Выбрать главу

904.

Mario havis ŝafideton, Ĝi portis blankan lanon; Kaj kien ajn Mario iris, Ĝi sekvis ŝian manon.
Ĝi iris kun ŝi al lernejo, Sed kontraŭ la regulo; Kaj la infanoj multe ridis Pro vido de l’ novulo.
La instruisto ĝin forsendis, Sed ĉe la pordo ĝi Kun pacienco atendadis La venon de Mari’.
Feliĉe tiam kuris ĝi, Por meti sian kapon Sur ŝian brakon; kaj de ŝi Neniam timis frapon.
“Pro kio, do, ĝi amas ŝin?” La infanaro miris—- “Nu! ĉar Mario amas ĝin” La instruisto diris.

905. (a) Manĝ-(parol‑ promen‑ rakont‑ rest‑)i, ‑adi. Bat-(demand‑ dir‑ frap‑)i, ‑adi.

(b) Laboregadi, bruetadi, pretigadi, plibeliĝadi, Li ade (=daŭre) laboris.

«Ek-»

906. (a) The prefix EK- denotes the commencement (start, beginning, first moment) of an action. Ekbatali, join battle; ekbruli, catch fire; ekdormi, fall asleep; ekflami, burst into flames; ekflori, open; ekflugi, take wing; ekiri, start off; ekkanti, strike up; ekloĝi, take up residence; ekpensi, come to think; ekplori, burst into tears; ekreĝi, come to the throne; ekvidi, catch sight of.

(b) Sometimes ek denotes that the action is sudden or momentary, not prolonged. Ekbrili, ekfulmi, flash; ekbruligi, light; ekkapti, snatch; ekkrii, exclaim (Fr. écrier); ekpreni, grasp, seize; ekrigardi, glance; eksalti, start; ekskui, jog, jerk; ektremi, shudder, shiver.

(c) Do not say ekkomenci (begin to begin), if you mean komenci.

907. Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas. Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. Fendita ligno facile ekbrulas. Ankaŭ al ni la suno eklumos. El klara ĉielo tondro ekbatis! Ekulo komencas, adulo potencas.

908. “Ĉu ekzistas kuracilo kontraŭ amo je unua ekrigardo?” “Jes; dua ekrigardo!”

Iu profesoro eliris el sia lito kaj ekbruligis alumeton, por kontroli, ĉu li estingis la kandelon.

“Se mi donus naŭ nuksojn al via frateto, kaj poste forprenus de li kvin, kio sekvus?” “Li ekplorus.”

Se vi havus nur unu alumeton, kaj enirus malluman ĉambron kun kandelo, gasforno, kaj cigaredo, kiun vi ekbruligus unue? (1191)

Li perdiĝis en nebulo. Ĝoje li ekvidis vojmontrilon kun surskribo. Li grimpis al la supro por ĝin legi. Ĝi diris “Malseka farbo.”

Inspektisto, al amiko: «Hodiaŭ matene mi demandis al knabo „Kiu verkis Hamleton?“ Li ekploris kaj respondis „Ne estis mi, sinjoro“.» La amiko: «La friponeto! Mi supozas, tamen, ke li vere estis la kulpulo?»

En la vagonaro. Pasaĝero: “Konduktoro, kial ni haltas ĉi tie?” Konduktoro: “Trankviliĝu, sinjoro, ni baldaŭ ekiros denove. Bovino staras antaŭ la lokomotivo.” (Post unu horo la vagonaro denove haltas). “Kio nun?” “Pardonu, sinjoro: tiu sama bovino ree baras la vojon.”

909. Vagonaro ekiris de Londono al Glasgovo je 9.0 matene. Samhore vagonaro ekiris de Glasgovo al Londono. La distanco de Londono al Glasgovo estas 400 mejloj. La vagonaro iranta norden vojaĝis po 40 mejloj hore: la vagonaro iranta suden po 60. Kiam ili renkontiĝis, kiu vagonaro estis pli proksima de Londono? (1191).

910. ** La servistino portas lampon. Ŝi levas la ŝirmilon, forprenas la vitran tubon, malŝraŭbas la ĉapon, kaj enverŝas petrolon.[92] Poste ŝi visas la lampon, surŝraŭbas la ĉapon, purigas kaj tondas la meĉon (wick), kaj ekbruligas ĝin. Tiam ŝi remetas la tubon kaj la ŝirmilon, kaj reguligas la flamon. Nun la lampo brilas hele.

911. ** La suno subiris. Mia ĉambro mallumiĝis. Mi ne povis vidi. Mi iris al la gaslampo, serĉis en mia poŝo, kaj eltiris skatolon. Mi malfermis la skatolon kaj elprenis alumeton. Mi refermis la skatolon. Mi frotis la alumeton sur la skatolo, kaj ĝi ekbrulis. Mi etendis la brakon kaj turnis la kranon (tap). El la krano fluis gaso. Mi almetis la alumeton al la gaso, kaj la gaso ekbrulis. La ĉambro relumiĝis. Mi povis vidi klare, kaj mi rekomencis mian laboron.

912.

Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos, kaj ili ekbruos, Kaj falos por ĉiam; kaj amo kaj vero Ekregos sur tero!
Falas ombroj de vespero, regas ĉie la trankvilo; Lacaj floroj ekripozas en aera ventlulilo. Jen mistera milda lumo tutan teron banas nun; Sur arĝenta tron’ sidante, pace brilas fea lun’.

913. Ek- bol(‑dir ‑est ‑flu ‑gut ‑hav ‑kur ‑labor ‑leg ‑lern ‑manĝ ‑parol ‑rid ‑silent ‑spir ‑trink ‑vojaĝ)i. Ek‑flam(‑flor ‑plor ‑rigard)adi. Ekforiri, ekmalami, ekredormi.

914. Rare uses. Li eke laboris. Ek al Philadelphia! (Off to P., Now let us start for P.). Ek de tiam, since then. Ekis (=komenciĝis) diskuto. Ek! Forwards! On! Up! Now!

«-aĵ»

915. The suffix -AĴ = thing (stuff, matter, object). It presents the idea in concrete form. It denotes:

(a) With an adjective root: something possessing the quality. Bluaĵo, something blue. Molaĵo, something soft. Novaĵo, news, a novelty.

(b) With a verbal root: something ‑ed, suffering the action. Diktaĵo, dictation. Heredaĵo, heritage. Pakaĵo, package. Kotizaĵo, subscription (contribution to a common fund).

Or, rarely: something used for the action. Nutraĵo, nourishment. Ŝmiraĵo, ointment.

(c) With a noun root: something related to, characterized by. Ruinaĵo, a ruin. Sensencaĵo, nonsense. Teatraĵo, a play.

Something made from. Lanaĵo, woollens. Ovaĵo, an egg dish. Particularly: the flesh of an animal used for food. Porkaĵo (or, porka viando), pork. Bovaĵo, beef. Helikaĵo, a dish prepared from snails.

вернуться

[92]

Parafino = paraffin hydrocarbon (in general). Parafina vakso, p.wax. Petrolo = petroleum in wide sense: (a) crude mineral oil (kruda petrolo); (b) Paraffin (lamp) oil, kerosene (lampoleo, lampa petrolo). Petrola lampo, paraffin lamp. Benzino, motor spirit, petrol (for car). Benzeno, benzene (C6H6).