1025. Timulo mortas multajn fojojn antaŭ sia morto. Unu fojo ne estas kutimo. Li tion faris ankoraŭ unu fojon (yet once again). Cook tri fojojn vojaĝis ĉirkaŭ la teron. Sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos. Iru denove, sep fojojn. Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
1026. Patrino: “Kiom da fojoj mi petis, ke vi ne faru bruon?” Fileto (penseme): “Sep.”
La instruisto rakontis, ke forta naĝisto transnaĝis riveron tri fojojn antaŭ la matenmanĝo. “Nu!” demandis knabo. “Kial li ne transnaĝis kvaran fojon, por retrovi siajn vestojn?”
1027. ** La tero turniĝas unu fojon. Tio faras unu tagon, turniĝas du fojojn … sep fojojn. Tio faras sep tagojn — unu semajnon. Pasas du, tri, kvar semajnoj: unu monato. Dek du monatoj faras unu jaron. La tero turniĝis 365 fojojn.
«La malsanuleto»
1028. Kuracisto (kun ĉapelo en la mano): “Ĉu la juna paciento estas ĉi tie?”
Patrino: “Jes. Envenu. Mia knabeto estas malsana. La tutan tagon li faladas.”
“Faladas?”
“Senĉese. “Teren?”
“Jes, teren.”
“Strange! Kiomjara li estas?”
“Kvarjara.”
“Nu, je tiu aĝo li ja devus stari kaj promeni facile. Kiel tio komenciĝis?”
“Mi ne scias. Hodiaŭ matene mi lin vekis kaj vestis, kiel kutime. Sed subite li falis”
“Eble tio estis nur stumbleto?”
“Tute ne. Mi levis lin, kaj li falis ree. Tio okazis konstante, almenaŭ ok fojojn.”
“Estas mirinde! Mi vidu lin.”
(Ŝi eliras, kaj revenas, tenante la etulon surbrake.)
K.: “H’m. Li aspektas tute sana. Metu lin sur la piedojn.” (La patrino obeas. La infano falas.) “Denove, mi petas!” (Samo.)
K.: “Eksterordinare!” (Al la etulo) “Diru al mi, amiketo. Ĉu vi sentas ie doloron?”
I.: “Ne, sinjoro”
“Ĉu vi dormis bone? Kaj finis vian kaĉon?”
“Jes, sinjoro.”
“Bonege! (Flustrante alia patrino) Tio estas paralizo!”
P.: “Para …? Ĉielo!” (Ŝi levas la brakojn malespere, kaj la infano falas).
K: “Bedaŭrinde, jes. Liaj kruroj estas tute sensentaj. Rigardu! Mi pinĉos ilin. (Subite) Ha, ha, ha! Kiu parolis pri paralizo?”
“Sed, doktoro, vi mem …”
“Kompreneble, li ne povas stari. Vi metis ambaŭ piedojn en la saman kruringon de la pantalono!”
«-on»
1029. The suffix -ON denotes fraction, division (Cp. portiON, quadroON.)
Kvarono, a quarter, ¼
Tri okonoj, three-eighths, ⅜
Dek tri cent-seponoj, 13/107
Dek tricent-seponoj, 10/307
Dekonaĵo, a tithe; duon-igi, ‑iĝi, to halve. Trione ses estas du. Du estas triono de ses.[100] Duonfrato, half-brother.[101] Duongefratoj. Poduone, by halves. Ono, an aliquot part.
1030. Saĝa kapo duonvorton komprenas. Komenco bona, laboro duona. Ĉiu miliono konsistas el milonoj. Kun duona koro oni faras nur duonaĵojn. Kio estas kvin dekonoj de ŝilingo? (1191).
1031. Aksiomo: Aferoj, kiuj estas duonoj de si mem, estas egalaj unu al la alia.
Se briko pezas sep funtojn kaj duonon de briko, kiom pezas briko kaj duono? (1191).
“Ĉu Karlo vere estas mia duonfrato?” “Jes, karulino.” “Nu, kie estas la alia duono?”
Kiel duonigi la gaskalkulon? Uzi tondilon. — Kio estas du trionoj de tri kvaronoj de 164? (1191).
Leŭtenanto: “Kiom da viroj estas kun vi?” Soldato: “Tri.” “Nu! Ordonu, ke duono el ili venu ĉi tien.”
“Kiel vi dividus egale tri ovojn inter kvar personoj?” “Mi farus ovaĵon el ili, kaj donus kvaronon al ĉiu.”
Se kokino kaj duono demetus ovon kaj duonon en tago kaj duono, kiom da ovoj ses kokinoj demetus en ses tagoj? (1191).
Se botelo kaj korko kune kostus du pencojn kaj duonon, kaj la botelo kostus du pencojn pli ol la korko, kiom kostus la korko? (1191).
“Ĉu via societo prosperas?” “Sufiĉe bone, dankon. Iufoje la ĉambro estas duone malplena, sed aliafoje ĝi estas duone plena.
“Se vi havus dek nuksojn, kaj vi devus doni la duonon al via frateto, kiom vi donus al li?” “Kvar.” “Ho! Vi ne scias kalkuli.” “Mi, jes; sed li, ne.”
Se unu viro marŝus po tri mejloj hore, kaj post duonhoro alia viro lin sekvus po kvar mejloj, kie la dua viro atingus la unuan? (1191)
Se vi vidus kuniklon apud arbaro kaj farus bruon, tiel ke ĝi kurus en la arbaron, kiom internen ĝi povus kuri?” “Nur duonvoje.” “Kial?” “Ĉar de tiu punkto ĝi komencus kuri eksteren!”
1032. Knabo diris al amiko “Se vi donos al mi tiom da mono, kiom mi nun havas, mi donos al vi ses pencojn.” La amiko tion faris. Poste la knabo faris la saman proponon al dua amiko, kaj al tria. En la fino li havis ĝuste nenion. Kiom li havis komence? (1191).
1033. Verdo kaj mi iris al la teatro. Mi luis (hired) taksion por la veturo. Verdo loĝas duonvoje inter mi kaj la teatro. De mia domo mi veturis al la domo de Verdo, veturigis lin al la teatro kaj ree, kaj poste revenis hejmen. La tuta kosto estis 10ŝ. Kiom devus pagi Verdo? (1191).
1034. Knabo iris en butikon kaj demandis “Kiom kostus duona funto da teo po tri ŝilingoj, funto kaj duono da sukero po kvar pencoj, kaj kvar funtoj da fromaĝo po sep pencoj kaj tri kvaronoj?” “Kvar kaj sep.” “Kaj se mi krome aĉetus pipron por du pencoj, kaj donus al vi dekŝilingan bileton, kiom vi redonus al mi?” “Kvin kaj tri. Kial vi demandas?” “Tio estas mia hejmtasko por la lernejo.”
1035. Brown petis de sia estro tagan libertempon. La estro respondis: “Vi laboras po 8 horoj (t.e., po triono de tago) en ĉiu tago. Nun estas superjaro, kun 366 tagoj. Vi do efektive laboras nur 122 tagojn en la jaro. Sed vi libertempas ankaŭ 52 dimanĉojn kaj 52 sabatojn: sume 104 tagojn. Deprenu 104 de 122; restas nur 18 tagoj, en kiuj vi efektive laboras. Sed vi havas ankaŭ dusemajnan ferion (vacation) kaj 4 bankferiajn tagojn: sume 18 pluajn tagojn, en kiuj vi ne laboras. Nu, 18−18=0. Do vi tute ne laboras. Do vi ne bezonas pluan libertempon. Bonan tagon!”
1036. (a) (¹/3)×9=3 : triono de naŭ (trione naŭ) estas tri.
(²/3)×6=4: du trionoj de ses estas kvar.
¼×8 = 2; (¹/6)×24=__; ½×22=__; ½×21=__; ¾×56=__; (5/8)×32=__; ¾×16=__; (5/6)×12=__; (7/9)×18=__
(b) Esprimu per vortoj: ½, ¹/6, ²/9. Kio estas duono de 6¼, 3½? Se vi dividus tri pomojn inter kvin personoj, kiom ĉiu devus ricevi? Kio estas trione dek du, sesone kvardek ok, naŭone kvindek kvar? Diru: ½, ²/3, ¾ … (ĝis 11/12). Dividu 18 per 6.
Time of Day (II) (730)
[100]
After ‑ono use de, not da. Duono de funto (= duonfunto) da teo. The fraction is not the measure: the measure is duono de funto (da). One does not say Unu da funto!
[Dubinda argumento. Oni ja diras «deko da ovoj», «miliono da tunoj». —
[101]
Duon- is used also for