Выбрать главу

990. Peza monujo faras malpezan koron. En abelujon ne blovu. La mondo estas mia patrujo (patrolando). Laŭ via monujo mezuru vian veston.

“Aĉetu monujon por mi.” “Aĉetu vi mem.” “Sed mi ne havas monon.” “Do vi ne bezonas monujon.”

991. ** Mi surmetis ĉapelon kaj palton (overcoat, greatcoat), ekprenis ombrelon, kaj iris al la stacidomo. La stacidomo estis malproksima, do mi eniris omnibuson. Mi prenis monujon el mia poŝo, malfermis ĝin, eltiris pencon, kaj pagis por mia bileto. Mi metis la bileton en la monujon, kaj la monujon en mian poŝon. Baldaŭ mi alvenis al la stacidomo. Mi iris al la biletejo (giĉeto), kaj aĉetis fervojan bileton. Alvenis vagonaro. Mi demandis “Ĉu la vagonaro iras Londonon? Ĉu mi devos ŝanĝi? Ĉu ni baldaŭ ekiros?” Mi aĉetis Esperantan gazeton, eniris kupeon por (ne)-fumantoj, elektis angulan sidejon, kaj atendis la ekiron. Kiam la vagonaro ekmoviĝis, mi diris “Nun ni ekiras!”

992. ** La patrino iris al tirkesto (drawer), elprenis tablotukon, malfaldis ĝin, kaj ĝin sternis sur la tablo. Ŝi iris al ŝranko, kaj prenis el la ŝranko telerojn, tasojn, kaj subtasojn (tastelerojn), kiujn ŝi aranĝis bonguste. Sur ĉiun subtason ŝi metis tason kaj kuleron. Flanke de ĉiu telero ŝi metis tranĉilon kaj forkon — la tranĉilon dekstre, la forkon maldekstre. Ŝi alportis salaton, fromaĝon, frukton, kaj buterpanon. Ŝi portis ankaŭ la buterujon, la sukerujon, la salujon, la piprujon, kaj la mustardujon. Ŝi metis buteron en la buterujon,… k.t.p. Fine ŝi alportis kafon en kafujo kaj kremon en kremujo. La manĝo estis preta, kaj ŝi alvokis la familion.

(2) Countries and Their Inhabitants

993. (2) LAND: Anglujo (or, Anglolando), England; Svisujo (or, Svislando), Switzerland (117).

Polo, a Pole; Polujo, Poland; Polujano, an inhabitant of Poland (not necessarily a Pole).

994. THE FOLLOWING ROOTS DENOTE THE LAND.

Form from them the name of the inhabitant by adding ano, thus: Azio, Asia; Aziano, an Asiatic.

Afrik Alĝeri Amerik Argentin Azi Aŭstrali Bolivi Brazil Ĉil[95] Finland Grenland[96] Irland Island Kanad Kolombi Lapland Malt Marok Nederland Novzeland Palestin Peru Siberi Tasmani Tunizi Urugvaj Uson Venezuel

995. THE FOLLOWING ROOTS DENOTE THE INHABITANT.

Form from them the name of the land by adding ujo or (o)lando, thus: Svedo, a Swede; Svedujo, Svedlando, Sweden (117).[97]

Angl Arab Aŭstr Bavar Belg Brit Bulgar Dan Egipt Eston Franc German Grek Hind Hispan Hungar Ital Japan Jugoslav Katalun Kimr Latv Litov Norveg Pers Pol Portugal Prus Ruman Rus Saks Serb Skot Svis Turk

996. (a) Kiun lingvon oni parolas, kiam oni estas en Francujo?— Germanujo? (Kiam oni … oni parolas France.) Kie loĝas la Poloj? la Italoj? Kie estas Londono? Novjorko? Glasgovo? Kolonjo? Parizo? Egiptujo? Japanujo? Esperantujo?

(b) Kiam oni kutime parolas Angle (France, k.s.)? (… kiam oni estas en Anglujo.) Kie oni kutime parolas Angle? En Anglujo.

997. (3) Fruit-Bearing Plant

Pomujo, apple-tree; frambujo, raspberry-bush; fragujo, strawberry-plant.[98]

This use of ujo is rare. It is ambiguous, for pomujo might also mean an apple basket or barrel. Pom-arbo, framb-arbusto (bush), frag-planto, are usually preferable.

«-ing»

998. The suffix ‑ING denotes that in which an object is set or put, a holder (for one object only). Usually the object fits closely, held at one end only. Ingo, holder, socket, sheath, stand. Cigaringo, cigar-holder; kandelingo, candlestick. Kandelingaro, kandelingisto. Fingringo (a thimble) holds one finger at one end!

Cp. IN it GOes; also ‑ujo (989).

Elingigi (draw, unsheathe) glavon.

999. With the roots cigared, dent, glan, glav, (kap)kusen, krajon, ombrel, ov, pied, pint, plum, sabr, translate: cigarette-holder, socket of a tooth, acorn-cup, scabbard, pillow-case, pencil-holder, umbrella-case, egg-cup, stirrup, ferrule, penholder, sabre-sheath.

«-ebl»

1000. The suffix ‑EBL denotes possibility: ‑ebla = able to be ‑ed, that can (may) be ‑ed, ‑able, ‑ible (in this sense).

Kantebla, possible to be sung, singable; videbla, visible; ricevebla, to be had; ebla, possible, eble, perhaps. Eble li venos, he may (might) come. Malebla, impossible. (Estas) Kompreneble! Of course, as may be understood (102).

1001. Palpebla mallumo. Neevitebla danĝero. Amikoj nedisigeblaj. Tio ne estas kredebla. Faru vian eblon. Nenio plu estas farebla. Esperanto estas lingvo fleksebla; facile lernebla (easy to learn), uzebla, kaj memorebla. Kiel la sablo de la maro, nemezurebla kaj nekalkulebla. Mi iros sur vojon nereveneblan. Aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi. Arbo maljuna ne estas fleksebla. Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj. Progresi laŭeble. Ne transnaĝeble! Ne transireble!

1002. “Ĉu la edzino vin insultas (376), kiam vi venas hejmen malfrue?” “Neniam!” “Kiel tio eblas?” “Mi estas fraŭlo.”

“Kion signifas Ne Transdonebla sur la koncerta bileto?” “Tio signifas, ke se vi ne iros mem, oni ne enpermesos vin.”

1003.

Trans arbaro, trans herbejo, Lumas la matena sun’; Mole, bene, nesenteble, Maja roso falas nun. Sanktan ĉarmon de printempo, Junan verdon de foli’, Bonodorojn, belajn florojn, Portas Maja ros’ al ni.

1004. (a) Aranĝ- (evit ‑far- hav- imag- laŭd- leg- mov- pag- romp- trov- travid‑)ebla. Ne-forig(‑revenig ‑kontraŭdir‑)ebla. Neplibonigeblulo, manĝeblaĵo, malebligi, videbliĝi, neforgeseblulino.

(b) Cp. ‑ebleco with English -ability, ‑ibility. (Aŭd- digest-fleks- kompren- komunik- kred- penetr- port- refut- solv- ten‑)ebleco.

«-ind»

1005. The suffix ‑IND denotes worthiness, merit; worth, value.

‑inda = (a) worthy to be ‑ed, -worthy, deserving of; (b) worth ‑ing.

вернуться

[95]

Fakte oni diras Ĉilio, Ĉiliano. — Ed.

вернуться

[96]

La Zamenhofa nomformo «Grenlando» arkaikiĝis. Nun oni preferas diri Gronlando, Gronlandano. — Ed.

вернуться

[97]

A proposal to use ‑io instead of ‑ujo for land-names was rejected by the Lingva Komitato in 1909, and again, after full discussion, by 74 votes to 5, in 1922, with an “insista kaj forta konsilo” to use ‑ujo. Zamenhof wrote: “Ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj”; that a change from uj to i should be made “nur se nia Lingva Komitato tion postulus,” and that he regarded any decision duly made by the L.K. as authoritative.

The Zamenhofan system (994995) in general follows international usage. To replace ‑ujo by ‑io would introduce many difficulties. It is a change in the Fundamento. If (a) ‑i is a suffix, it stands alone as an anomaly, contrary to the spirit of the language (in which every suffix is an independent root: klubano = ano de klubo, but Svisio is not io Svisa). If (b) ‑i is not a suffix, but part of a new root, the memory would be burdened with a host of arbitrary new roots: in addition to Dan, Sved, Svis, we should have to learn Dani, Svedi, Svisi (forms wholly uninternationaclass="underline" one does not talk of Danians, Swedians, Swissians); and we should have to remember that while from Aŭstralio we get Aŭstraliano (not Aŭstralo), from Danio we get Dano (not Daniano). In short, we should introduce a chaos of irregularities.

вернуться

[98]

To distinguish: a frambo grows on a bramble.