Выбрать главу

Viro en plenplena restoracio ne trovis sidlokon. “Aŭskultu!” li diris al la kelnero. “Se ĉiam estos tiom da homoj en via restoracio, neniu ĝin vizitos.”

“Kion vi faros, kiam vi estos plenaĝa?” “Mi estos soldato.” “Sed eble oni mortigos vin.” “Kiu?” “La malamiko.” “Do mi estos la malamiko.”

F‑ino Klavo (ĉe la piano): “Oni diras, ke vi tre amas bonan muzikon.” Amiko (ĝentile): “Jes. Tamen ne ĝenu vin, mi petas. Ludu tiel longe, kiel vi volos.”

Mario turmentis la katon. Fine ŝia patrino diris “Se vi batos la katon, mi batos vin: se vi tiros ĝiajn orelojn, mi tiros viajn.” Mario pensis momente, kaj diris “Do mi tiros ĝian voston.”

“Se vi povos diveni, kiom da ovoj mi tenas en la mano, mi donos al vi ambaŭ.” “Vi havas du.” “Nu, vi estas prava. Jen la du ovoj. Sed kiel vi sciis la ĝustan nombron?”

La du sprituloj (wits): “Tri birdoj sidas sur branĉo. Se mi pafos unu, kiom testos?” “Neniu, ĉar la aliaj forflugos. Nun vi respondu al mi. En iu ĉambro brulas tri kandeloj. Se mi estingos unu, kiom da kandeloj restos?” “Nur unu, ĉar la aliaj forbrulos.”

760. Kuracisto: «Kiel fartas (fare, get on, “is”) nia paciento?» Flegistino: «Vi promesis, ke se li sekvos vian konsilon dum tuta monato, li saniĝos. Sed post du semajnoj li mortis.» «La stultulo! Kial li ne daŭrigis la kuracon dum tuta monato, kiel mi ordonis?»[79]

Militista disciplino. La kolonelo (al soldatoj starantaj en vico): «Kiam mi diros „Unu“, vi ĉiuj saltos en la aeron. Kiam mi diros „Du“, vi ĉiuj malsupren iros al la tero denove.»

“Mi portos vin kaj vian edzinon;” diris la aviadisto (airman) “sed nur, se vi promesos, ke vi ne parolos dum la flugo.” Post la surteriĝo la aviadisto diris al la pasaĝero: “Mi vin gratulas, ke vi silentis.” “Efektive,” respondis la pasaĝero “mi ne diris unu vorton— eĉ ne, kiam mia edzino falis el la maŝino.”

«Hieraŭ», «hodiaŭ», «morgaŭ»

761. Hieraŭ, yesterday (Cp. «hiERaŭ», “yEstERday”)

hodiaŭ, to-day (Cp. «hODiaŭ», “tODay”)

morgaŭ, to-morrow (Cp. «MORgaŭ», “toMORrow”)

Note the accent: hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.

Hieraŭ mi irIS. Hodiaŭ mi irAS. Morgaŭ mi irOS.

{hieraŭ | hodiaŭ[80] | morgaŭ} × {matene | vespere | nokte}

{yesterday | to-day | to-morrow} × {morning | evening | night}

Posttagmeze (ptm.), in the afternoon.

Antaŭhieraŭ, the day before yesterday.

Postmorgaŭ, the day after to-morrow.

762. Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. Hodiaŭ ĉe verko, morgaŭ en ĉerko. Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. Morgaŭ frue venos plue. Pli bona estas malgranda “Jen, prenu!” ol granda “Morgaŭ venu!” Ankaŭ morgaŭ estas tago. Mi ne naskiĝis hieraŭ. Pli bona estas ovo hodiaŭ, ol kokido morgaŭ.

763. Hieraŭa pluvo. Hodiaŭa prezo. Morgaŭa festo. Hodiaŭa revo — morgaŭa realo. Burĝonas la morgaŭo en la plej profunda nokto.

764. “Kiam vi komencis lerni Esperanton?” “Nur hieraŭ.” “Nu — montru al mi viajn poemojn!”

“Ĉiumatene mi ĝuas malvarman banon.” “Kuraĝulo! Kiam vi komencis?” “Hodiaŭ matene.”

Oni povas deponi monon en la bankon hodiaŭ, kaj eltiri ĝin morgaŭ per semajna antaŭavizo.

“Kial vi malĝojas, kara?” “Ĉar hodiaŭ estas la lasta tago, en kiu ni povos esti kunaj, antaŭ morgaŭ.”

Karlo: “La instruisto diris hodiaŭ, ke ni devenis de simio.” La patro, indigne: “Nu! Eble vi, sed ne mi.”

Ĵurnalisto, al rivalo: “Ha! Mi vidis ion bonan en via ĵurnalo hieraŭ.” “Ĉu? Kio ĝi estis?” “Funto da butero.”

“Nomu kvin tagojn de la semajno, sen uzo de la vortoj dimanĉo, lundo …” “Facile! Antaŭhieraŭ, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ, kaj postmorgaŭ.”

Voĉo ĉe la telefono: “Tom Smith estas malsana, kaj ne povos viziti la lernejon hodiaŭ.” Instruisto: “Kiu parolas?” “Mia patro.”

Knabeto: “Ĉu la letero atingos Bristolon morgaŭ?” Poŝtisto: “Certe, mia knabo.” “Nu! Mi miras pri tio, ĉar ĝi estas adresita al Londono.”

“Hieraŭ mi falis en la riveron, kaj preskaŭ dronis.” “Tamen vi povas naĝi, ĉu ne?” “Ho jes, bonege! Sed oni malpermesas naĝi en tiu parto de la rivero.”

“Kara!” diris novedzino al la edzo. “La kuiristino bruligis la lardon (bacon). Do vi devos esti kontenta pri kisoj por matenmanĝo hodiaŭ.” “Bone!” li respondis. “Envoku ŝin!”

Moderna edzino: “Dum du monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde (by chance), hieraŭ vespere mi iris hejmen, kaj trovis, ke li restas hejme.”

765. «Mia kato parolas Esperanton. Jes, vere. Kial vi ridas? Hieraŭ vespere ĝi sidis sur mia skribotablo. Mi diris al ĝi „Iru for!“ Tamen ĝi ne moviĝis. Do mi puŝis ĝin, kaj diris „Ĉu vi aŭdas?“ Kaj ĝi respondis „Mi-aŭ-das, mi-aŭ-das!“»

«Ho, tio estas nenio. Mi diris al mia kanario „Ĉu vi preferas cigaron aŭ pipon?“ Ĝi respondis „Pip!“ La akuzativon ĝi ne lernis ĝis nun.»

766. Ĉe kuracista atendejo pendis avizo: «Ne Malŝparu Vortojn!» Envenis fraŭlino. Jen la interparolo. Kuracisto: Kio? Fraŭlino: Brako. — Grato? Mordo. Hundo? Kato. Hieraŭ? Hodiaŭ. Bandaĝo! Dankon. Doloras? Ne. Sinjorino? Fraŭlino. Sola? Jes. Libera? Tute. Edziniĝos? Eble. Kun mi? Plezure. Dankon. Same!

767.
Boju, boju, hundo, Morgaŭ estos lundo, La patro tiam venos vidi nin.
Li donos al vi oston, Kaj vi svingos vian voston, Por montri, ke vi multe amas lin.
768.
Ni morgaŭ konsolos al iu la koron— Sed kiun ni helpis hodiaŭ? Ni prince donacos arĝenton kaj oron— Sed kion ni donis hodiaŭ? Ni penos forpeli de ĉiu mizeron, Forviŝos ni larmojn, kaj plantos esperon, Ni semos kuraĝon kaj amon kaj veron— Sed kion ni semis hodiaŭ?

769. “Kiu tago estas hodiaŭ?” “Mi diros al vi! Hodiaŭ estas hodiaŭ hodiaŭ; ĝi estos hieraŭ morgaŭ kaj antaŭhieraŭ postmorgaŭ, kaj ĝi estis morgaŭ hieraŭ kaj postmorgaŭ antaŭhieraŭ. Hieraŭ estis hodiaŭ hieraŭ kaj morgaŭ antaŭhieraŭ; morgaŭ estos hodiaŭ morgaŭ kaj hieraŭ postmorgaŭ. Antaŭhieraŭ estis hieraŭ hieraŭ, kaj postmorgaŭ estos morgaŭ morgaŭ.” “Dankon. (Flanke) Kia tedulo! Mi neniom komprenas el tio. Ĉu vi?”

вернуться

[79]

Flegi, nurse, tend (as a hospital nurse). Varti, nurse, look after (as a nursemaid).

вернуться

[80]

Occasionally met: ĉi- (short for ĉi-tiu‑): ĉi-matene (=hodiaŭ matene), ĉi-vespere, ĉi-nokte.