Выбрать главу

696. Kiu pli pezas: funto da plumoj (feathers), aŭ funto da plumbo? (1191).

"Al kio vi atribuas vian grandan aĝon?” “Al la fakto, ke post mia naskiĝo pasis multe da jaroj.

“Kio estas tiu bulo da graso (lump of grease)?” La kandeloj estis malsekaj; do mi metis ilin en la fornon (oven) por sekiĝi."

Neniu kato havas du vostojn. Nu, unu kato havas pli da vostoj, ol neniu kato. Do unu kato havas pli ol du vostojn; t.e., almenaŭ tri vostojn.

Juĝisto: “Mi rimarkas, ke vi ŝtelis ne nur cent pundojn, sed ankaŭ multe da ringoj, horloĝoj, kaj juveloj.” La akuzita viro: “Jes, sinjoro. Mi scias, ke mono sola ne donas feliĉon.”

Instruisto: “Kiam vi verkas eseon, ne skribu fantazie: skribu simple tion, kio estas en vi.” La eseo: “En mi estas koro, stomako, pulmoj, hepato (liver), du piroj, tranĉo da torto, tri pecoj da ĉokolado, sukerita pomo, kaj mia tagmanĝo.”

697. ** La patrino iris al la ŝranko. Ŝi malŝlosis la pordon de la ŝranko. Ŝi elprenis panon kaj buteron, kaj metis ilin sur la tablon. Ŝi prenis tranĉilon, kaj detranĉis per ĝi kelkajn pecojn da pano. Ŝi buteris la panpecojn, kaj metis ilin sur teleron. Ŝi metis la buteron kaj la panon denove en la ŝrankon, fermis ĝin per la ŝlosilo, kaj alvokis la familion: “Venu! la manĝo estas preta.”

The «kiom» Family (Quantity)

698. -OM = “…quantity.”[74] (Think of ow much, ’ow many. Cp. some, Fr. combien.

Kiom = kiu kvanto, etc.

KIOM, what quantity, how much, how many?

TIOM, that quantity, so much, so many, as much, so far, to that extent, that number.

IOM, some (any) quantity, a little, somewhat, rather.

ĈIOM, the whole quantity, all of it, the whole, all.

NENIOM, no quantity, none at all, none of it, not a bit.

699. Kiom da homoj, tiom da gustoj (So many …, so many). Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. Kiom la koro deziras! Neniom da oro, sed bona gloro! Multe da peno, neniom da pano. En ĉiu malbono estas iom da bono. Li esploris iom la fundon (bottom) de la glaso.

Iom post iom, little by little, gradually; iom-post-ioma progreso, gradual progress. Manĝu kiom vi volas. Mi ne havas tiom da mono, kiom vi: efektive, mi havas neniom. Ĉu vi deziras (havi) iom da teo? Neniom plu, dankon. Mi havas ĉiom, kiom mi bezonas. Ne tiom kriu. Ludu iom (149) pli kviete. Post ioma (iom da) peno mi komprenis vian leteron. Tioma (tiom da) bruo estas malagrabla.

700. Ŝi: “Bela edzo!” Li: “Kiom da mono vi volas?”

“Kiom da mono vi havas?” “Neniom. Mia edzino prenis ĉiom, dum mi dormis.”

“Se de glacimonto dudek futoj (feet) estas super la akvo, kiom estas sub la akvo?” “La cetero.”

Dronanto: “Helpon! Mi ne scias naĝi.” Amiko (sur la ponto): “Ankaŭ mi ne scias. Sed mi ne tiom krias pri la afero.”

“Vi havas du blankajn harojn, panjo.” “Jes: pro tio, ke vi estas tiel malĝentila knabineto.” “Ho panjo! Kiom (How) malĝentila vi estis al la avino, kiam vi estis knabino!”

Kio post la montoj kuŝas, Tio nin neniom tuŝas.

701. Kiom da (how much) butero vi bezonas? (Mi bezonas) Unu funton. Kiom da (how many) infanoj vi havas? (Mi havas) Du filojn. Kiom da jaroj vi havas? (Mi havas) Ok jarojn. Kiomjara vi estas? (Mi estas) Okjara. (62).

702. “Kiom longe oni povas vivi sen cerbo?” “Mi ne scias. Kiomjara vi estas?”

La aĝo de Mario. “Kiom da jaroj vi havas, Mario?” “Hejme ses, sed en la tramo tri.”

“Mi lernis ludi la violonon, kiam mi estis sesjara.” “Kaj kiomjara vi estis, kiam vi forgesis kiel ludi?”

En la tramo. Sinjorino eniras kun knabeto. La konduktoro: “Kiom da jaroj havas la knabo?” La patrino: “Kvar.” La knabeto: “Kaj panjo havas tridek ses!”

703. (a) Kiom da libroj (kretoj, seĝoj) estas tie (vi povas vidi) (mi havas)? — Tie estas … (Mi povas vidi …) (Vi havas …). — Kiom da homoj (viroj, virinoj, infanoj, benkoj) estas en la ĉambro (la ĉambro enhavas)? Kiom da pordoj (fenestroj, anguloj) ĝi havas? En du futoj, kiom da coloj (inches)?

(b) Kiom da brakoj (fingroj, manoj, okuloj, nazoj, oreloj, haroj, jaroj, kapoj, edzinoj, infanoj, mono) vi havas? dormo (manĝoj) vi bezonas ĉiutage? poŝoj estas en via vestaro? butonoj sur via veŝto (waistcoat)? literoj troviĝas en via familia nomo (en via antaŭnomo)? paĝoj havas via lernolibro? Esperantaj kongresoj vi ĉeestis? infanoj havas viaj gepatroj? pomoj oni povas aĉeti por ses pencoj? ĉambroj enhavas la lernejo?

(c) Kiom longe (Dum kiom da tempo) vi lernis Esperanton? Antaŭ kiom da semajnoj (monatoj, jaroj) vi komencis lerni? Kiomjara vi estas? Demandu al mi pti mia aĝo, la nombro de miaj infanoj. Se tridek du pomoj dividiĝas egale inter ok knaboj, kiom ĉiu ricevas? Prenu 2 de 9, kiom restas? Kiam okazis la Granda Fajro de Londono?

«Ju …, des»[75]

704. Ju pli … des pli, the more …, the more

Ju malpli…, des malpli, the less …, the less.

Ju pli oni posedas, des pli oni avidas (craves). Ju pli granda la bezono, des pli granda la prezo. Ju pli oni premis, ilin, des pli ili multiĝis. Ju pli oni trinkas, des malpli oni soifas. Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. Ju malpli li pensas, des pli li parolas. Ju malpli ŝi kantas, des malpli ni suferas. Ju malpli juna oni estas, des malpli facile oni memoras. Des pli bone! (aŭ Tiom pli bone!) So much the better!

705. Ju pli da havo, des pli da pravo (honoro … laboro). Ju pli da vortoj, des malpli da ideoj (folioj … fruktoj). Ju malpli da silento, des pli da pento (repentance, remorse) (bezonoj … feliĉo).

706. The more I see her, the more I love her. The more thirsty men are (one is), the more they drink. The more he thinks, the less he talks. The less he speaks, the more I respect him. The less (of) danger, the less (of) honour.

вернуться

[74]

The preposition after these words is usually da; but not necessarily. Kiom el vi povas legi? Kiom de tiu pano? (694).

вернуться

[75]

The following may help the memory: “Ju (you) first, des (that’s) right.”