Выбрать главу

616. Escepto, exception; eksciti, to excite; konscienco, conscience; oscedi, to yawn; scienco, science.

Kiu scias, ne parolas; kiu parolas, ne scias. Saĝa homo scias, kion li diras — malsaĝa diras, kion li scias. Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. Ne ekzistas regulo sen escepto. Nur vintre ni konscias, ke la pino ĉiam verdas. De tro multa scio krevas (burst) la kranio.

617. Ĉiu regulo en Esperanto estas sen escepto. En Esperanto estas granda tutmonda literaturo: proza, poezia, historia, fikcia, religia, filozofia, kaj scienca; originala aŭ traduka. Ĉe Esperanta kongreso kunvenas kuracistoj, sciencistoj, radiistoj, poŝtistoj, instruistoj, edukistoj, k.a. En tiu ekscitoplena semajno okazas Diservoj, koncertoj, festenoj, paroloj, diskutoj, ekskursoj, kunsidoj de ĉiu speco. Oni faras ĉion en Esperanto, kaj ĉiu persono komprenas sen traduko aŭ interpreto. Neniu oscedas de enuo (boredom).

618. “How did you get on (sukces) at the examination?” “I answered every question.” “What did you answer?” “I replied: ‘I do not know’.” And you?” “Oh, I am certain that I gave at least one correct (ĝust) reply.” “What was the question?” “The examiner asked ‘Can you name the apostles (apostol)?’ and I answered ‘No’.”

«iĝ»

619. The suffix -IĜ = become (grow, get, turn, come to be). Blankiĝi (or, iĝi blanka), to become (grow, get, turn) white. Blindiĝi, to go (become) blind. Malsaniĝi, to fall ill. Ruĝiĝi, to redden, blush. Plibeliĝi, to grow more beautiful. Ĉe la tagiĝo, at daybreak. Stariĝi, Sidiĝi (211).

N.B. Verbs in ‑iĝi are intransitive (take no direct object).

Ĉu la mondo pliboniĝas (improve)? Nuntempe ĉio plikariĝas (gets dearer, rises in price). La modo aliiĝas (fashion changes). Mi deziras edz(in)iĝi (marry) al (or, kun) vi.

620. Laŭdu edziĝon, sed restu fraŭlo. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas. Fianĉiĝo (engagement) ne estas edziĝo. De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Post alkutimiĝo doloras disiĝo. Ne kalkulu la kokidojn antaŭ la eloviĝo.[66]

621. Kiu turo altiĝas kaj malaltiĝas? (La temperaturo).

Novedzino: “Multaj viroj malĝojis pro mia edziniĝo.” Amikino: “Al kiom vi edziniĝis, do?”

Mi supozas, karulino, ke mi devas peti la konsenton de via patro al nia fianĉiĝo. Ĉu vi konas lian telefonan numeron?

“De varmo ĉio vastiĝas, kaj de malvarmo ĉio malvastiĝas.” “Ekzemple?” “Nu, somere la tagoj estas longaj, kaj vintre mallongaj.”

“Oni diras, ke vi ne plu havas parencojn. Ĉu ili mortis?” “Ne, ili riĉiĝis.”

“Evidente vi estas tiel granda malsaĝulo, kiel antaŭe.” “Ho ne, mi maldikiĝis.”

“Jes!” diris la aferisto. “Maljuna Jenkins iĝis grizhara ĉe mia servo.” “Tio estas nenio” diris amiko. “Unu el miaj komizinoj iĝis flavhara, brunhara, kaj ruĝhara, ĉe mia servo.”

622. (a) The meal is-getting-cold, and my wife is-becoming-furious. The fruits are-ripening on the trees. A wise man does not get-drunk too often. My head is-going-grey. Her hands turn-blue with (de) the cold. That blue ink blackens in (post) one day. Don’t make-friends with him.

(b) Ludo. Unu post alia diras: “Mi donas al vi …‑on por via naskiĝa tago.” Poste: “Kion … donis al vi?” “… donis al mi ‑on.”

623. With a transitive verbal root forms an intransitive verb. La ondoj balancis (rocked up and down) la ŝipon; la ŝipo balanciĝis. Mi perdis la libron, la libro perdiĝis (was or got lost). Ne sufoku min; mi sufokiĝas.

N.B. Often (as with rock, suffocate, above), the English verb has both meanings: transitive and intransitive.

624. Mi vekas (wake) la infanon; la infano vekiĝas (wakes). Make similar pairs of sentences with the roots

ban ĉagren detru ekscit etend ferm kolekt komenc montr mov nask renkont sving ŝanĝ turn vend vest vund

625. Li ekscitiĝas kiel bolanta akvo. Kie ne estas ligno, estingiĝas (goes out) la fajro. Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. Komenciĝas proceso (lawsuit); mono fluas sen ĉeso. Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. Ofte kuraĝo naskiĝas el timo. Kia naskiĝis, tia grandiĝis. Naskiĝu, edziĝu, kaj mortu — ĉiam monon alportu! Pro vorto pika ofte perdiĝas amiko. Se la kaliko (chalice) tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.

626. Mi leviĝas (=min levas), I rise, get up. Frue leviĝu kaj frue edziĝu. Sincera opinio montriĝas (appears, is shown) en ebrio. En ĉiu objekto troviĝas (is to be found, there is) difekto. Eĉ sur la suno troviĝas makulo. Eĉ kontraŭ prediko troviĝas kritiko. Antaŭ ni vidiĝas (is to be seen) monto.

627. Blanko signifas ĝojon. Ĉe edziĝo la virino vestiĝas blanke, la viro ne.

"Tommy, vekiĝu!" “Mi ne povas.” “Kial ne?” “Ĉar mi ne dormas.”

“Ĉu la romano finiĝas feliĉe?” “Mi ne scias. La fino temas nur pri edziĝo.”

Instruisto: “Trovu la plej altan komunan faktoron.” Lernanto: “Kio! Ĉu tiu mizera afero perdiĝis denove?”

En homplena omnibuso. La konduktoro (al viro sidanta en angulo): “Vekiĝu!” “Mi ne dormas.” “Kial do vi fermas la okulojn?” “Ĉar mi malamas vidi virinon starantan.”

La fratino de Tommy edziniĝis. Post kelka tempo ŝi skribis, por diri, ke naskiĝis al ŝi infano. “Nu!” demandis lia patro. “Ĉu ĝi estas knabo aŭ knabino?” “La letero nenion diras pri tio,” respondis Tommy “do mi ne scias, ĉu mi estas onklo aŭ onklino.”

628. ** Mi laboris en mia ĉambro. Sonis frapo sur la pordo. Mi kriis “Envenu!”. La pordo malfermiĝis. Amiko eniris, kaj diris “Bonan matenon!”. Mi leviĝis kaj premis lian manon, kaj respondis “Bonan tagon! Kiel vi?” “Bone, mi dankas (vin). Kaj vi?” “Tute sana, dankon. Kaj via familio?” Mi alŝovis brakseĝon, kaj diris al mia amiko “Bonvole sidiĝu” (aŭ “Bonvolu sidiĝi”). Li sidiĝis, kaj ni parolis kune.

629. ** Mia tago. Frue en la mateno mi kuŝas sur la lito. Mi vekiĝas, leviĝas, vestiĝas, kaj matenmanĝas. La tutan matenon mi laboras. Mi legas kaj skribas. Tagmeze (en la mezo de la tago) mi manĝas denove. Vespere mia laboro finiĝas, kaj mi vespermanĝas. Poste mi promenas aŭ ludas. Fine mi iras al mia dormoĉambro, senvestiĝas, enlitiĝas, kaj dormas.

вернуться

[66]

Who sums the yet unfractured shells of bipeds gallinaceous Is apt to find his calculations woefully fallacious.