Выбрать главу

(b) Repeat the above words as nouns, and translate. E.g., agemo, activity; atakemo, aggressiveness; babilemo, garrulity, etc.

1014. Pli bone estas loĝi en lando dezerta, ol kun edzino malpacema kaj kolerema. (Ĝi estas) Flamiĝema, kiel rezina ligno; eksplodema, kiel pulvo (gunpowder); flugema, kiel vento. (Homo) Tro elektema ricevas nenion. (Homon) Singardeman Dio gardas.

1015. Kial mastrema edzino estas bonkora? Ĉar ŝi estas ordonema (or-donema).

“Kial vi ne abonas (take in, subscribe for) al mia gazeto?” “Mi ne estas abonema.” “Do vi estas abomena!”

Kiel diferencas juna knabino kaj babilado pri nenio? Unu estas sent-ema, la alia sen-tema.

El eseo. Inerteco estas tio, kio emas havi senvarian movon en stato de ripozo.

Du silentemuloj sidis du horojn senparole. Fine unu diris “Nun ni silentu pri alio.”

“Mi diris al vi, ke vi devas esti ŝparema. Kaj jen! vi denove bruligis du kandelojn!” “Ho ne, sinjorino. Tio estas nur unu kandelo: mi ĝin tranĉis en du pecojn.”

“Kial ni importas buteron el Danujo?” “Ĉar la Danaj bovinoj havas pli da entreprenemo (enterprise) kaj pli bonan teknikan edukon, ol niaj.”

Novedzino: «Ĉu mi aspektis timema dum la ceremonio?» Ĵaluza amikino: «Iom, komence. Sed ne post kiam Harry diris „Jes.“»

Agato estis tre pensema. “Panjo!” ŝi demandis. “Se mi edziniĝos, ĉu tio estos al tia viro, kia Paĉjo?” “Jes, mia kara” “Kaj se mi ne edziniĝos, ĉu mi estos maljuna fraŭlino, kia la onklino?” “Jes.” “Ho, ve!” ŝi ĝemis (groaned). “Kia embaraso!”

1016. ** Kiam venas la vespero, la infano laciĝas. Li ĉesas esti ludema. Liaj okuloj komencas fermiĝi (estas fermiĝemaj). Li estas dormema. La patrino iras kun li al la dormoĉambro kaj malvestas lin. Ŝi surmetas noktan robpn. La infano genuas kaj diras preĝon. La patrino metas lin en la liton, suben puŝas la kovrilojn, kaj kisas lin. La infano kisas la patrinon, diras “Bonan nokton”, fermas la okulojn, kaj baldaŭ dormas profunde.

1017. Manĝegema, dormetema, moviĝemuleto, ekscitiĝema, manĝemega, pensemeta, parolemiĝi, legemulo, aĉetemulino, nedankema.

Distinction Between «ebl», «em», «ind», «am»

1018. EBLA, EMA. — Ludebla, playable; ludema, of a playful disposition.

EBLA, INDA. — Legebla, legible; leginda, worth reading.

EMA, INDA. — Hontema, bashful; hontinda, shameful.

EMA, AMA. — Dormema, drowsy, dormama, fond of sleep. Verema, veracious; verama, truth-loving.

1019. After each of the roots am, diskut, disput, envi, kred, rimark, skrib, suspekt, use ebla, ema, inda, and translate. You will have noticed already that the English endings “‑able,” “‑ible,” usually mean ‑ebla, but sometimes mean ‑inda or ‑ema.

«Foj-»

1020. (a) FOJ- denotes time (occasion); ‑foje… times over, (repetition) (Fr. fois). Unufoje, on one occasion, once; dufoje, twice; sesfoje, six times.

(b) Distinguish between trifoje, thrice, three times over, and triafoje, for the third time (723).

(c) Alifoje, aliafoje, at other times, on another occasion. Ĉiufoje, kiam, whenever. Iufoje, sometimes, occasionally, now and then. Kelkafoje, repeatedly, on several occasions. Kiomfoje? How often? Lastfoje, for the last time, on the last occasion. Multfoje, many times, often. Plurfoje, more than once. Refoje, once again.

1021. Oni povas morti nur unufoje. Vi aspektas tiel surprizita, kiel Kolumbo, kiam li unuafoje vidis Novjorkon! Kiu vivas bone, vivas dufoje. Mi tion skribis al vi sepfoje. Vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje.

1022. Kio aperas unufoje en ĉiu monato, sed neniam en cent jaroj? (1191).

El eseo. Post dufoja sinmortigo, Cowper vivis ĝis 1800, kiam li mortis nature.

“Virino ĉiam havas la lastan vorton, ĉu ne?” “Ho ne! Iufoje ŝi parolas kun alia virino.”

“Li dufoje suferis de variolo (smallpox), kaj fine mortis de ĝi.” “De la unua atako, aŭ la dua?”

“Mi kisas mian edzon trifoje en ĉiu tago.” “Tio ne estas eksterordinara. Mi konas dek virinojn, kiuj tion faras.”

En aŭtomobilo. “Ne tiel rapidu! Vi min mortigos!” “Nu, oni povas morti nur unufoje.” “Ĉu vi kredas, ke tio ne sufiĉas?”

“Ĉu vi donis mian leteron al Smith?” “Jes. Sed mi timas, ke li ne povas vidi sufiĉe bone por ĝin legi. Kiam mi estis en la Ĉambro, dufoje li demandis al mi ‘Kie estas via ĉapelo?’ Tamen ĝi estis sur mia kapo la tutan tempon!”

Soldato ne salutis la oficiron. Tiu do ordonis pune, ke la soldato lin salutu ducentfoje. La generalo, preterpasante, demandis “Kio okazas?” La oficiro klarigis la aferon. “Bone!” respondis la generalo. “Sed ne forgesu, ke ĉiufoje vi devas mem saluti lin responde,”

Ĉe festeno maljunulo sidis apud juna fraŭlino. “Kial vi aspektas tiel maltrankvila?” ŝi demandis. “Mi timas paralizon, do iufoje mi pinĉas mian kruron, por kontroli, ĉu mi ankoraŭ sanas. Mi ĵus pinĉis min multfoje, sed mi sentis nenion.” “Nu!” respondis la fraŭlino. “La kruro, kiun vi pinĉis dum la lastaj dek minutoj, estas mia.”

1023. ** La horloĝo ĉesis tiktaki. La montriloj ne rondiris. Mi malfermis la vitran kovrilon de la horloĝo. Mi prenis la streĉilon (key) for de ĝia hoko, metis ĝin en la truon de la cifer-plato (dial) (cifero = “la litero de la numero!”[99]), turnis ĝin kelkafoje, kaj streĉis la risorton (spring). Mi remetis la streĉilon sur la hokon, kaj svingis la pendolon per mia fingro. Nun la horloĝo tiktakas denove, la radoj moviĝas, la montriloj rondiras — resume (in short), la horloĝo refoje funkcias. Mi ĝustigas la montrilojn; mi aŭskultas, por kontroli, ke ĉio estas en ordo; kaj mi fermas la kovrilon.

1024. Instead of dufoje, trifoje, twice, thrice, one may say also (more emphatically) du fojojn, tri fojojn, on two (three) separate occasions. Alian fojon; Kelkajn fojojn (kelke da fojoj); Multajn fojojn (Multe da fojoj); Pluan fojon. (Cp. 693, 822, 1020c).

вернуться

[99]

cifero: signo uzata por skribi nombrojn [NPIV]. (Publisher’s note.)