Выбрать главу

Something belonging to, done by. Araneaĵo (or, aranea reto), spider’s web. Amikaĵo, a kindness. Infanaĵo (I Kor 13:11).

916. Neniu novaĵo, bona novaĵo. Malbona novaĵo rapide kuras. Ne donu sanktaĵon al hundoj, nek ĵetu perlojn antaŭ porkojn. Pakaĵo kaj havaĵo (Cp. bag and baggage). Tolaĵon malpuran lavu en la domo. Ĉio estas vantaĵo kaj ventaĵo (Pred. 2:11). Fluidaĵo sen difino — nek vinagro, nek vino. Akvon senmovan kovras putraĵo. Kutimo estas unue araneaĵo, poste kablo.

917. Bonaĵo estas io bona, bona afero; bonulo estas iu bona, bona persono. Pano (butero, frukto, legomo) estas manĝaĵo. Akvo (kafo, kakao, limonado, teo) estas trinkaĵo. Domo (hospitalo, kastelo, katedralo, muzeo, teatro) estas konstruaĵo. Ne parolu sensencaĵon! Esperanto estas nenies posedaĵo. Li flustris al ŝi dolĉajn neniaĵojn.

918. Kial novaĵo similas al virina figuro? (Ĉar ĝi estas informo).

La nova leĝo malpermesis eksporti komercaĵojn al la lando en kiu ill fabrikiĝis.

“Tro da bonaĵo!” diris la kato, kiam ĝi falis en sitelon da lakto.

Amiko: “Ĉu tio estas la paletro (palette), sur kiu vi miksas la farbojn?” Artisto: “Kia demando! Tio estas mia majstraĵo (masterpiece).”

«Kial vi diris pri mia pentraĵo „Ĝi povus esti pli malbona“?» «Nu, se vi tion preferas, mi diros „La pentraĵo ne povus esti pli malbona.“»

Irlandano ricevis leteron en koverto (envelope) kun nigra rando, kaj diris “Mi timas, ke ĝi venas por diri, ke mia frato mortis: mi rekonas lian skribon sur la koverto.”

Snob parolis pri la belaĵoj de la lago Ĝeneva kaj la lago Lemana. “Sed ili estas sinonimaj!” diris Bob. “Mi scias tion” Snob respondis. “Sed unu estas pli sinonima, ol la alia.”

Knabo petis pencon de la patrino. “Kion vi faris per la penco, kiun mi donis al vi hieraŭ?” “Tiu? Ho, mi donis ĝin al malriĉa virino” “Vi bona knabo! Jen! Prenu du pencojn.” La knabo dankis, kaj komencis forkuri. Sed la patrino plue demandis: “Kial vi interesiĝis pri tiu virino?” “Ŝi vendas bombonojn (or, sukeraĵojn) (sweets).

919. La leporo (Hare) kaj la talpo (Mole)

Leporo mokis iam talpon: “Vi estas stranga besto, Ĉar loĝas vi en mia kelo— Subtera, nigra nesto!”
La talpo diris: “Min ne plaĉas La pluvo kaj la vento: Sed loĝas vi sur la supraĵo De mia dom-tegmento!”

920. ** Sur la tablo kuŝas ĵurnalo. Mi iras al la tablo, prenas la ĵurnalon, malfaldas ĝin, kaj legas la novaĵon. Poste mi refaldas la ĵurnalon, lasas ĝin sur la tablo, kaj foriras.

** Sur la strato mi vidis omnibuson. Mi deziris trafi la omnibuson, do mi kuris al ĝi; sed mia piedo glitis, kaj mi falis. Mi dolorigis la manojn kaj la genuojn. Mi restariĝis, kaj rigardis la manojn kaj la vestaĵon. Ho, ve! Miaj manoj malpuriĝis, mia vestaĵo ankaŭ. Ĉu mi ploris? Tute ne! Mi eltiris poŝtukon, forviŝis la malpuraĵon, kaj trafis la postan omnibuson.

** Se mi skribus leteron, mi prenus inkon, plumon, paperon, kaj koverton. Mi sidiĝus ĉe la tablo. Mi skribus mian adreson, la daton, la komencon de la letero, la mezon, kaj la finon. Poste mi subskribus mian nomon, tralegus la leteron, kaj korektus erarojn. Eble mi aldonus postskribon. Mi sekigus la skribaĵon per sorba papero, faldus la leteron, metus ĝin en la koverton, lekus la gumon sur la koverto, fermus la koverton, kaj premus ĝin. Mi adresus la koverton. Mi skribus la antaŭnomon de mia korespondanto, lian familian nomon, la numeron aŭ nomon de la domo, la straton, urbon, kaj landon, laŭ tiu ordo. Mi afrankus la leteron (t.e., surmetus postmarkon), portus ĝin al la posta kesto, kaj metus ĝin en la keston.

921. (a) Aĵo, aĵeto (aŭ etaĵo). Brul-(frukt- glaci- malklar- neni- oft- or- send- solv- strang- ŝaf- tro‑)aĵo. Antaŭ-(ĉirkaŭ- ekster- kontraŭ- sub‑) aĵo.

(b) Belegaĵo, briletaĵo, bovidaĵo, refreŝigaĵo, vidvinaĵoj, arĝentaĵaro, pakaĵejo, perdaĵejo, brilaĵeto, lignaĵisto, sukeraĵistino, fruktaĵujo.

(c) An absurdity, bedding, a belonging, a courtesy, a cruelty, green stuff, an imitation, an injustice, ironing, a luxury, a necessity, a novelty, a painting, printed matter, a purchase, reading-matter, a reminder, a saying, sweepings.

«-ec»

922. (a) The suffix -EC denotes quality, state. It presents the idea in abstract form, and corresponds to the English -ness, ‑ety, ‑ity, ‑ty, ‑nce, ‑cy, ‑ship, ‑tude, etc. Amikeco, friendliness, friendship. Ĉiameco, permanence. Ĉieeco, ubiquity. Diseco, scatteredness. Gajeco, gaiety, Infaneco, childishness, childhood. Ofteco, frequency. Reĝeco, kingship, royalty. Riĉeco, wealth. Soleco, solitude. Vireco, manliness, virility. Eco, a quality, characteristic. Aneco, membership.[93]

(b) The form ‑eca often = -aceous: argil-(herb‑ kret‑)eca.

923. Unueco donas forton. Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas. Ĝentileco kostas nenion. Ju pli da okuloj, des pli da certeco. Juneco ne scias, maljuneco ne povas. Seka panpeco, sed en libereco! Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro. Peko malnova perdas pekecon. Sciencon oni ne mendas, klerecon (education, culture) oni ne vendas. Fleksu (bend) arbon dum ĝia juneco.

924. “Pripensu! Ĝentileco kostas nenion” “Sed jes! En la tramo ĝi kostas al mi mian sidlokon.”

Junulino konfesis al pastro la pekon de fiereco. «Kial vi kredas, ke vi faris tiun pekon?» li demandis. «Nu — ĉiumatene, kiam mi rigardas en la spegulo, mi pensas „Kiel bela mi estas!“» «Ne timu, mia knabino. Tio ne estas peko: ĝi estas nur eraro.»

925. Translate, noticing the many English equivalents of ‑eco: Vivacity, episcopacy, patronage, comicality, abundance, sultanate, gradation, colonelcy, dependence, fluency, slavery, opalescence, piety, Godhead, orphanhood, avarice, sobriety, acrimony, salinity, perfection, heroism, opposition (kontraŭ‑), certitude, acidity, contentment, blindness, pallor, pomposity, ardour, rivalry, admiralship, cruelty, perfidy. (Esperanto roots: admiral, ard, kolonel, komik, opal, patron, perfid, pomp, sklav, sultan.)

вернуться

[93]

With an adjectival root, simple ‑o is often more appropriate than ‑eco or ‑aĵo. Vero kaj belo, truth and beauty (in general). Vereco, trueness, veracity; beleco, beautifulness. Veraĵo, something true, a truth; belaĵo, a beautiful thing.