688. Antaŭ sesdek jaroj Zamenhof donis Esperanton al la mondo. Oni vendis Jozefon por dudek arĝentaj moneroj. Ekzistas kvin mil verkoj en Esperanto, kaj la nombro konstante kreskas.
“Nomu du gravajn aferojn, kiuj ne ekzistis antaŭ cent jaroj.” “Vi kaj mi.”
El eseo. Perkin Warbeck naskiĝis en Market Drayton, Shropshire, kiam li havis dek ok jarojn.
“Kio okazis en la jaro 1564?” “Shakespeare naskiĝis.” “Kaj en 1570?” “Shakespeare estis sesjara.”
Profesoro de historio (al nova servistino): “Kiam vi naskiĝis?” “En la jaro 1895.” “Antaŭ Kristo aŭ post Kristo?”
“Kial vi malfermis la fenestrojn en tia vintra vetero?” “Por varmigi la ĉambron. Interne estis 14 gradoj, kaj ekstere 5; do nun ni havas 19.”
Mastrino: “Mario, ĉu vere la leterportisto kisis vin?” Servistino: “Jes, sinjorino. Mia patrino sendis al mi mil kisojn per poŝtkarto, do li transdonis ilin al mi.”
689.
690. ** Kiam mi marŝas, mi levas unu piedon. Mi metas ĝin sur la teron antaŭ mi. Tio estas unu paŝo. Poste mi levas la alian piedon, kaj metas ĝin ankaŭ sur la teron antaŭ mi. Tio estas du paŝoj. Same mi faras tri, kvar, … cent paŝojn. Fine mi atingas la celon.
691. (a) Repeat the numbers 1 to 100 forwards and backwards. Say aloud the numbers on pages of a book opened at random, on houses passed on a walk or a ride, etc., without thinking of the English words. Say the even (paraj) numbers and the odd (neparaj) numbers forwards and backwards from 1 to 20.
(b) Kiu
(c) Write or say in Esperanto words: 13 ŝilingoj, 30 paĝoj. 200, 502, 3,020, 5,400, 680, 782, 190, 2,061, 1,930, 5,001.
(d) Adicio (sumigo). 2+4: Du kaj kvar (du plus kvar) faras (aŭ, estas) ses. 5+6=__, 4+9=__, 5+16=__, 3+18=__, 5+15=__, 54+63=__, 16+8=__.
(e) Subtraho (depreno). 5−2: Du de kvin (Kvin sen du, kvin minus du) lasas tri. Deprenu (subtrahu) ankaŭ: 15−6, 33−10, 23−19, 39−7, 72−28, 91−47.
(f) Adiciu la jaron de via naskiĝo, la jaron en kiu vi komencis lerni Esperanton, la nombron de jaroj post tiu dato, kaj vian aĝon. La sumo = 3894 (en 1947), 3896 (en 1948), k.s. (Aldonu 2 por ĉiu jaro.)
(g) Would you say: “Kvin kaj naŭ estas dek tri,” or “… faras dek tri?” (1191).
(h) Ludo (Varianto de 405d). Mi iris al Parizo kaj prenis kun mi unu libron. — unu libron kaj du gantojn. — unu libron, du gantojn, kaj tri fratinojn.
(i) Ludo: “Buzz.”
«Da»
692. DA (prep.) = (quantity) of. Between two words da shows that the first measures the second. The first word may be:
(a) A word of measure or quantity. Funto da teo, a pound of tea; sumo da mono, a sum of money; guto da pluvo, peco da pano.
(b) (Plen)…o (= …ful): Plenbrako da pajlo, an armful of straw. Plenbuŝo da kuko, a mouthful of cake. Plenmano da cindro, a handful of ashes. (Plen)glaso da lakto, a glass(ful) of milk. Botelo da vino, kulero da medikamento, sako da karbo, sitelo (pail, bucket) da akvo, telero da supo.
In the formula A da B, what we are talking about chiefly is B. Mi trinkas tason da teo = I drink the tea, not the cup!
(c) A time-word. Horo da plezuro, sekundo da doloro, vivo da mizero.
(d) A word not usually denoting measure. Karavano da Iŝmaelidoj, maro da mizeroj, marĉo (swamp) da sango, torento da pluvo.
(e) An indefinite numeral. Kelke da perloj, some pearls; multe da mono, plenty of money, much money; sufiĉe da tempo, enough time; pli da lumo, more light; tro da sukero, too much sugar; iom da salo, some salt.
(f) A word of quantity omitted but understood. Donu al mi (iom) da butero. Ĉu vi havas da mono?
693. Between kelkaj, multaj (individuals), and kelke da, kelka, multe (multo) da, multa (collective), the difference is that between twelve (individuals) and a dozen (in the lump); between twenty and a score. Kelke da homoj, a few (some, a certain number of) people (taken all together); kelkaj homoj, several (some, certain) men (as individuals). Multe (or multo) da vino, much (a lot of plenty of) wine; multaj vinoj, many wines. Multe da homoj, a number of men; multaj homoj, many men (individuals).
694. Da is used after words indicating a quantity or portion of some indefinite whole. It implies the idea da ia (taso da kafo=taso da ia kafo). It describes quantity but not individuality. Do not, therefore, use da before defining words (like la, tiu, numbers), unless in some rare case where its use is beyond doubt required by the sense. Taso de la kafo (de tiu kafo, de mia kafo); sumo de tri ŝilingoj. This does not rule out such expressions as peco da (ia) silka ŝtofo; peco da (ia) seka pano.
695. (a) Li sidas en amaso da embaraso. Amo kovras amason da pekoj. Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venis. Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. Post horoj da ĝojo venas horoj da malĝojo. Malpli da posedo, malpli da tedo. Pli da bruo, ol da faro. Pli da mono, ol da bezono. Pli da mono, pli da zorgo. Tro da libero kondukas al mizero. De tro da pano venas malsano. Tro da kuiristoj difektas la supon.[73]
(b) Multe da bruo. Multaj bruoj. Sen ombro da dubo la uzo de Esperanto ŝparas multe da tempo, mono, kaj laboro. Rapidu! ni ne havas tro da tempo. Ne rapidu! ni havas multe da tempo. Vi faras pli da parolo, ol da progreso.
[73]