Выбрать главу

1060. Malfrue en la nokto du ebriuloj zigzagis hejmen. Survoje ili disputis, ĉu sur la ĉielo brilas la suno aŭ la luno. Fine ili petis al preterpasanto, ke tiu decidu. Li respondis “Bedaŭrinde mi ne scias, ĉar mi estas fremdulo”. Do ili demandis al alia persono. Sed ankaŭ tiu iom drinkis. “Pri kiu el ili vi parolas?” li demandis.

1061. “Mi sonĝis hieraŭ, ke mi estas en la ĉielo. Tie estis multaj homoj, kaj inter la aliaj mi vidis — Nu, divenu!” “Min?” “Jes. Tiam mi komprenis, ke mi sonĝas.” “Ankaŭ mi havis sonĝon. Mi sonĝis, ke ni du iradas kune al la pordoj de la ĉielo. Ni devis paŝi supren sur granda ŝtuparo, kreton en mano, kaj sur ĉiu ŝtupo skribi krucon pro unu peko farita en la nuna vivo. Mi suprenrampis, ŝtupon post ŝtupo, kaj pene faris krucojn, po unu pro ĉiu peko kiun mi povis memori. Vi rapidis antaŭ mi: krucon post kruco vi skribis, kaj fine perdiĝis el vido. Tamen vi baldaŭ reaperis, returne malsupreniranta. ‘Mi revenis por plua kreto’ vi diris.”

1062. (a) Translate: Mi legis, ke li (a) mortis, (b) mortas. (c) mortos, (d) mortus, se …

(b) He said that he had long loved her, that he loved her still, and would love her always. He supposed that he was doing you a kindness (komplez), but he was wrong. You promised that you would come to-day. She agreed that she was unhappy, and she wrote me that for a long time she had intended to leave the house, and would certainly do so as soon as possible.

(c) Give other examples of the use of the “logical tense” after demandis (divenis, esperis, forgesis, imagis, konfesis, konsciis, kredis, memoris, pensis, promesis, raportis, sciis, skribis, supozis, ŝajnigis, timis, trovis, vidis), ke.

1063. (a) When an action or state begun in the past still continues at the time of speaking (“present continuance with past inception”) English uses a past tense, but Esperanto a present tense. Mi estas ĉi tie de lundo, I have been here since Monday.

(b) “Ĉu vi de longe estas muta?” “Jes, tutan jaron.”

Via reklamo diras, ke vi bezonas orgeniston kaj muzikinstruiston, aŭ viron aŭ virinon. Ĉar mi estas ambaŭ jam de longe, mi proponas min por la ofico.

Familia paco. “Jam de longe ni estas geedzoj, kaj neniam okazis inter ni malpaco. Se mi estas prava, mia edzo ĉiam cedas (gives way, gives in). “Kaj kiam li estas prava?” “Tio ne povas okazi!”

1064. Some writers always use us after kvazaŭ. It is better, however, to use whatever tense is indicated by the sense of the passage. Vi aspektas, kvazaŭ vi vidis (vidas, vidos, vidus) fantomon; you look as though you had seen (were seeing, were about to see) a ghost; … as though you would see a ghost if…[108]

«La predikata nominativo»

(«Esti» Understood)

1065. We have seen that the accusative n is not used after the verb esti (347b). This applies even when est is understood, though not expressed. (In other words: a “predicative” adjective or noun is in the nominative case.) Cp. Mi trovis la glavon akran (or, akran glavon), I found the sharp sword, with Mi trovis la glavon (esti) akra (=mi trovis, ke la glavo estas akra), I found the sword (to be) sharp. Lasu ŝin trankvila (=lasu ŝin esti trankvila). Mi kredas lin kulpa (=mi kredas, ke li estas kulpa). Ŝi pudris (powdered) la ruĝan vizaĝon blanka (=ke ĝi estu blanka), kaj ŝminkis (grease-painted) la blankajn lipojn ruĝaj (=ke ili estu ruĝaj).

1066. Mi kolorigis la verdan pordon ruga. Ne montru vin idioto. Kial vi juĝas min fripono? Mi opinias lin homo granda. Ĉu mi titolu (call, entitle) lin “Doktoro”? For hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia (mad, rabid). Ju malpli oni scias, des pli certe oni sin kredas prava. Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. La poto nomas la paton nigra.[109]

1067. La saĝa anaso tenas la buŝon fermita, kiam ĝi flaras ranon.

Irlanda verdikto. Ni trovas la viron kiu ŝtelis la ĉevalinon “Ne kulpa”.

“Do vi opinias min idioto?” “Tute ne! Mi neniam juĝas laŭ la aspekto.”

Irlandano rifuzis dueli. “Ĉu vi do volus,” li diris “ke mi faru lian patrinon orfo?”

Fraŭlino: “Ĉu vi nomus mian voĉon soprano, aŭ kontralto?” Profesoro: “Ne, fraŭlino. Certe ne!”

“Kial vi staras antaŭ la spegulo kun la okuloj fermitaj?” “Por vidi, kia mi aspektas, kiam mi dormas.”

“Mi ne scias, ĉu nomi mian verkon dramo aŭ komedio” “Kiel ĝi finiĝas?” “Per edziĝo.” “Tragedio, do.”

“Kial vi ne trinkas bieron?” “Unu nokton, mi venis hejmen ebria, kaj vidis la edzinon duopa. Neniam plu!”

“Vi malbona knabo! Vi ne rajtas nomi vian onklon azeno. Diru, ke vi tion bedaŭras.” “Mi bedaŭras, ke li estas azeno.”

Junulo petis, ke oni tondu liajn harojn. “Kiel mi tondu ilin?” demandis la barbiro. La junulo respondis “Tondu ilin iom pli longaj.”

“Kiel oni nomas vian patron, etulo?” “Oni nomas lin Paĉjo.” “Sed kio estas lia alia nomo? Kiel nomas lin via patrino?” “Vi idioto!”

Ĉe la dompordo. Najbaro: “Ĉu vi ne povas trovi la truon? Nu! Donu al mi la ŝlosilon.” Drinkulo: “Ne necese! Tamen, vi tenu la domon senmova momente.”

Kliento: “Mi gratulas: la foto de mia edzino estas bonega.” Fotografisto: “Ĉu ne? Nur la parolpovo mankas al ĝi.” “Mi petegas: lasu ĝin tiel! Mi trovas ĝin perfekta.”

Novedzino: “Ni komprenas unu la alian perfekte. Tom diras al mi ĉion, kion li scias; kaj mi diras al li ĉion, kion mi scias.” Amikino: “Sed ĉu vi ne trovas la silenton iom monotona?”

Troa defendo. “Kial vi redonis al mi la tason rompita?” “Tio ne povas esti. Unue, mi ne pruntis de vi tason. Due, mi redonis ĝin al vi sendifekta. Trie, la taso estis jam rompita, kiam mi pruntis ĝin.”

1068.

Aliaj lipoj flustros vin Pri amo kaj fidel’; Aliaj langoj nomos vin Reĝino kaj anĝel’:
Sed eble, dum aŭskultos vi, Penseto trudos sin. Pri l’ nuna hor’, jam longe for — Kaj vi memoros min!

1069. (a) Dio faris la mondon (a) belan, (b) bela. Li nomis sian filon (a) Adolfon, (b) Adolfo.

(b) He painted the ugly girl beautiful. I found (a) the rancid butter, (b) the butter rancid.

(c) Make examples of the “predicative nominative”, using the verbs: deklar, desegn, elekt, far, ig, juĝ, konfes, kred, las, montr, nom, opini, pens, pentr, proklam, sci, sent, supoz, ten, titol, trov, vid.

1070. (a) Kiel vi nomas la unuan (duan …) tagon de la semajno? — monaton de la jaro? Kiel vi nomas la objekton, per kiu vi skribas … (Mi nomas ĝin dimanĉo, Januaro, plumo.) Kiel vi nomas homon, kiu fabrikas (instruas, kuracas)? Mi nomas lin fabrikisto…)

(b) Ludo: “Kia, Kiam, kaj Kie” (How, When, and Where). Ekzemple, pri pomo: “Kia vi volas ĝin?” (… dolĉa). “Kiam vi volas ĝin?”(… en la mateno). “Kie vi volas ĝin?” (En mia buŝo.)

вернуться

[108]

Fully expressed, these sentences would be Vi aspektas, kiel vi aspektus, se vi estus vid-inta (‑anta, ‑onta, ‑unta) fantomon (1107). Or … kiel vi aspektus, vid-inte (‑ante” ‑onte, ‑unte), fantomon. Or, Vi aspektas (ŝajnas esti) vid-inta, (‑anta, ‑onta, ‑unta) fantomon. Briefly: Ŝajnas, ke vi vidis (‑as, ‑os, ‑us) fantomon.

вернуться

[109]

While self-inspection it neglects, Nor its own foul condition sees, The pot unto the pan objects Its sooty superficies.