630. ** Aŭtuno. La somero finiĝas. La ĉielo griziĝas. La vetero nebuliĝas. La floroj senviviĝas. La folioj bruniĝas. La arboj nudiĝas (nuda, bare). La fruktoj maturiĝas. La tagoj mallongiĝas. La vesperoj mallumiĝas. La matenoj malvarmiĝas.
Mi aliĝas al (join) vesperaj kursoj. Mi lernas paroli Esperante. Mi lernas skribi stenografe. Mi pretiĝas por la vivo.
631. ** Vintro. En la vintro la birdoj silentas. La neĝo falas. La vento blovas. Ĉio bela formortas. La suno leviĝas malfrue kaj subiras frue. La tagoj estas mallongaj. La noktoj estas longaj. La ĉielo estas griza. La aero estas frosta. La stratoj estas glaciaj.
Miaj manoj malvarmiĝas. Mia tuta korpo tremas. Mia nazo bluiĝas. Miaj piedfingroj sensentiĝas. Mia kapo “rondiras” (turniĝas). Mi ternas (sneeze) kaj tusas (cough). Mi suferas de la gripo (flu). Mi estas tute malgaja. Mi sopiras al (long for) la somero.
632. Amik-(brun‑ en‑ kun‑ neni‑ sub‑)iĝi. Altabl-(deĉeval‑ ellit‑ elŝel‑ enam‑ enŝip‑ senhar‑ senesper‑ subakv‑ subter‑ surĉeval‑)iĝi. Esperantistiĝi, varmegiĝi, flavetiĝi, paliĝanto.
«-ig»
633. The suffix -IG = make, cause to be, render. Blankigi (or, igi blanka), to make white, whiten, bleach. Blindigi, to (make) blind. Plibeligi, to make more beautiful. Plibonigi (make better, improve) la mondon. Plialtigi (raise) la prezon.
N.B. Verbs in -igi are transitive (take a direct object).
Mnemonic. IG = make, IĜ = become. By passing a pig through a sausage-machine you make a pIG become sausIĜ.
634. -IGI = -ify in bel-(cert‑ divers-gas‑ ident-klar‑ mol‑ nul‑ pac‑ pur‑ sankt‑ sat‑ simpl‑)igi; ‑itate in facil-(neces‑)igi; ‑ize in utiligi.
635. In many English words the ending -en = both pli-igi and pli-iĝi. E.g., lengthen: in ŝi plilongigas la robon, and la tago plilongiĝas. Similarly: sharpen, shorten.
636. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Antaŭparolo liberigas de postparolo. Kontentigi la katon, kaj kune la raton. Eĉ lavo ne blankigas karbon. Vortoj sakon ne plenigas. Sakon kun truo oni ne povas plenigi. Promeso ne satigas. Ĝoja koro estas saniga, sed malĝoja spirito sekigas la ostojn. Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki.[67] Riĉigas (onin) ne enspezo, sed prudenta elspezo. Milda respondo kvietigas koleron. Por kapti ezokon (pike), bongustigu la hokon. Senlanigu, sed ne senfeligu (felo, hide, skin).
637. Patrino: “Ĉu vi estas certa, ke vi nigrigis la okulon de Tom nur akcidente?” Ned: “Ho jes, panjo! Mi celis lian nazon.”
Profesoro: “Kio estas vakuo?” Studento: “Vakuo estas ——— Nu, mi ne povas ĝin klarigi (explain), sed mi havas ĝin en la kapo.”
“Vi petas la manon de mia filino? Plezure! Sed ĉu vi scias kudri, purigi la domon, kaj kuiri?” “Tute ne! Kial vi demandas?” “Ĉar ankaŭ la filino ne scias.”
638. Vi portas la veston kun la interno ekstere, kaj la ekstero interne. Tio estas eksterordinara! Kial vi eksterigis la internon kaj internigis la eksteron? Ne metu la eksteron internen: la ekstera flanko devas eksteriĝi. Metu ĝin eksteren, kaj internigu la internan flankon.
639. ** La patrino vokis la filon. Liaj manoj estis malpuraj. Ŝi prenis spongon, kaj malsekigis liajn manojn. Ŝi prenis sapon, kaj lavis ambaŭ manojn. La sapo ŝaŭmis (foamed, frothed). Ŝi lavis la fingrojn (nome, la dikajn, la montrajn, la mezajn, la ringajn, kaj la malgrandajn). Ŝi lavis ankaŭ la manradikojn (wrists). Ŝi prenis tukon kaj sekigis liajn manojn. Same ŝi lavis ankaŭ lian vizaĝon — la frunton (forehead), okulojn, orelojn, vangojn, nazon, buŝon, mentonon (chin), kaj kolon. Fine la filo estis pura. La patrino for-metis la tukon, la spongon, la sapon, kaj la akvon, kaj ordigis la tualetan tablon. Post du minutoj la filo denove malpuriĝis!
640. Cp. plenigi, to fill, make full, with pleniĝi, to fill, become full. Make similar pairs with the roots alt, bel, blind, ebri, fort, furioz, matur, mol, soif, and use in sentences. E.g., San: Frukta dieto sanigas la suferanton, kiu rapide saniĝas. Varm: Mi varmigas la lakton; la lakto varmiĝas.
641. With an intransitive verbal root igi forms a transitive verb. Mortigi (=igi morti), to make to die, to kill. Timigi, to frighten. Venigu kuraciston, Fetch (procure, send for, get) a doctor.
642. Modelo: La ligno brulas (burns, is on fire): la fajro bruligas (burns, consumes) la lignon. Here (and in some of the following roots) the English verb has both meanings, intransitive and transitive. Make similar pairs of sentences with the roots:
bol dorm dron fal kresk krev kur kuŝ mir okaz pas pend pens sid son sonor star sufer
643. Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. La litero mortigas, la spirito vivigas. Laboro fortigas: ripozo putrigas. Ekzameni ne devigas (oblige one) preni. Demando ne devigas. Antaŭ mortigo de urso, ne vendu ĝian felon.
644. «Kiun vi bezonas?» «Neniun.» «Kial do vi sonorigas (ring)?» “Ĉar la butono diras „Premu!“»
“Kion signifas la mallongigo k.c.?” “Ĝi celas kredigi al aliaj, ke oni scias pli multe, ol oni efektive scias.”
“Mi mortigis du virmuŝojn kaj tri muŝinojn.” “Kiel vi povis distingi la seksojn?” “Du estis sur la manĝotablo, kaj tri sur la spegulo.”
645. Angligu: Elterigi trezoron, enboteligi frukton, endokigi ŝipon, enlitigi infanon, senkapigi vorton, buterigi lakton, surtabligi manĝon, forkurigi malamikon. Ali-(el‑ en‑ kun‑ sen‑ sub‑ neni‑)igi. Dompurigistino, koleregigi, varmetigi, mortiganto.
646. DAŬRI, to last, continue, endure, go on (in this sense).
La ludo daŭras. Li daŭre ludas. Li daŭrigis la ludon (went on playing) (Not: li
647. ĈESI … ‑i, to stop, leave off, desist from (doing something). Ĉesiĝi, to stop (come to an end). Li ĉesis drinki, kaj ĉesigis la malbonan vivon: tiam lia mizero ĉesiĝis. He ceased to booze (left off boozing), and discontinued his evil living: then his misery ceased. Cp. HALTI, to halt, pause, (come to a) stop. La aŭto haltis (=ĉesis kuri): mi ĝin haltigis.
[67]