Выбрать главу

Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante. Nia fosilo estas bona. NI FOSU NIAN SULKON.

963.

Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian.
Belega fraŭlino el Nigro Ridetis, rajdante sur tigro; La rajdo finiĝis, Ĉar ŝi interniĝis, Kaj tiam ridetis la tigro!
De sia patrino Malsaĝa knabino Ricevis terpoman salaton: Ŝi iris sur ŝipon, Kaj brogis (scalded) la lipon, Manĝante malvarman tomaton!
Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante, Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan.
Ĉe via fenestro En suna maten’ Alaŭdo (lark) triladas En roza ĝarden’; Pasante mallaŭte, Kun am’ kantas mi, Por bonan matenon Deziri al vi.
Vi estas bela, pura, Kaj ĉarma, kiel flor’ Vidante vin, sopiron Mi sentas en la kor’. Kun mano sur via kapo Mi preĝas al ĉiel’: “Dio vin gardu konstante En ĉarmo, puro, bel’!”

964. Kial Beto ne ridis

Beto al festeto iris, Poste al la panjo diris “Estis akcidento tie, Tre malbona estis ĝi!
Enirante en la balon, Knabineto spertis falon. La infanoj multe ridis, Ĉiuj ili — nur ne mi”.
“Vi ne ridis pri la falo? Kio estas la kialo?” Tamen Beto ne respondis, Kaj silenta restis ŝi.
“Ĉu ne venis eĉ rideto? Kial, do, karega Beto?” Fine la knabino flustris: “Kiu falis, estis — MI!”

Adverbial Form of the Adjective

965. When there is no noun or pronoun with which an adjective could agree, the adverbial form is usuaclass="underline" La tagO estas belA; tiO estas belA; ĝi estas belA; but estas belE, danci estas belE. “Estas belA” sounds like “It is a beautiful …”; one expects a noun to follow.

Estas vere, ke …, it is true, that … Ne grave! it doesn’t matter! Estas necese dormi, It is necessary to sleep. Mensogi estas malsaĝe, To lie is foolish. Kiel domaĝe! (Kia domaĝo!), What a pity! Estas eblete, It is just possible.

966. (a) Eraro estas homa, pardono Dia. Erari estas home, pardoni Die. Kritiko estas facila, faro malfacila. Kritiki estas facile, fari malfacile.

(b) Estas bone havi du ferojn en la fajro. Esti la kapo de muso estas pli bone, ol esti la vosto de leono. Oni povas rajdi sur tigro, sed estas danĝere desalti. Estas pli facile kredi, ol juĝi. Pli facile estas doni konsilon, ol ĝin akcepti. Estas malfacile naĝi kontraŭ la fluo. Kiel malvarme estas hodiaŭ! Estas pli saĝe fidi la okulojn, ol la orelojn. Vane estas, batali kontraŭ la sorto. Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme![94]

967. (a) (Estas) Pli bone reiri, ol perdi la vojon. Pli bone ne fari, ol erari. Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.

(b) Hodiaŭ (estas) festene, morgaŭ malplene. Ŝparu, kiam (estos) bone; vi havos, kiam (estos) bezone.

968. En la printempo estas dolĉe (freŝe, pluvete, agrable, bele).

En la somero estas varmege (seke, sune, hele, gaje).

En la aŭtuno estas malhele (kote, nebule, malseke, malagrable).

En la vintro estas glitige (froste, malvarme, malgaje, mallume).

969. Kial ne ĉarpenti (do carpenter’s work)? Ĉar penti estas malagrable.

Li: “Kiam estos via naskiĝa tago, kara?” Ŝi: “Kiam estos plej oportune (convenient) al vi.”

“Pardonu, sinjorino, ke mi foriras tiel malfrue.” “Ho, ne parolu pri tio. Pli bone malfrue, ol neniam.”

“Nu!” diris la fiŝisto, “Ne estis facile hejmen porti tiun fiŝon. Mi devis atendi koridoran vagonaron.”

“Kiom da jaroj vi havas, knabeto?” “Ses.” “Ne eble! Nur sesjara, kaj jam tiel terure malpura!”

Petro batalis kontraŭ alia knabo, kaj subite kriis “Haltu! Ne estas juste! Vi staras pli proksime de mi, ol mi de vi.”

“La letero diras, ke la onklino ĵus mortis. Kaj tuj poste mortis la onklo.” “Terure! Nun do ili ambaŭ estas vidvaj.”

Pianisto (sarkasme): “Mi timas, ke mia ludo malhelpas al la gastoj paroli.” Dommastrino: “Kiel domaĝe! Eble do estus bone, ke vi ludu iomete malpli laŭte.”

Edzino; “Estas tre strange! Heleno kaj mi neniam povas kompreni unu la alian, parolante per la telefono.” Edzo: “Nu, ĉu iam vi provis ne paroli samtempe?”

“Iru por kontroli, ĉu mi estingis la lumon en la salono.” La servisto (post reveno): “Mi ne scias. Estis tiel mallume, ke mi ne povis vidi, ĉu jes aŭ ne.”

970. Instruisto: “Kuraĝe! Diru ion: estas indiferente (of no consequence, all the same) kion, se nur vi parolas Esperante.” Lernanto: “Sed estas absurde peti tion, kiam mi ja ne povas paroli Esperante.” “Efektive, estas malfacile en la komenco, sed post kutimiĝo estos facilege!” “Ĉu vere? Nu, mi penos.” “Bone! Sed kiel monotone! Estas necese, paroli pli nature kaj flue.” “Tre malfacile estas plaĉi al vi. Ne estas amuze aŭ helpe aŭskulti al tiom da riproĉoj.” “Kompreneble! Sed ne estas inteligente tuj perdi la kuraĝon.”

971. (a) ** Estas malvarme. La fenestro kaj la pordoj estas malfermitaj. La vento blovas kaj muĝas (howls, roars) en la kamentubo. Mi tremas, kaj diras “Estas tro vente”. Do mi leviĝas, fermas la pordon kaj la fenestron, kaj metas pli da karbo sur la fajron. Tiam mi diras “Nun estas pli komforte”. Mi jam ne sentas la trablovon.

(b) ** Estas varmege. La suno brilas en la ĉambron. La fenestro estas fermita. Mi diras “Estas sufoke”. Do mi malfermas la fenestron, kaj enlasas freŝan aeron en la ĉambron. Mi enspiras la aeron, kaj diras “Bone! Nun estas pli freŝe!” Mi malfermas la pordon, kaj diras “Ankoraŭ pli bone!” Tiam mi rekomencas mian laboron.

972. RESPONDU! (a) Ĉu estas agrable devi atendi? dormi surplanke? esti fraŭla (malsana, sola)? havi multe da mono (multajn amikojn)? libertempi tendare? legi dum la manĝo? povi paroli Esperanton flue? renkonti tedulon? ricevi monon (riproĉon)?

Varianto: Ĉu devi atendi estas agrable, aŭ ne? …

(b) Ĉu estas danĝere kisi? ludi kun fajro? promeni sur glacio? resti kun leono? salti sur omnibuson? transiri straton?

вернуться

[94]

Environment may congruous be But none so gratifies as that In greater or in less degree, Which constitutes one’s habitat.