604. (a) Blanka, blua, blonda, bruna, flava, griza, iriza (rainbow-coloured), karmezina (crimson), nigra, punca (poppy-red), purpura, ruĝa, skarlata, verda.
(b) Black cloth, blue sky, blond head, brown horse, crimson dahlia, grey cloud, green grass, poppy-red flower, purple silk, rainbow silk, red book, scarlet ribbon, white paper, yellow tulip.
605. (a) Names of colours may be formed from objects, thus: linkolora, flaxen; malvkolora, mallow-coloured, mauve; pulkolora, flea-coloured, puce; pajlkolora, etc. Often it is sufficiently clear to omit -kolor‑, thus: malva, roza, etc.
(b) Form names of colours from ardez, arĝent, brik, ĉeriz, ĉokolad, ebon, flam, gumigut (gamboge), heliotrop, indig, kaf, kanari, karmin, karot, kaŝtan (chestnut), krem, lavend, limon, mus, mustard, okr, oliv, or, oranĝ, plumb, primol (primrose), ruben (ruby), safir, safran, salm, salvi (sage), sepi, siring (lilac), smerald (emerald), tan, viol.
606. Verdo (verdkoloro) konsistas el flavo kaj bluo. Bruno … purpuro … oranĝo. Ardezo … purpuro …verdo. Olivo … oranĝo … verdo. El kio konsistas verdo? purpuro? oranĝo? bruno? ardezo? olivo?
607. (a) Compound words. Bluverda, blue verda, bluish green; verdblua, verde blua, greenish blue, etc. Flavbruna, fawn; brungriza, drab; ruĝbruna, bay, russet; ŝtalgriza, steel grey; avelbruna, hazel brown; gagate nigra, jet black; sangruĝa, blood red; ĉielblua (or lazura), azure.
(b) Yellowish green, greenish yellow, blackish blue, bluish black, canary yellow, sea green, apple green, snow white, ebony black, brick red, olive green, olive brown,
608. Blueta, bluish; bluega, deep blue; palblua, pale blua, pale (faint, light) blue; helblua (hele, lume) blua, bright blue; malhele (mallume, nigre) blua, dark blue. Other colours similarly.
609. (a) Ruĝnaza viro, flavroba sinjorino, blupapera libro, brunokula knabino, sunhela rideto, blondhara knabo, helverda folio.
(b) Mustard-yellow stocking, grey-haired professor, green-eyed cat, white-haired dog, pale-faced child.
(c) Kia estas (la koloro de) … (objektoj en la ĉambro)?
Pronunciation: «kc»
610. Notice the combination KC[65] (pr. kts) in akcento, akcepti, akcidento, sukceso. Divide the letter c into t-s, and join the kt on to the preceding voweclass="underline" akt-sento, akt-septi, akt-sidento, sukt-seso. Cp. “packed seat, facts are, looked so” Akceli, to accelerate, make faster; fikcio, fiction; kokcinelo, a ladybird (Cp. birdino!); okcidento, west.
611. Ĉe Esperanta vorto la akcento estas sur la antaŭlasta silabo. Unu orienten — alia okcidenten. Kiu tro pelas, nur malakcelas. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
612. Post akcidento. “Ĉu vi mortis?” “Ne. Sed mi estas senparola.”
“Sinjoro, la kuracisto venis.” “Diru al li, ke mi estas malsana, kaj ne povas lin akcepti.”
Kial kontraŭvakcinisto evitas la virinojn? — Ĉar li timas inokulon (in-okulon)!
“Kial vi malsukcesis ĉe la ekzameno?” “Nu, ĉiu malsaĝulo povas fari demandojn, kiujn saĝulo ne povas respondi.” “Tamen, kiel vi sukcesis ĉe aritmetiko?” “Bonege!” “Kiom da kalkuloj vi faris malĝuste?” “Nur unu.” “Nu, mi gratulas! Kaj kiom da demandoj oni faris entute?” “Dek.” “Do ĉiujn aliajn vi respondis ĝuste?” “Ho, ne! Ilin mi tute ne respondis.”
«Gramatikaj terminoj» (Terms)
613. En la frazo «Ha! Vi kaj mi ofte povas vidi la belajn rozojn en lia ĝardeno», ĝardeno = substantivo; la, bela = adjektivoj; povas = verbo as-tempa; vidi = verbo i-moda (infinitiva); vi, mi, li = pronomoj; lia = pronomo poseda; ofte = adverbo; en = prepozicio; kaj = konjunkcio; ha = interjekcio. La fina litero j montras la pluralon, kaj n la akuzativan kazon (la rektan komplementon). Ĉe la vortoj belajn rozojn oni vidas, el la ripeto de la literoj j kaj n, ke la adjektivo akordas nombre kaj kaze kun la substantivo.
Knabo diris “Pantalono estas singulara supre, sed plurala malsupre!”
Pronunciation: «sc»
614. The combination SC (pr. sts) should be practised as with KC, by joining the st on to the preceding vowel. Li scias (pr. list sias), he knows. Cp. least seen. We have already had this word (102), but extra practice will be helpful. Compare Mi ne scias (pr. nest sias): Will the bird in the nest see us? best seat, West Central, rest centre. Kaj scias (pr. kajst sias), high-priced seat. La sceno = the scene (Cp. last seen, last Saturday). Oni neniam scias! Sound the t in sts, and you will have no difficulty.
615. (a) Tiu, kiu ne scias, kaj ne scias, ke li ne scias, estas malsaĝa: kompatu lin.
Tiu, kiu ne scias, kaj scias, ke li ne scias, estas humila: helpu lin.
Tiu, kiu scias, kaj ne scias, ke li scias, dormas: veku lin.
Tiu, kiu scias, kaj scias, ke li scias, estas tedulo (bore): evitu lin!
“Kial vi tiel ploras?” “Ĉar mi ne scias plori alimaniere.”
Edzino: “Mi scias, kion mi scias.” Edzo: “Vi scias efektive nenion, kaj eĉ tion vi lernis de mi.”