Выбрать главу

770. (a) Beginners sometimes translate to-day by al tago or by tagi. Why are these wrong?

(b) Ĉiutage mi iras al la stacidomo (instruas, skribas al mia amiko). Do hieraŭ mi …? Morgaŭ mi …?

(c) Legu laŭte: Mi alvenos akurate je 2.30 aŭ 2.57.

(d) Kiam mi diris “Hieraŭ estis (Morgaŭ estos) lundo?” “Antaŭhieraŭ estis (Postmorgaŭ estos) vendredo?” (Vi tion diris …)

(e) Je kiu dato mi diris “Hieraŭ (Antaŭhieraŭ) estis la 3a de Marto?” “Morgaŭ (Postmorgaŭ) estos la 9a de Aprilo?” (Vi tion diris je la …)

«Ĝis»

771. ĜIS (prep.) = till, as far as, down to, up to. Ĝis la fundo de la maro. Ĝis la supro de la monto. Ĝis la fino de la strato. Ŝi vadis (waded) ĝisgenue. Mi amos vin ĝismorte. Ŝiaj haroj pendis ĝistalie. Ĝis kiam? How long?

Al montras direkton, ĝis atingon.

772. Estu fidela ĝis la morto. Li sidas en laboroj ĝis super la ŝultroj. Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

773. Ŝi: “Ĉu vi mortigos vin pro mia rifuzo?” Li: “Mi kutime faris tion ĝis nun.”

Post longa vizito. “Ne ĝenu vin akompani min ĝis la pordo.” “Tio ne estos ĝeno, sinjoro; ĝi estos plezurego.”

“Kia homo estas S‑ro Smith?” “Nu, kiam vi vidos du personojn kune, kaj unu aspektas ĝismorte tedita, la alia estas Smith.”

Recepto por dormi. Sinjorino ne povis dormi. La kuracisto donis al ŝi medikamenton, kaj diris: “Se vi trinkos dozon ĉiudekminute dum la tuta nokto, vi dormos profunde ĝis la mateno.”

“Mia edzino konstante petas de mi monon. Matene, kiam mi leviĝas; vespere, kiam mi venas hejmen; kaj eĉ en la nokto.” “Kion ŝi faras per tiom da mono?” “Vere, mi ne povas diri, ĉar ĝis nun mi donis al ŝi neniom.”

774. Ĝis may be used also as a conjunction (until, till). E.g., ĝis (la tempo, kiam) li venis = ĝis lia veno. Mi ne kredis, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj vidis.

775. Epitafo. Vidvino mendis jenan epitafon por la tombo de la edzo: “Ripozu pace, ĝis mi venos.”

Kuracisto (al sinjorino, kiu babilas sencese): “Montru al mi vian langon.” (La sinjorino obeas) “Bone! Nun lasu ĝin ekstere, ĝis mi finos paroli.”

“Kial vi ne lernis la lecionon pri geografio?” “Vi diris, ke la mapo de la mondo konstante aliiĝas. Do mi atendos, ĝis aferoj estos fine deciditaj.”

“Vi estas tre malgaja!” “Jes, mi perdis la okulvitrojn; kaj mi ne povos ilin serĉi, ĝis mi trovos ilin.”

776. Versoj por albumo

Belulin’, Mi amas vin. Diru: Ĉu vi amas min? Certe, se Vi diros “Ne”, Baldaŭ mortos mi. Ho, ve! Estos mi malgaja, ĝis Jesos vi per dolĉa kis’.
Fraŭlino en centra Londono Muzikis per granda trombono. Ŝi blovis kaj blovis, Ĝis oni eltrovis Mil fendojn sur ĉambra plafono.
Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l’homaro Por eterna ben’ efektiviĝos.

777. Ĝis kioma paĝo (Ĝis kie) (How far) vi legis en la libro? (Mi legis ĝis la …) Kion vi demandas, kiam vi deziras eltrovi, ĝis kiam mi legos? parolos? forestos? restos en Parizo? estos ĉi tie (malsana? kolera)? (Kiam mi deziras eltrovi, ĝis kiam vi legos … mi demandas “Ĝis kiam vi legos?”)

«Baldaŭ», «ĵus», «nepre», «tuj»

778. BALDAŬ, soon, shortly. Baldaŭ poste, soon (shortly) afterwards. Kiel eble plej baldaŭ, as soon as possible. Baldaŭa pago, prompt (early) payment. (Be careful to pronounce the first syllable of this word correctly).

Mi baldaŭ venos. Mi ne atendis vin tiel baldaŭ. Kiu tro rapide saltas, baldaŭ haltas. Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas (begs alms).

779. ĴUS,[81] just (now), a moment ago (past time).

Mi ĵus kantis, I have just sung. Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.

Kritikisto: “Mi ĵus legis vian libron.” Aŭtoro: “La lastan?” “Mi esperas, ke jes.”

Malgranda infano, kiun la patro ĵus batis. “Panjo, via edzo ne plaĉas al mi.”

“Ĉu vi estas la estro de la domo?” “Ne. Oni ĵus metis lin en la lulilon.”

A: “Ĉu via edzino estas blondhara?” B: “En la momento mi ne scias, ĉar ŝi ĵus iris al la frizisto.”

“Kiun vi atendas, mia knabeto?” “Panjon. Ŝi aĉetas novan ĉapelon en tiu butiko.” “Nu, do, ŝi baldaŭ venos: la lastan oni ĵus prenis el la fenestro.”

780. Kion mi ĵus prenis? tuŝis? malfermis? faris? instruis? (Vi ĵus …) Al kiu mi ĵus parolis?

781. NEPRE, without fail, in any case, come what may, certainly, surely, positively.

Nepre venu, Be sure to come, you really (absolutely) must come. Mi nepre respondos, I shan’t fail to answer. Nepra devo, a positive (inevitable) duty. Nepre ne, certainly not; positively “No”. Mi nepre devos foriri baldaŭ.

782. Mi ĉiam rimarkis, ke se mi sukcesas vivi ĝis la fino de Marto, mi nepre vivas dum la tuta jaro.

“Ĉu vi venos baldaŭ, doktoro?” “Jes, nepre. Morgaŭ mi devos viziti alian pacienton sur la sama strato, do mi povos (kiel oni diras) mortigi du birdojn per unu ŝtono.”

783. TUJ (a) (time): immediately, at once, instantly, forthwith, just (in the future).

Li tuj iris, he went at once. Mi tuj iros, I shall go at once. Li tuj venos, he is just coming. Tuj kiam li venos, as soon as (directly) he comes (779, footnote [81]). Tuja respondo, an immediate reply.

(b) (place): just, right, quite. Tuj post la pordo, just behind the door. Tuj apud la muro, quite close to the wall. Tuj antaŭ via nazo, Right in front of your nose.

784. “Ĉu anĝeloj havas flugilojn, panjo?” “Certe, mia kara.”

“Kaj ĉu ili povas flugi?” “Kompreneble.” “Do kiam flugos la servistino?” “Nu! ŝi ne estas anĝelo.” “Sed jes: la patro tion diris al ŝi.” “Ha! Do ŝi flugos tuj.”

«Ankoraŭ», «jam»

785. Ankoraŭ = still; Jam = already. Ankoraŭ shows no change: jam shows change[82]. Compare:

Li ankoraŭ manĝas, He (was, and) is still eating.

вернуться

[81]

Cp. ĝusta (201), correct, right, just so; justa (591), just, fair; and tuj (783). Ĝuste kiam, or Tuj kiam (NOT ĵus kiam), at the precise moment when, just when, directly

вернуться

[82]

Mnemonic: Jam is changed fruit!