«-an»
883. The suffix -AN (English -an, ‑man) denotes:
(a) Member, one belonging to. Akademiano, academician; civitano, citizen; kolegiano, collegian.
Eklezi- (famili- klas- klub- komitat- kongres- kurs- parlament- regiment- regn- senat- ŝip- ŝtat- trib‑)ano, ‑anino.
(b) Inhabitant of dweller in. Bristolano, Bristolian; urbano, townsman. So with all roots naming places: Aŭstraliano, Kentano, Parizano…
Ĉiel- (dom- insul- koloni- mont- provinc- val- vilaĝ‑)ano, ‑anino.
(c) Follower, disciple, adherent, partisan, one on the side of. Kristano, Christian; Luterano, Lutheran. Samideano, fellow-thinker.
Idol-(Kalvin- parti- respublik- vegetar‑)ano, ‑anino.
884. Ano, anino, a member, adherent. Anaro, group, party, circle. Aniĝi, to join.
885. (a) Kiel kantas la pastro, tiel respondas la sakristiano (sexton, clerk).
Irlandano aniĝis al la 75a regimento, por esti apud sia frato en la 76a.
“Ĉu en via hotelo oni parolas fremdlingve?” “Ho, jes. “Kiuj, do?” “La alilandanoj.”
Knabeto sur la strato perdis la patron. Li ploris, kaj fine demandis al policano “Ĉu vi vidis viron sen knabeto kia mi?”
Vilaĝano eniris vagonaron. En la kupeo (compartment) sidis ses personoj: ĉiuflanke tri. Li sidiĝts, ĉirkaŭrigardis, kaj diris “Nu! Ĉi tie estas kvar personoj, kaj aliflanke nur tri.” Do li leviĝis kaj sidiĝis aliflanke.
Kalimako diris “La Kretanoj (Cretans) ĉiam estas mensogantoj”. Sed Kalimako mem estis Kretano, do li ankaŭ mensogis. Sekve la Kretanoj ne estas mensogantoj. Tial ankaŭ Kalimako ne mensogis. Do li diris la veron: la Kretanoj ĉiam estas mensogantoj!
Policano glitis sur oranĝa ŝelo, kaj falis. “Kiu tion forĵetis?” li kriis. Knabeto respondis “Tion mi diros, se vi donos al mi unu pencon.” “Jen du pencoj! Kiu tion faris?” “Tiu, kiu manĝis la oranĝon” respondis la knabo, kaj forkuris.
Kamparano rimarkis, ke multaj portas okulvitrojn, kiam ili legas. Li do iris al okulisto, por aĉeti paron. Li provis multajn, sed post ĉiu provo diris: “Ankoraŭ mi ne povas legi.” Fine la okulisto demandis “Ĉu vi scias legi?” “Kia demando! Se mi scius legi sen okulvitroj, mi ne aĉetus ilin.”
886. Enigmoj. Kiu rano havas nur du piedojn? La kampa rano (kampar-ano). Kiu naciano estas la plej pura? Tiu, kiu ĉiam iras Albano (al bano). Kial fervora Esperantisto similas al taso? Ĉar li estas porcelano (por-cel-ano). Kiu urbo havas la plej grandan literaturon? Romo, ĉar ĝi estas plena de Romanoj…
887. (a) Aliklasano, samklasano. Prefix similarly ali- and sam- to cel-(ĉambr- dom- eklezi- grup- kurs- land- lernej- parti- regn- religi- trib- urb- vilaĝ‑)ano, ‑anino.
(b) Kamparano, edziĝanaro, domanaro, vilaĝanidino, societaniĝo, gelondonanoj.
«Re-»
888. The prefix RE- (like English re‑) denotes:
(a) AGAIN, a second time (=repetition of the action). Refari, repeat, remake. Rekanti, sing again. Ĝis la revido!, Au revoir! (Colloquially: Ĝis re! or even Ĝis! So long!).
Re-adres(‑dir ‑komenc ‑kuir ‑leg ‑produkt ‑skrib ‑trov ‑vid)i.
(b) BACK (=return to the point of departure or to the original state). Reaĉeti, buy back; redoni, restore, return; rejunigi, rejuvenate; resalti, recoil, rebound; reviv-igi, ‑iĝi, revive.
Re-pag(‑pel ‑met ‑ricev ‑send)i.
889. Whether the meaning is again or lack is shown by the context. Mi reĵetas la pilkon, I throw the ball again (or, back) (in either case the action is repeated). La suno rebrilas (shines again) post longa nokto. La suno rebrilas (shines back) de la akvo. So, similarly:
Re-frap(‑invit ‑ir ‑port ‑pren ‑ven ‑vend ‑vetur ‑vok)i.
890. If the double meaning of re is felt to be vague, one can say denove for again, and returne for back.[90] Do not say rememori (call back to remembrance) if you mean memori (keep in mind).
891. Vi amas preni, amu redoni. Iro kaj reveno estas bona vojaĝo. (Li) Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. Forveturis azenido, revenis azeno. Oni prenas avide, oni redonas malrapide. Kia sono, tia resono. Kio pasis, ne revenos. Kiu forprenis de mi horon, tiu prenis ion, kion li neniam povos redoni. Revenos la suno, sed ne la tago. Servo postulas reservon. Maĉi (chew) kaj remaĉi.
892. “Kion vi deziras?” “Reven-bileton.” “Kien?” “Ĉi tien, kompreneble.”
“Kio okazas?” “Mia edzino havas feston. Hodiaŭ estas la deka reveno de la trideka reveno de ŝia naskiĝa tago.”
El eseo. Milton estis poeto. Li edziĝis. Li verkis Paradizo Perdita. Lia edzino mortis. Li verkis Paradizo Regajnita.
Fotografisto: “Aspektu bela kaj agrabla!” (Sekvas la klaketo (click) de la kamero). “Kaj nun vi povas repreni vian kutiman aspekton.”
“Mi amas manĝi cepojn (onions), sed ili larmigas min, kiam mi tranĉas ilin.” “Nu! Tranĉu ilin sub akvo.” “Mi timas, ke mi ne povus reteni la spiron sufiĉe longe.”
[90]
The prefix retro- (unofficial, but sometimes met, especially in technical writings) denotes