Выбрать главу

“Kiai vi ne lavis la vizaĝon, antaŭ ol veni al la lernejo? Oni facile vidas, ke vi manĝis ovon hodiaŭ matene.” “Ne, sinjoro. Mi manĝis tiun ovon hieraŭ matene.”

Komitato: Aro da gravaj personoj, kiuj unuope povas nenion fari, sed kune povas decidi, ke oni povas nenion fari, krom lasi la aferon al la sekretario por konvena agado.

1050. (a) Finu la laboron antaŭ ol ripozi. Kion vi faras krom manĝi kaj trinki? Ni legu por lerni, ne nur por nin amuzi. Anstataŭ helpi, li malhelpas. Ni penas vivi longe, anstataŭ peni vivi bone. Rigardu, antaŭ ol salti.[106] Surmetu palton antaŭ ol eliri.

(b) In order to see. Before speaking. Instead of coming. He came to help me. Instead of working he chattered. He did nothing but play. He stood up to go away. Before going away, he said “Good-bye”. In addition to going away, he stole my jewels.

1051. I will help you instead of your brother. Mi helpos vin (i) anstataŭ via frato, (ii) anstataŭ (helpi) vian fraton.

This distinction is not always observed, but the accusative should be used when (as here) its use removes ambiguity.

1052. Sometimes por is omitted, especially after iras. E.g., li iras vidi instead of li iras por vidi. The full form is recommended.

1053. Do not use por if it is not required by the sense. Thus: mi volas iri, not mi volas por iri.

1054. Is there anything to eat? may be translated Ĉu estas io por manĝi? If this, though international, is thought to be illogical, alternative forms are available: io por manĝo; io manĝebla; io manĝinda; ia manĝaĵo; or io, kion manĝi. Easy to sing, facile kantebla. There is no one to help me, Ne estas iu, kiu helpus al mi.

Indirect (Reported) Form of Speech

1055. If something said (or written) is repeated word for word, this is “direct” quotation, and quotation marks are used.

Li diris

(a) “Mi iris”.

(b) “Mi iras”.

(c) “Mi iros”.

He said

(a) “I went”.

(b) “I am going”.

(c) “I shall go”.

1056. (a) If a quotation is introduced by the word ke (that), it is said to be “indirect” (or, “reported”). If the ke (that) is preceded by a verb in the past tense (‑is), English alters the tense of the following verb, but Esperanto repeats unchanged the form originally used.[107]

Li diris, ke

(a) li iris.

(b) li iras.

(c) li iros.

He said that

(a) he had gone.

(b) he was going.

(c) he would go.

DirectIndirect
Mi pensis “li venis”.Mi pensis, ke li venis.
I thought “he came”.I thought (that) he had come.
Mi pensis “li venas”.Mi pensis, ke li venas.
I thought “he is coming”.I thought (that) he was coming.
Mi pensis “li venos”.Mi pensis, ke li venos.
I thought “he will come”.I thought (that) he would come.
DirectIndirect

Mi raportis, ke ni estis (estas, estos) tie, I reported that we had been (were, should be) there. What I actually said was “Ni estis (estas, estos)”. Mi demandis, ĉu li estas preta. Ŝi demandis, kien ni iros. Mi skribis, ke mi venos baldaŭ. Li diris, ke li kantis jam tri fojojn.

1057. This applies not only to words actually used, but also to a thought or perception in the mind at the moment in question.

Mi kredis, ke vi estas (were) tie (=I said to myself “Li estas tie”). Li trovis, ke li estas (was) libera. Li forgesis, kie li estas (was), ŝajnis al mi, ke li estas (was) prava. Mi supozis, ke mi vidos (should see) vin. Mi esperis, ke vi kantos (would sing). Mi miris, ke vi foriris (had gone).

1058. “Ĉu vi diris al li, ke mi estas idioto?” “Ho, ne! Mi supozis, ke li jam scias tion.”

Ekzamenisto: “Kion vi pensus pri Shakespeare, se li vivus nun?” Kandidato: “Ke li estas la plej maljuna homo sur la tero.”

Oni demandis al servistino, ĉu ŝiaj gemastroj estas riĉaj. “Mi supozas, ke ne,” ŝi respondis “ĉar ili ĉiam ludas kune sur nur unu piano.”

“Aŭskultu, Panjo! Henriko diris hieraŭ, ke mi estas tre bela.” “Kaj ĉu vi volus pasigi la vivon kun viro, kiu komencis mensogi al vi jam nun?”

“Se via infano ploras, kial via edzino ne dormigas ĝin per kantado?” “Ni provis tion. Sed la najbaroj diris, ke ili preferas la ploron de la infano.”

Inter surduloj. “Kien vi iras? Al la kongreso?” “Ne, mi iras al la kongreso.” “Ha! Mi komprenas. Tamen komence mi supozis, ke vi iras al la kongreso!”

“Mi lavis miajn manojn, Panjo. Ĉu mi devas lavi la vizaĝon ankaŭ?” “Kompreneble, karulino. Kial ne?” “Ho, mi demandis al mi, ĉu sufiĉos ĝin pudri, kiel vi vian.”

El eseo. La spionoj (spies), raportante pri la urbo Jeriĥo, diris, ke en la lando fluas lakto kaj mielo. Ili reportis grapolon (bunch) da vinberoj, por tion pruvi.

La Bona Knabino (al frato, kiun oni ĵus punis pro ŝtelo de frukto): “Nu! La kulpo estis via! Ĉu via konscienco ne diris al vi, ke iu povas vin vidi?”

“Ha! Ĉu vi do vivas? Oni diris al mi, ke vi mortis” “Vi estas malsaĝa tion kredi. Mi mem sciis, ke tio estas mensogo, tuj kiam mi ĝin aŭdis.”

Ĉe la pordo de teatro junulo puŝiĝis kontraŭ sinjorinon. “Besto!” ŝi ekkriis. “Pardonu min” li petis ĝentile. “Kaj vi min” respondis la sinjorino. “Mi kredis, ke vi estas mia edzo.”

“Kial la mano de Dobson estas bandaĝita?” “Li malfermis la buŝon de hundo, por eltrovi, kiom da dentoj ĝi havas; kaj la hundo fermis la buŝon, por eltrovi, kiom da fingroj Dobson havas.”

Mi aŭdis de S‑ro N, ke vi mortis” “Ne ŝercu! Vi ja vidas, ke mi vivas.” “Mi scias tion. Sed mi devas kredi al S‑ro N, ĉar li ĉiam diras la veron; kaj ĉiu scias, ke vi estas mensogulo.”

Ĉe renkonto. “Ha! Kaj ĉu vi vere estas vi? Kiam mi vidis vin de malproksime, mi supozis, ke vi estas via kuzo: kiam vi pli proksimiĝis, mi pensis, ke vi estas vi mem. Sed nun mi klare vidas, ke vi estas via frato.”

1059. Urbano invitis kamparan vizitanton tagmanĝi kun li en restoracio. Dum la manĝo la kamparano konstante sin turnis por rigardi la lokon, kie lia palto pendas. “Via palto estas tute sendanĝera” diris la urbano. “Vidu! Mi ne konstante rigardas al mia palto.” “Ne utilus!” respondis la kamparano. “Vian oni ŝtelis antaŭ dek minutoj.”

вернуться

[106]

Your immediate environment submit to circumspection, Ere you alter your locality by muscular projection.
вернуться

[107]

Note that the Esperanto usage is regular and logical (some call it “the logical tense”). The English change of verb is an English idiom. It applies only to reported speech after a past tense (ke after ‑is).