“Kiel nomiĝis la unua viro?” “Adam.” “Kaj la unua virino?” “Madam.”
El kiu vorto kvarlitera oni povas forpreni unu literon kaj lasi nur unu? (1191).
“Ĉu vi bone laboris, filineto?” “Jes, patrino. Mi trikas la duan ŝtrumpon.” “Bone. Sed kie estas la unua?” “Nenie. Mi komencas per la dua.”
Gazetvendisto kriis “Granda trompo (fraud)! 56 viktimoj!” Iu aĉetis gazeton kaj plendis “Mi trovas en ĝi nenion pri la viktimoj.” “Vi estas la 57a” estis la respondo.
Tri botistoj loĝis en la sama strato. Unu reklamis: La plej bonaj botoj en la urbo. La dua: La plej bonaj botoj en la mondo. La tria: La plej bonaj botoj en ĉi tiu strato.
Onklo: “Nu, knabetoj, kiel vi progresas en la lernejo?” Jack: “Mi estas la unua ĉe aritmetiko.” Bob: “Mi estas la unua ĉe geografio.” Tommy: “Kaj mi estas la unua sur la strato, kiam sonas la sonorilo.”
720. ** Mi malsatas. Mi iras al la tablo kaj sidiĝas. Mi prenas buterpanon kaj manĝas ĝin. Mi prenas duan pecon, kaj trian. Poste mi soifas. Mi elverŝas tason da teo, aldonas lakton kaj du pecojn da sukero, kirlas (stir) la teon per kulero, kaj trinkas ĝin. Mi trinkas duan tason. Mi stariĝas, kaj lasas la tablon.
721. ** Mi iras al la ŝtuparo. Mi staras ĉe la subo, kaj metas la manon sur la balustradon (banisters). Mi metas la dekstran piedon sur la unuan ŝtupon, kaj staras sur la unua ŝtupo. Mi metas la maldekstran piedon sur la duan ŝtupon, kaj staras sur la dua ŝtupo. Same mi supreniras la trian (kvaran … , dek-okan) ŝtupon. Mi atingas la unuan (duan, trian) etaĝon, … la supron de la domo.
722. (a) Ludo:" Frazfaro Elektu vorton: ekzemple, amo. Ĉiu devas fari frazon, ĉe kiu la unua litero de la unua vorto estas a, de la dua m, kaj de la tria o. Ekzemple: Aĉetu Morgaŭ Ovojn. Arestu Mian Onklon. Arturo Migras Ofte. Advokato Manĝas Oranĝon, k.s.
(b) Januaro estas la unua monato de la jaro. La dua monato estas … (Daŭrigu ĝis Decembro). Kiu estas la kvina monato? la dek-unua? Kiu estas la unua sezono de la jaro? Kiun sezonon ĝi sekvas? Kiu estas via naskiĝa tago? Kiu dato estas hodiaŭ?
723. Unutaga laboro, one day’s work, the work of one day. La unuataga laboro, the first day’s work, the work of the first day. Duklasa vagonaro. Duaklasa hotelo.
“Triaklasan bileton, mi petas.” “Kien vi iras?” “Mi iras viziti amikon.”
«Kioma»
724. A question with Kioma? (What number in a series? How-manyeth?) requires a number with the adjective-ending as the answer. Sur kioma etaĝo vi loĝas? (Sur la tria).
725. Kioma monato de la jaro estas Marto? Kioma tago de la semajno estas lundo? Kioma infano vi estas en la familio? Kioman jaron vi atingis? (La dek-trian). Sur kioma seĝo vi sidas en la vico?
Numbers as Adverbs
726. Unue, firstly, in the first place, first of all. Due, in the second place, secondly. Trie, thirdly. Dek-sepe, 17thly. Sepdeke, 70thly. Por pendigi ŝteliston, unue lin kaptu.
727. Mi havas bonegan memoron. Nur tri aferojn mi forgesas. Unue, nomojn. Due, vizaĝojn. Trie— Nu! la trian aferon mi forgesas.
728.
Numbers as Nouns
729. Unuo, a unit. Duo, a couple. Trio, a trio. Seso, half-a-dozen. Dek-trio, a baker’s dozen. Dudeko, a score. Dek dekoj faras centon.
The difference between dek du and dek-duo is that between twelve (individuals) and a dozen (in the lump).
La maljuna reĝo mortis en la unua jaro de la dudeka jarcento.
Pencon ŝtelis: Ho! ŝtelisto! — milojn ŝtelis: Financisto!
Time of Day: «La horo»
730. Kioma horo estas? What is the time? What time is it?
2.00: (Estas) La dua (horo). It is 2 o’clock. (The word “it” is not translated (974)).
2.06: (Estas) La dua (kaj) ses (=la dua horo kaj ses minutoj), aŭ, ses (minutoj) post la dua.
2.58: La dua (kaj) kvindek ok, aŭ, du (minutoj) antaŭ la tria.
«Je»
731. The preposition JE has no definite meaning. It may stand for any prepositional relation implied by the context. It is best to use it only when no other preposition seems to meet the case. The over-use of je is one mark of the beginner.
Ridi je, to laugh at; kredi je, to believe in. Je kioma horo vi venos? At what time will you come? Je la sesa, At 6.0. Mi tenis (kaptis, prenis) lin je (or, ĉe) la brako per la dekstra mano, I held (caught, took) him by the arm with my right hand.
732. “Je kioma grado bolas akvo?” “Je la centa precize.” “Sed kiel la akvo scias, kiam ĝi atingis la centan gradon?”
Sinjorino (aĉetanta termometron): “Bonvole fiksu ĝin je 65 gradoj, ĉar tio estas la numero, kiun la kuracisto rekomendis por la ĉambro.”
733. (a) Je kioma horo vi ellitiĝas? tagmanĝas? finas vian laboron? enlitiĝas? Je kioma horo nia leciono komenciĝas? finiĝas?
(b) Legu laŭte: Vagonaroj iras akurate (punctually) je 8.45, 9.02, kaj 10.33; kaj alvenas je 9.12, 9.29, kaj 11.0 respektive.
The Letter «ĵ»
734. The letter Ĵ = s in pleasure (Fr. j in je). Do not dot the ĵ.
Ĵaluza, jealous; ĵeti, to throw; ĵuri, to swear (take oath); ĵurnalo, newspaper; korsaĵo, bodice.
735. Kiu sidas en vitra domo, tiu ne ĵetu ŝtonojn.[78] Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. Amo perfekta elĵetas timon. Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. Ĵeti polvon en la okulojn. Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj. Ĵeti bastonon en la radon (wheel). La ĵeto estas farita (ĉe ludo kun ĵetkuboj).
[78]