1037. 2.15: la dua (kaj) dek kvin, la dua kaj kvarono, kvarono post la dua.
2.30: la dua (kaj) tridek, la dua kaj duono, duono post la dua.
2.45: la dua (kaj) kvardek kvin, la dua kaj tri kvaronoj, kvarono antaŭ la tria.
«-obl»
1038. The suffix ‑OBL denotes ‑ble, ‑ple, ‑fold…, times (multiplication). (Cp. double, treble.) Duobl-igi, iĝi, to double: trioble du faras ses; ses estas la duoblo de tri. Oblo, a multiple.
Kiu donas rapide, donas duoble.
(Tio estas) Certa, kiel (ke) duoble du (estas) kvar.
Hodiaŭ mi faris duoble da laboro (duoblan laboron).
1039. Aksiomo: Aferoj, kiuj estas duoble pli grandaj, unu ol la alia, estas pli grandaj ol ĉio alia.
Unua poeto: “Mia poezio nun havas duoble pli da legantoj, ol antaŭe.” Dua poeto: “Ĉu vi do edziĝis?”
“Donu al via fratino duonon de via pomo. Memoru, ke dividita ĝojo estas duobla ĝojo.” “Sed dividita pomo estas duona pomo.”
Mario estas 24-jara. Ŝia aĝo estas la duoblo de la aĝo kiun havis Violeto, kiam Mario havis la aĝon kiun Violeto havas nun. Kiomjara estas Violeto? (1191).
Kiel eltrovi la aĝon kaj la telefonan numeron de amiko. Petu, ke li skribu la telefonan numeron; multipliku ĝin per 2, aldonu 5, multipliku la sumon per 50, aldonu 365, kaj aldonu la aĝon. De tiu sumo sekrete prenu la
1040. Tri farmistoj kun siaj edzinoj iris al foiro. La nomoj de la farmistoj estis Jim, Albert, kaj Tom; la edzinoj estis Mary, Roza, kaj Flora. Albert aĉetis duoble tiom da porkoj, kiom da anasoj aĉetis la edzino de Jim. La anasoj aĉetitaj de la edzino de Jim estis duoble tiom, kiom da porkoj aĉetis la edzo de Roza. Roza ne aĉetis anasojn, sed ŝi aĉetis duoble tiom da anseroj, kiom Flora. La anseroj aĉetitaj de Flora estis duoble pli multaj, ol la porkoj aĉetitaj de Albert. La edzino de Jim aĉetis duoble tiom da anasoj, kiom da anseroj aĉetis la edzino de Albert. Nomu la edzinon de ĉiu farmisto. (1191).
1041. (a) Ripetu la multiplikan tabelon[105] en Esperanto.
(b) 4×3 = 12: Kvaroble tri (aŭ, trioble kvar) estas (aŭ, faras) dek du. 5×18=__; 3×6=; 5×9 =__; 4×5=__; 6×7=; 9×4=__; 8×6=__; 11×12=___.
(c) Sur la nigra tabulo multipliku 37 per 3, 6, 9, 12, aŭ alia oblo de tri, ĝis 27. Multipliku 12,345,679 per 9, 18, 27, 36, aŭ alia oblo de naŭ, ĝis 81. Klarigu la tutan procedon parole per Esperantaj vortoj. Multipliku 142,857 (a) per 7, (b) per 264,513.
1042. (a) Distinguish: ‑foje, times (repetition); horo, time (of day); ‑oble, times (multiplication); tempo, time (duration).
(b) Li venis multajn fojojn. La lastan fojon li restis longatempe; trioble kiom ni volis; ĝis longe post lia kutima horo de foriro.
(c) He sang twice as well as I. He sang twice that evening. At what time did he sing for the second time? The time passed quickly, and he sang many times afterwards.
«-op»
1043. The suffix ‑OP denotes grOuPed, cOuPled together, in combination.
Unuope, one at a time, singly. Duope, two together, two at a time. Ili atakis min triope, three together, in a bunch of three. Triopa atako, a three-together attack. Kiomope? How many at a time? or, together? Triopo, triopaĵo, a triad, triplet, bunch of three. Sesopigi, to form into groups of six. Ope, collectively, coupled, in groups.
1044. PO, OP. Compare: Duope ili supreniris la ŝtuparon, po du ŝtupoj ĉiupaŝe; Two abreast they went up the stairs, two steps at a time.
1045. Portu ĝin duope. Akiro kaj perdo rajdas duope. Vi du kaj mi iros triope. La soldatoj marŝis kvarope. Ĉu sidi ĉe tablo dek-triope portas malbonan sorton? Ariĝu dudekope. Larmoj unuopaj. Unuopulo. Fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos.
«Antaŭ ol»
1046. The conjunction antaŭ ol (rarely: antaŭ kiam) = before, ere (of time). Antaŭ ol li foriris, before he departed. Mi kantos (a) antaŭ la reĝo — Before (in-front-of) the king; (b) antaŭ ol la reĝo (kantis), before the king did.
1047. Antaŭ ol ili geedziĝis, ŝi estis lia tajpistino. Sed tiu, kiu diktas nun, estas ŝi!
“Oksigenon oni eltrovis antaŭ nur cent jaroj. Sen oksigeno neniu povas vivi.” “Nu, kiel oni vivis, antaŭ ol ĝi eltroviĝis?”
Avizo sur ŝipo: “La seĝoj en la salono estas por la sinjorinoj. La sinjoroj ne uzu ilin, antaŭ ol la sinjorinoj sidiĝos.”
Scienca demando. Patro: “Kial vaporo elvenas el bolilo, kiam bolas la akvo?” Filo: “Por ke Panjo povu malfermi viajn leterojn, antaŭ ol vi ilin vidos.”
La Manĉestra Ŝipkanalo estas tre grava. Antaŭ ol ĝi estis konstruita, oni devis malŝarĝi (unload) la ŝipojn en Liverpolo, kaj sendi ilin al Manĉestro vagonare.
El eseo. Per malrapida manĝado la nutraĵo estas digestita, antaŭ ol oni englutas ĝin: tiumaniere ĝi riĉigas la sangon, kiu iras malsupren laŭ unu kruro kaj supren laŭ la alia.
“Ĉu Tommy sukcesis ĉe la ekzameno pri historio?” “Bedaŭrinde, ne. Sed la kara knabo ne estas kulpa pri tio: oni demandis al li pri aferoj, kiuj okazis longe antaŭ ol li naskiĝis.”
«Anstataŭ» («antaŭ ol», «krom», «por») … «‑i»
1048. Anstataŭ kanti, instead of singing.
Antaŭ ol kanti, before singing.
Krom kanti, except (in addition to) singing.
Por kanti, in order to sing (505).
Do not use other prepositions before ‑i.
1049. “Kial vi manĝas tiel rapide?” “Mi deziras manĝi kiel eble plej multe, antaŭ ol perdi mian apetiton.”
En koncerto. Oni diras, ke cigno (swan) kantas, antaŭ ol morti, Estus bone, se iuj mortus, antaŭ ol kanti.”
Patrino: “Kial vi batis vian fratineton?” Filo: “Ni ludis Adam kaj Eva: sed anstataŭ tenti min, ŝi mem manĝis la pomon.”
“Ne rapidu! Vi devas marŝi ankoraŭ sep mejlojn.” “Mi tion scias. Ĝuste pro tio mi rapidas: mi deziras atingi la lokon, antaŭ ol laciĝi.
[105]
Tabelo = Table (list in tabular form). Cp. tabulo,