857. El eseo: Se la tero ne turniĝus, la tago kaj la nokto estus egalaj.
“Ĉu via dento doloras? Nu, se ĝi estus mia, mi eltirigus ĝin.” “Ankaŭ mi, se ĝi estus via.”
Kial la cikonio (stork) staras sur unu piedo?” “Ĉar se ĝi levus ambaŭ piedojn, ĝi falus.”
“Se vi havus kvin ĉokoladojn, kaj mi petus de vi unu, kiom restus al vi?” “Kvin, ĉar mi donus al vi neniom.”
Ŝi: «Se mi saltus en la maron, ĉu vi savus min?» Li: «Se mi respondus „Jes“, ĉu vi saltus en la maron?»
“Kio estas deficito?” “Deficito estas tio, kion oni havas, kiam oni ne havas tiom, kiom oni havus, se oni havus nenion.”
Mi ne komprenas, kial la suno brilas en la tago, kiam ni ne bezonas ĝin. Se ĝi brilus en la mallumaj noktoj, ĝi estus pli utila!
Ŝi: “Ĉu vi ne hontas, veni hejmen je tia horo? Estas jam la tria matene.” Li: “Sed, kara mia, se mi kuŝus en la lito, estus nun la tria tute same!”
Viro rigardis valizon en butiko. La butikisto diris al li “Ĉu vi deziras ĝin?” “Por kio?” diris la viro. “Por enmeti viajn vestojn.” “Sed tiam mi estus nuda!”
“Mi supozas, ke iom da pluvo faros multe da bono?” “Ho, jes! Horo da pluvo nun farus pli da bono en kvin minutoj, ol monato da pluvo alitempe farus en semajno.”
858. “Ĉu la patriarko Jakob estis riĉa aŭ malriĉa?” “Malriĉa, sendube.” “Kial vi supozas tion?” “Ĉar
Ŝi: “Ne malĝoju pro mia rifuzo. Estas ja multe da knabinoj en la mondo. Ekzemple: Etelo, Klaro, Mabelo — iu ajn el ili estus al vi pli bona edzino, ol mi.” Li: “Mi tion scias, kara; sed mi jam petis ilin.”
Knabeto ploregis. Iu kompatis lin kaj diris “Kio okazis al vi?” “Mi perdis pencon.” “Nu — jen alia; prenu ĝin, kaj silentu.” La knabo prenis la duan pencon, sed ankoraŭ ploris. “Kial vi ploras nun?” “Ĉar se mi havus ankaŭ la unuan pencon, mi nun havus du!”
Oratoro: “Rigardu min! Mi neniam trinkis bieron, kaj mi havas 85 jarojn.” (Aplaŭdo.) Kontraŭulo: “Tamen rigardu min! Mi trinkas glason da biero ĉiutage, kaj mi havas 86 jarojn.” (Aplaŭdo de la kontraŭa partio.) Oratoro: “Sed se vi trinkus sole akvon, vi jam havus 87 jarojn.” (Longa aplaŭdego.)
“Se via patro ŝuldus al mi tridek ŝilingojn en la komenco de la jaro, kaj promesus pagi al mi du ŝilingojn ĉiumonate, kiom li ŝuldus en la fino de la jaro?” Knabo: “Tridek ŝilingojn, sinjoro.” “Mi vidas, ke vi ne scias la plej simplan regulon de la aritmetiko.” “Kaj mi vidas, ke vi ne konas mian patron.”
859. ** Mario ludas per pilko (ball). Ŝi ĵetas la pilkon. Ĝi falas. Ŝi kaptas ĝin per la manoj, kaj ĵetas ĝin denove. Dume ŝi kalkulas: Unu, du, tri,… dek, dek unu,… dudek,… tridek,… cent. Ŝi ludas ĉiutage, kaj ne nur matene, sed ankaŭ posttagmeze kaj vespere. Se nur vi ekzercus vin pri Esperanto kun la sama diligento!
860. ** “Se mi volus legi libron, mi irus al mia libroŝranko, kaj prenus libron de unu el la bretoj. Mi sidiĝus, kaj malfermus la libron. Mi legus unu linion, du liniojn, ĉiujn liniojn — la tutan paĝon. Kiam mi atingus la finon de la pago, mi turnus ĝin, kaj legus duan paĝon, trian paĝon, ĉiujn paĝojn — la tutan libron. Mi fermus la libron, kaj remetus ĝin ĝustaloke.”
861.
862. (a) Se la infano dormus, lia patrino frapus ĉe la pordo … Kaj se la infano ankoraŭ dormus, la patrino enirus la ĉambron, skuus lin, kaj vekus lin … (800).
(b) Kiel vi respondus al tio? Se vi kantus, mi estus feliĉa. Ĉu vi kantos kun mi? Ĉu vi kantus kun mi, se…? Mi ĝojis, kiam li dormis. Mi ĝojas, kiam li dormas. Mi ĝojos, se li dormos. Mi ĝojus, se li dormus.
(c) Should we be happy if we were there? I doubt if we should (ĉu jes). Would you reply like-that? You would prefer to stay there, wouldn’t you? Would you come if I asked (petus) you? How would you reply if I did? If I did not write, would you lose hope? What would you do if you had £1,000?
(d) Kion vi uzus, se vi volus skribi leteron? … (670). Kion vi respondus, se oni demandus “Ĉu vi edziĝos kun mi?”
863. Mi povus iri, I could (should be able to) go (if…)
Mi volus iri, I should wish (like) to go (if…)
Mi devus iri, I should have to go (if…)
864. “Kial fiŝoj ne parolas?” “Nu, ĉu vi povus paroli sub akvo?”
“Ĉu vi volus edziniĝi kun viro simila al mi?” “Nu, jes — se li ne estus tro simila!”
“Vidu! Se oni donus al ni ovojn, ni povus manĝi ovojn kun lardo — se ni havus lardon!”
El recenzo (review): “Ĝi tute ne estas tia libro, kian mi volus legi en la mallumo.”
Domestrino (kolere): “Dum mi instruas al vi, kiel fari la laboron, mi povus mem fari ĝin.” Servistino: “Jes, sinjorino. Kaj se mi ne devus aŭskulti al vi, mi ankaŭ povus ĝin fari.”
865. (a) Mi povos kanti, kiam mi devos. Mi povus kanti nun, se mi devus. Mi volas kanti, sed ne povas. Mi volis kanti, sed ne povis. Ĉu vi volus kanti, se vi povus? Mi tre volus. Se vi volus povi kanti, mi vin helpus. Mi devas kanti, sed mi ne volas. Vi ne devos kanti morgaŭ, se vi ne volos. Vi kantus, se vi povus, ĉu ne? Kion mi devus uzi, se mi volus skribi leteron?
(b) You couldn’t go now, could you? Couldn’t you go yesterday? Could you be silent if you tried? I shouldn’t go, if I were you. Translate the two meanings of You could go.
(c) I am able to go. He must come. It can wait, Do you wish to speak? I do not want to know her. I have to punish you. They are not obliged to agree. Repeat these sentences with is, os and us.
(d) You must do it. We shall have to go, shan’t we? If you were to go, you would have to sing. How could I know that? You will be able to go soon. Wouldn’t you like to sing? Should I have to sing, if I were asked? If he told you to (tion ordonus), you would have to.
[89]