Выбрать главу

926. (a) Ecaro, dankeco, pureco, Kristaneco, bonegeco, patrineco, pianisteco, kunuleco, senamikeco, malsupereco.

Antaŭ-(apud‑ kontraŭ‑ kun‑ sen‑ sub‑ super‑)eco.

(b) To ten of the adjectives in 130, 194, add (1) aĵo, (2) eco, and translate. E.g., sprita, witty; spritaĵo, a witticism; spriteco, wittiness. Maloftaĵo, a rarity; malofteco, rarity. (Note that aĵo and ‑eco are respectively concrete and abstract.)

(c) Ĉu larĝa frunto signifas intelektecon? Kiu estas pli bona, edzeco aŭ fraŭleco? Kio kaŭzas la bluecon de la ĉielo?

«Anstataŭ»

927. ANSTATAŬ (prep.) = instead of, in place (lieu) of, for. Li iras anstataŭ mi. Li min anstataŭas, he is in (fills, takes) my place, acts for me. Li estas mia anstataŭanto (or anstataŭulo), he is my substitute (proxy). Anstataŭigi A per B, to replace A by B, put B in place of A, substitute B for A. Ne havante kafon, ni uzas cikorion anstataŭe (instead, as a substitute). Anstataŭa, vicarious, proxy. Ne diru “ej” anstataŭ “e”, nek “oŭ” anstataŭ “o”: viaj vokaloj devus esti puraj.

«Krom»

928. KROM (prep.) treats the object following it as separate (apart, distinct) from, independent (without speaking) of, other things. It may mean:

(a) EXCLUSION = except, save, but, not counting (usually after a negative or a universal word).

Mi neniam ploris krom tiam, (except then). Mi akceptos nenion krom oro (nothing but gold) (Cp. nenion, alian ol oro: nothing other than gold). Profeto ne estas sen honoro, krom en sia propra lando. Via eseo estas perfekta, krom unu frazo. Ĉiu krom li forkuris. Mi estos tute sola, krom se (unless) vi venos (=se vi ne venos).

(b) INCLUSION — in addition to, besides (often the word ankaŭ follows in the sentence).

Ŝi estas bela, kaj krom tio (besides, moreover, to boot, in addition to (apart from) that), tre riĉa. Krom Esperanto mi scias ankaŭ la lingvojn Francan kaj Anglan. Li perdis krom sia mono ankaŭ amikon.

If necessary (a) may be expressed more precisely by kun escepto de[85], esceptinte (1126), or ekster; and (b) by aldone al, ne nur … sed ankaŭ, or inkluzive de. Both (a) and (b) are seen in Timu Dion, krome nenion.

929. Aksiomo. Du rektoj ne povas enfermi spacon, krom se ili estas kurbaj (curved).

“Kion povas fari simio?” “Suprengrimpi arbon.” “Kaj krom tio?” “Grimpi denove malsupren.”

«Laŭ»

930. LAŬ (prep.), according to, in accordance with. Laŭ la strato, along the street. Laŭdezire, as wished. Laŭvole, at will. Laŭvice, by turns, in turn. Laŭ la nomo, by name. Laŭ ordono (de), by order (of). Laŭflue, downstream, with the stream. Laŭ mia opinio, in my opinion. Laŭ mezuro, to measure. Laŭlonge, lengthwise; laŭlonge de, along, by the side of. Laŭiri (laŭkuri) (traverse) vojon.

931. Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. Ne juĝu la enhavon laŭ la vazo. Estu ĉapo laŭ la kapo. Ĉiu birdo kantas laŭ sia beko. Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco. Koniĝas majstro laŭ sia verko. Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro. Vivu stomako laŭ stato de l’ sako. Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. Faru la ĝustan aferon laŭ la ĝusta maniero en la ĝusta momento.

Manĝi “laŭ la karto”; agi laŭ ies konsilo; helpi laŭ praktika maniero; trakti laŭ merito; labori laŭ modelo; aranĝi laŭalfabete; raporti laŭvorte; danci laŭ ies fajfilo (whistle).

932. “Ĉu multe da grandaj homoj naskiĝis en via urbo?” “Ne. Laŭ mia memoro, nur infanetoj.”

Inter amikinoj. “Sed kiel vi scias, ke li amas vin, se li nenion diras al vi?” “Mi tion vidas el la maniero, laŭ kiu li rigardas min, kiam mi ne rigardas lin.”

Edzo: “Ĉu io brulas?” Edzino: “Jes, la kuko en la forno. Sed mi ne povas ĝin elpreni, ĉar laŭ la recepta libro ĝi devas resti tie ankoraŭ dek minutojn.”

Iu profesoro havis tri skribmanierojn. La unuan el ili nur li povis legi. La duan povis legi nur lia sekretario. La trian nek unu nek la alia. Kutime li skribis laŭ la tria maniero. Iam la prezidanto de societo skribis al li por demandi, ĉu li konsentos fari paroladon al la membroj. Kiam la respondo venis, neniu povis legi, ĉu li respondis “jes” aŭ “ne”, Do oni skribis ree: “Kara Profesoro. Ni ne komprenas el via letero, ĉu vi konsentas paroli, aŭ ne. Bonvole skribu rondon, se jes, kaj krucon, se ne.” Dua respondo venis, sed oni ne povis decidi, ĉu la profesoro skribis krucon aŭ rondon!

933.

Pli multe da dono, kaj malpli da vendo; Pli multe da danko, kaj malpli da plendo; Pli multe da floroj dum viva malĝojo, Kaj malpli surtombe en fino de l’ vojo. Pli multe da amo ni sentu (939) en ni, Kaj malpli vivadu laŭ “Ĉiu por si”.

«Malgraŭ», «spite»

934. MALGRAŬ (prep.) = Notwithstanding, in spite of. Malgraŭ ĉio, after all. Malgraŭ tio, in spite of that, nevertheless. Li sukcesis, malgraŭ grandaj malfacilaĵoj.

Compare with SPITE, in spite of, in defiance of, which is stronger, and is an adverb formed from spiti, to defy (brave, flout). Malgraŭ la pluvo mi spitis la kuraciston (In spite of the rain I defied the doctor) kaj eliris. Spite al la leĝo (or, spite la leĝon), in defiance of the law.

935. Edzo: “La nova kuiristino bonege kuiras. La tagmanĝo estis perfekta.” Edzino: “Jes, jes! Sed ne forgesu, ke mi mem helpis al ŝi.” Edzo: “Malgraŭ tio!”

вернуться

[85]

Escepte does not translate the preposition except. It is an adverb, meaning exceptionally, as an exception, etc. Kutime mi venas je 3.0; sed hodiaŭ, escepte, mi venos je 2.0.