Выбрать главу

674. N.B. — An ar-word denotes a complete thing. A haphazard group of words is not a vortaro; nor is any haphazard group of railway-carriages a vagonaro.

675. Arbaro aŭdas, kampo vidas. Ne voku lupon el la arbaro. En arbaro (li) sidis, kaj arbojn ne vidis! Li portas lignon al la arbaro. Guto en maro — homo en homaro. Dio faris la kamparon, la homo faris la urbojn. Ŝafaro harmonia lupon ne timas.

676. “Mi malamas avaron.” “Av-aron? Kiom da avoj vi havas, do?”

Kial eniro en malĝustan liton similas la alfabeton? Ĝi estas lit-eraro (liter-aro).

Laboristo (al kamarado sur tegmento):He, Bill! Ne paŝu sur la ŝtupetaron ĉi tie; mi formovis ĝin.”

“Ĉu via filino ludas la pianon?” “Ne, la servistino purigas la klavaron.”

El eseo: La Piramidoj estas montaro, kiu apartigas Francujon de Hispanujo.

Kial nin ĝeni, por servi la poste-ularon (posterity)? Kion ĝi faris por ni?

Instruisto: “Se domo havas kvar ŝtuparojn, kaj ĉiu ŝtuparo havas dek ŝtupojn, kiom da ŝtupoj oni devas supreniri, por atingi la supron?” Petro: “Ĉiujn.”

677. Astronomia profesoro prenis lampon kaj klarigis: “Imagu, ke tio estas la suno, kaj mia kapo la tero. Nu, kiam mi tenas la lampon super mi, ĉe la loĝantaro de mia kapo estas tagmezo.”

Instruisto: “Ni pruntis niajn numeralojn de la Araboj, nian kalendaron de la Romanoj, kaj nian banksistemon de la Italoj. Daŭrigu!” Ned: “Nian kudromaŝinon de Ges. Jones, nian falĉmaŝinon de la Smith’oj, kaj nian ŝtupetaron de F‑ino Brown.”

Hotelo brulis, kaj la gastoj ariĝis en la ĝardeno. “Kial ekscitiĝi?” fanfaronis (bragged) unu viro. “Mi estas tute trankvila. Mi vestis min malrapide. Mi kombis la harojn. Mia kravato estis malĝuste ligita, do mi ligis ĝin denove. Jen kia mi estas!” “Mi tion vidas” diris apudstaranto. “Sed kial vi ne surmetis la pantalonon?”

678.

Flugas mevoj super maro— Blankaj, blankaj mevoj. Post ilia ĝoja aro Flugas miaj revoj.
Blankaj mevoj flugas alte, Alte super ondo, Kaj senlace kaj senhalte Al la vasta mondo
Flugas miaj revoj, Kiel blankaj mevoj.
Dolĉe nun vesperaj ombroj kovras valon en silento, Sunradioj malaperas en la fora okcidento. Venta spiro dorme lulas lacajn birdojn en arbaro, Steloj en senfina nombro brilas al senonda maro.

679. (a) Adres-(dent‑ foli‑ insul‑)aro. Arego, areto, arigi, ariĝi. Dormantaro, montegaro, arbetaro, arbareto, kokidaro, bovinaro, muzikistaro, junularo, arbarego, ŝtupareto, vortaristo. Ilaro. Manĝilaro, ŝlosilaro.

(b) Band of brothers, bevy of girls, brood of chicks, circle of friends, cluster of stars, code of regulations, company of actors, congregation of worshippers (ador), covey of partridges (perdrik), drove of oxen, fleet of ships, flight of doves (kolomb), flock of sheep, galaxy of beauties, gang of thieves, herd of cattle (brut), host of angels, list of names, litter of puppies, pack of wolves, peal of bells, school of whales (balen), set of works, sheaf of arrows (sag), shoal of fishes, staff of teachers, suite of rooms, swarm of bees, troop of monkeys, troupe of dancers.[71]

(c) Ĉu vi preferas loĝi en urbo aŭ en kamparo? Ĉu vi preferas vagonaron vaporan aŭ elektran? omnibuson aŭ vagonaron? Ĉu oni povas vojaĝi de Londono al Parizo vagonare?

«-er»

680. The suffix -ER denotes one of the units of the same kind that together form a whole: a small part, element, atom, drop, particle, grain, speck, etc. Ero, a unit, element, etc.

Grenero, gram of corn; hajlero, hailstone; karbero, lump of coal; monero, coin; pavimero, paving-stone; polvero, speck of dust; programero, item of a programme; rozariero, bead of a rosary; spiralero, whorl of a spiral; ŝaŭmero, fleck of foam; tritikero, grain of wheat.

An er-word usually denotes a thing complete in itself. For fragment (broken china), and the like, one may use also fragmento, peco, splito (splinter), etc.

681. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. Penco estas kupra monero (kuprero); ŝilingo estas arĝenta monero (arĝentero). De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas. Tio estas la lasta pajlero, kiu rompas la dorson (back) de la kamelo.

682. (a) Bead of perspiration (ŝvit), blade of grass, chip of wood, drop of water, snowflake, flock or shred of wool, foot of verse (vers), grain of sand, link of a chain (ĉen), smut of soot, snatch of song, wisp of cloud, splinter of bone.

(b) Monerego, ĉenereto, erigi, eriĝi.

(c) Kial la kasisto (treasurer) forkuris? Estis mon-eraro ĉe lia moner-aro. — Kion diras vespo, kiam ĝi pikas? “Bonan vesperon”! — Ne konstante diru “er — er—”! Tio estas er-aro!

«Numeraloj» (II)

683. 12, dek du (two words, 10+2); 13, dek tri, etc. 20, dudek (one word, 2×10); 30, tridek, etc. Cp. “twoty”, “threety”, “fourty”, etc.

N.B. Two words for addition, one word for multiplication. Cp. 16, dek ses, with 60, sesdek.

684. 100, cent; 102, cent du (not unu cent kaj du); 200, ducent; 300, tricent; etc. 896, okcent naŭdek ses (one word for each figure). It is as if one said: ok in the cent column, naŭ in the dek column, and ses.

685. 1,000, mil; 2,000, du mil, etc. 1919, mil naŭcent dek naŭ. 6,010, ses mil dek. The principle “one word one figure” does not extend beyond the hundreds, because this would involve such awkward forms as 25,000 dudek kvinmil (better: dudek kvin mil). Miliono, a million. Du milionoj. Milionulo, a millionaire.

686. These numbers[72] do not take the accusative n (347e). Mi havas unu (not, unun) katon kaj tri (not, trin) hundojn.

687.

Unu, du — Manĝu plu. Tri, kvar — Vagonar’. Kvin, ses — Diru jes. Sep, okTick, tock! Naŭ, dek — Kia blek’! (howl)
вернуться

[71]

Other English words meaning -aro (“nouns of multitude”) are listed in Nuttall’s Dictionary, 1929 edition, page 92 of Appendix (followed, incidentally, by the Esperanto grammar).

вернуться

[72]

Except nulo, miliono, which are nouns.