. I admire her more than (a) the others (do); (b) (I admire) the others.
«Ĉe»
590. ĈE (prep.) = at, etc. It shows COINCIDENCE.
(a) OF PLACE (Cp. apud = merely close to). Stari ĉe la pordo (at the door). Sidi ĉe la fajro (by the fire). Maldika ĉe la talio (at the waist). Ĉe la apoteko, at the chemist’s. Teni ion ĉemane (ĉe la mano), at one’s hand. Kaptu lin ĉe la gorĝo (by the throat). Aĉetu tion ĉe li (of him). Weston ĉe la maro (on-sea). Koro ĉe koro, heart to heart. Ĉeesti kunvenon, to attend (be present at) a meeting.
Ĉe ni may mean at our house, with us (e.g., loĝi ĉe ni), but it does not necessarily mean this. Ĉe ni, in our case (country, house, circle, etc.) oni tion ne faras. Ĉe la Grekoj, amongst the Greeks.
(b) OF SOME OTHER CIRCUMSTANCE. Ĉe lia veno, on (at) his arrival. Ĉe tio (on that), li forkuris. Mi lin kaptis ĉe la ago (in the act). Ĉe lumo de lampo, by lamplight. Ĉe (in the case of, with) tro ĝentila ekstero mankas ofte sincero.
591. Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. Komencu ĉe la komenco. Restu, tajloro, ĉe via laboro. Ĉio estas justa ĉe amo kaj milito. Ĉe la puraj ĉio estas pura, sed ĉe la malpuraj nenio estas pura. Ĉe kiu estas malpaco? … Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino. Ĉe vulpoj naskiĝas nur vulpoj. Neniu rivero estas granda ĉe la fonto.
592. Sidu ĉe la tablo (fenestro, muro). Atendu min ĉe la teatro. Mi loĝas ĉe mia onklo. Li staris ĉe mia dekstra mano. Ŝi libertempas ĉe la maro. Ĉe lia vizito ĉio estis en ordo. Aĉetu la libron ĉe la B.E.A. Tian esprimon (expression) oni ne trovas ĉe aŭtoro bona.
593. If in doubt whether to use ĉe or en, choose en. Li naskiĝis en Skotlando, sed loĝas nun en Londono. Li estas profesoro ĉe la Universitato. Ĝi estas ĉe mia mano, sed ne en mia mano.
594. Like its German equivalent bei, ĉe does not take the accusative of direction. Write Iru al li (al lia domo), not Iru ĉe lin.
595. Enigmoj. Kial ĉevalo ne volas iri al la montoj? (Ĉar ĝi devas resti ĉe valo). — Kion signifas “Kulpoj viro malpaco edzino kulpoj”? (1191).
Ĉe la telefono. “Nu, Gertrudo, kion vi faras?” “Guste nun mi telefonas, paĉjo.”
Patro: “Kial vi ĉiam estas ĉe la malsupro de via klaso?” Filo: “Ho, tio ne gravas, ĉar ambaŭfine ni lernas la samajn aferojn.”
Patrino: “Vi neniam vidis min konduti (behave) malbone ĉe la tablo.” Filino: “Nu! Mi ne konis vin, kiam vi estis eta knabino.”
En ekspozicio. Oni montris la kranion de Cromwell. “Ĝi estas falsa,” protestis ĉeestanto. “Cromwell havis kapon grandan, kaj tiu kranio certe apartenis al infano.” “Nu!” respondis la montristo. “Tio estas la kapo de Cromwell, kiam li estis infano!”
596. La familio. Vespere (en la vespero) la avo sidas ĉe la fajro kaj fumas pipon. La avino portas okulvitrojn kaj trikas ŝtrumpojn. La patro sidas ĉe la tablo kaj skribas en granda libro. La patrino silente kudras. La filo lernas aritmetikon. La filino brodas poŝtukon. La infaneto kuŝas sur la planko kaj ludas kun katido.
597.
«Pro»
598. PRO (prep.) = on-account-of, by-reason-of, owing-to, because-of, (in-exchange‑)for. Cp. quid pro quo. Generally
Por looks forward: to the result. →
← Pro looks backward: to the cause.
Multe ŝi ploris pro li (on his account, owing to him). Pro ĉielo! For heaven’s sake! Pro kio (=kial) vi venis? Why did you come? What made you come? Por kio vi venis? What did you come for? Pro tio, ke (or, Tial, ke) … because, for the reason that … (stronger than ĉar).
599. Zamenhof usually prefers de for direct cause (agent). Morti de glavo, morti pro la patrolando. Salti de surprizo, morti de ĉagreno, tremi de malvarmo. Malpura de laboro. Often, when pro is used, de would be better.
600. Post tio, sed ne pro tio. Batali pro honoro. Mi vin dankas pro via letero. Pro manko de tempo mi ne povis respondi antaŭe. Mi venis pro serioza afero. Mi amas Anglujon pro ĝiaj heĝoj. Okulon pro okulo, kaj denton pro dento. Kio doloras, pro tio ni ploras. Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas (spare).[64]
601. “Vi do konfesas, ke vi murdis viajn gepatrojn?” “Jes. Sed mi petas indulgon (let off lightly) pro tio, ke mi estas orfo.”
“Kial ĝirafo havas longan kolon?” “Ĝi estas necesa pro tio, ke la kapo de la ĝirafo estas tiel malproksima de ĝiaj ŝultroj.”
La ruza knabo. “Ĉu vi punas infanon pro ago, kiun li ne faris?” “Kompreneble ne. Kial vi demandas?” “Nu, mi ne lernis mian lecionon.”
602. Infana preĝo
603. I have-come owing-to your telegram. On-account-of my promise I must be-silent. You deserve praise for your tireless work. Don’t run away because-of the danger. He was chosen (Oni elektis lin) by-reason-of his age.
Koloroj (127)
[64]
Domaĝi =