Выбрать главу

Mastrino: “Mi jam diris al vi, ke vi devas renovigi la akvon en la fiŝujo ĉiumatene.” Servistino: “Sed la fiŝoj ankoraŭ ne fortrinkis la akvon, kiun mi enmetis hieraŭ.”

“Bonvole redonu al mi la libron, kiun mi pruntis al vi” “Bedaŭrinde, mi pruntis ĝin al amikino.” “Ho ve! Jozefo, de kiu mi ĝin pruntis, diras, ke la amiko kiu pruntis ĝin al li deziras ĝin rehavi.”

Vojaĝanto, al knabo: “Mia vagonaro foriros post du minutoj. Kuru por vidi, ĉu en mia ĉambro mi lasis nigran valizon.” La knabo (post reveno): “Jes, sinjoro. Ĝi estas sur la breto en la ŝranko.”

S‑ino Teo: «Kial vi ploras?» S‑ino Kafo: «Hodiaŭ estas la datreveno de nia geedzigo, kaj la edzo diris al mi hodiaŭ matene „Mi havas la senton, ke hodiaŭ antaŭ kelkaj jaroj okazis al mi io malagrabla; sed kio ĝi estis, tion mi jam ne memoras.“»

Kiam mi malsanas, mi vizitas la kuraciston, ĉar li ja devas vivi. Kiam mi ricevas la recepton, mi iras al la apotekisto, ĉar ankaŭ li devas vivi. Kaj kiam mi revenas al mia hejmo, mi ĵetas la kuracilon el la fenestro, ĉar ankaŭ mi deziras vivi.

Patro sendis la filineton kun letero al la poŝto, kaj donis al ŝi monon por aĉeti poŝtmarkon survoje. Post kelka tempo ŝi revenis, redonis la monon al li, kaj diris “Paĉjo! Mi ŝparis al vi la monon por la marko, ĉar mi sukcesis meti la leteron en la keston, kiam neniu min rigardis.”

893. ** Mi lasis mian domon kaj eniris la ĝardenon. Mi promenis en la ĝardeno, kaj vidis tie arbon kun bela floro. La floro odoris dolĉe. Ĝi estis rozo. Mi haltis antaŭ la rozo, flaris ĝin, prenis tranĉilon el la poŝo, malfermis ĝin, kaj detranĉis la rozon. Poste mi refermis la tranĉilon kaj reenpoŝigis ĝin. Mi foriris de la rozarbo, kaj portis la rozon en mia butontruo.

894. ** Skatolo kuŝis sur la tablo. En la skatolo estis ludilo. Mia fileto venis en la ĉambron. Li iris al la tablo, forprenis la ludilon de la tablo, iris al seĝo, kaj metis la skatolon sur la seĝon. Li malfermis la skatolon, kaj elprenis la ludilon. Li ludis per ĝi dum kelka tempo, kaj foriris. Mi bedaŭras diri, ke li ne remetis la ludilon en la skatolon, sed lasis ĝin sur la planko.

895. Reeldoni, rekunigi, remalsaniĝi, resanigantino.

«-ad»

896. The suffix -AD denotes ACTION.

(a) With a noun or an adjective root -ADO adds the idea of action (=-ation, ‑ing). Krono, a crown; kronado, coronation, crowning. Brosado, brushing; literado, spelling; pulsado, pulsation; rapidado, hurrying; sangado, bleeding. Inter semado kaj rikolto oni devas atendi.

(b) Afiŝ-(flor- film- genu- martel- najl- ond- telefon- verk‑)o, ‑ado.

897. With a verbal root ‑ADO denotes action in general, as distinct from an isolated act or an abstraction. Bato, a blow; batado, beating. Kanto, a song; kantado, singing. Pafo, a shot; pafado, shooting. Penso, a thought; pensado, contemplation. Spiro, a breath; spirado, breathing, respiration. Vivo, life; vivado, living.

898. (a) La kvin sensoj estas aŭdado, flarado, gustumado, palpado, kaj vidado. Ni lernas legadon, skribadon, kaj kalkuladon. Legado plenigas, parolado fluigas, skribado precizigas. Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro. Hakado de ligno donas lignerojn. Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.

(b) El eseo. La cirkulado de la sango estis inventita de Harvey.

Enigmo. Kio estas la plej grava regulo ĉe librotenado? (1191).

“Ĉu vi progresas ĉe via lernado de Esperanto?” “Jes, bone. Mi nun povas pensi en Esperanto” “Ha! Tio estas pli, ol vi povas fari Angle.”

Laplandano vivas per fiŝado kaj ĉasado (hunting). Se li kaptas balenon, li portas ĝin al sia tendo, kaj lia edzino kuiras ĝin por lia vespermanĝo.

(c) Danc- (demand- desegn- dorm- dub- nug- instru- kri- manĝ- milit- naĝ- progres- rev- ŝtel- tim- uz- vol‑)o, ‑ado.

899. The form ‑ADI reinforces the idea of action. It denotes that the action is

(a) Continued, persistent (=“kept on”, in this sense). Rigardadi, to gaze, stare. Li kuradis, ĝis li falis.

(b) Repeated (=“kept on”, in this sense). Vizitadi, to frequent, haunt. Li sin turnadis kaj returnadis.

(c) Habitual, customary (=“was accustomed to, used to, would often”). En la junaj miaj tagoj mi amadis kaj kantadis.

900. La tutan tempon ĝi saltadis de loko al loko. Neĝo faladis ĉiuflanke. (Li) Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. Batadi la venton. Bataladi kontraŭ la sorto. Montradi al si reciproke la dentojn.

901. Enigmo. Kio ĉiam iradas sur la kapo? (1191).

“Ĉu la horloĝo haltis (do not mispronounce haltis), kiam vi ĵetis ĝin en la kelon?” “Kompreneble, ĝi haltis! Ĉu vi supozas, ke ĝi faladis ĝis Aŭstralio?”

Pesimisto kaj Optimisto estis du muŝoj. Ambaŭ falis en sitelon da lakto. Pesimisto nenion faris por sin savi, kaj dronis. Optimisto naĝadis, ĝis la batado de liaj kruroj faris bulon da butero. Li sidiĝis sur la butero, sekiĝis, kaj forflugis.

902. ** Janko iris al preĝejo. Dum li sidis tie, la sonorigisto foriris por matenmanĝi. La ŝnurego ankoraŭ svingiĝadis tien-reen. Ĝi frapis la kapon de Janko. Li forpuŝis la ŝnuron, sed ĝi revenis kaj frapis lin denove. Li ree forpuŝis ĝin, sed la ŝnuro ankoraŭ lin frapadis. Fine Janko koleriĝis. Li grimpis[91] la ŝnuron, kaj atingis la supron. Tiam li eltiris poŝtranĉilon, por tratranĉi la ŝnuron. Se li tranĉus ĝin super si, li falus. Do li tranĉis ĝin sub si. Se amiko ne venus por liberigi lin, li ankoraŭ tie pendadus!

903.

(a)
Post nigra nokto, hela mateno; Post la ventego, bela sereno; Gajno post perdo; rav’ post doloro; Krono post kruco (cross); laŭdo post ploro.
Klara kompreno sekvas misteron; Dolĉo amaron; ĝojo suferon; Lacon ripozo; garboj semadon; Paco batalon; rido ploradon;
Amo solecon; forto malforton; Suno nebulon; vivo la morton; Certa espero longan timadon; Hejmo ĉiela foran vagadon.
(b)
Maljuna virino loĝadis en ŝuo, Kun multaj infanoj kaj multe da bruo: Ŝi donis al ili nur supon sen pano, Kaj sendis al lito per batoj de l’ mano.
(c)
Mi vagadis, mi vagadis, sur la herbo en mateno. Kaj la roso ĉepiede estis brila perla ĉeno. Mi vagadis, mi vagadis, apud rozo kaj lili’, Kaj la florojn bonodorajn en la haroj portis mi. Mi vagadis, mi vagadis, kie rampis lonicero (honeysuckle); Ĝi kisetis miajn lipojn per la spiro de somero.
вернуться

[91]

Grimpi, clamber (hand over hand), climb up. Cp. rampi, creep, crawl.