1071. Words “in apposition” (e.g., two equivalent nouns side by side) take the same case. La koko, trumpetisto de l’ mateno, vekas nin dormantajn. Kompatu nin pekulojn. Ili prenis Loton, la nevon de Abram. La reĝo indulgis Mefiboŝeton, filon de Jonatan, filo de Saul. La reĝo prenis Armonin kaj Mefiboŝeton, la du filojn de Ricpa, filino de Aja (II Sam. 21 7–8).
«-onto», «‑anto», «‑into»
1072. These endings = one who will be (is, was) ‑ing. (Usually -ant, ‑ent, ‑er in English.) (453).
amont(in)o: one who will love (will be loving); a future lover.
amant(in)o: one who loves (is loving); a lover (now).
amint(in)o: one who loved (has loved, was loving); a lover in the past.[110]
1073.
amONTO = iu, kiu amOS
amANTO = iu, kiu amAS
amINTO = iu, kiu amIS
Kiam mi legOs, mi estas legOnto; kiam mi legAs, mi estas legAnto; kiam mi legIs, mi estas legInto. Se mi legas nun, mi estas leganto; hieraŭ mi estis legonto, kaj morgaŭ mi estos leginto.
1074. Aspiranto, an aspirant; batalanto, a combatant; dependanto, a dependant; helpanto, an assistant; informanto, an informant; okupanto, an occupant; partoprenanto, a participant; vizitanto, a visitant. (Cp. also agent, attendant, descendant.) (453).
Repeat these words with into, onto, instead of anto, and translate.
1075. ONTO. La naĝontoj kuris en la maron. Pendonto ne dronos. Levu nur manon, manĝontoj alkuros.
Edziĝontoj, survoje al la preĝejo, maltrafis la vagonaron. Li do telegrafis: “Prokrastu ceremonion: volus ĉeesti.”
1076. ANTO. Skribanio estas persono nun skribanta, t.e., kiu nun skribas. Skribisto estas persono, kies kutima okupado, metio, aŭ profesio, estas la skribado. Avarulo estas la plej bona gardanto de la havo de siaj heredontoj.
1077. INTO. Memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco. Faro farinton rekomendas. Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. Pekinto pentas, kolero silentas. Falinton ĉiu atakas. Suferinto pli valoras, ol lerninto. Jen la venkinto! La savita infano dankis la savinton. Vivanton ni malhonoras — mortinton ni adoras. Nur suferinto ŝatas feliĉon.
1078. Kia mono malofte plaĉas al la ricevinto (Admono). — Kion dirus ricevinto de unu boto?” Pardonu! (par-donu).”
«Se mi adresus leteron „Al la plej granda malsaĝulo en Britujo“, kiu ĝin ricevus?» «Oni certe reportus ĝin al la sendinto.»
Amonto: viro, kiu serĉas la adresojn de riĉaj patroj.
Amanto: viro, kiu aĉetas florojn, ĉokoladojn, kaj ringon.
Aminto: viro, kiu ĵetas la leterojn kaj portretojn en la fajron.
Pastro anoncis, ke la proksiman dimanĉon li predikos pri “Mensoguloj”; kaj petis, ke intertempe la aŭdontoj tralegu la dek-sepan ĉapitron de Marko. En la posta dimanĉo li petis, ke la legintoj levu la manon. Tuj leviĝis dudek manoj. “Vi estas ĝuste la personoj, kiujn mi deziras alparoli” li diris. “Ne ekzistas dek-sepa ĉapitro de Marko.”
1079. Omnibusa konduktoro kalkulis la starantojn kaj diris “Tro multaj! Iu devas eliri.” Neniu moviĝis. Li petis denove, sed vane. Do li foriris por serĉi policanon. Dume nova pasaĝero suriris la ’buson. Tiam venis la policano, kiu ordonis “La lasta enirinto devas eliri”. Do la novulo eliris. La pasaĝeroj ridis. La konduktoro koleris: “Ĉesu ridi, alie la buso ne ekiros.” Tamen oni ankoraŭ ridadis. Venis inspektisto, kiu decidis, ke la konduktoro ŝanĝu lokon kun la konduktoro de alia buso. La nova konduktoro rimarkis la elirinton starantan apude, kaj ordonis, ke li envenu. La buso ekiris. Sed la pasaĝeroj ankoraŭ ridis.
1080.
«-onta», «‑anta», «‑inta»
1081. These endings = (which will be (is, was) doing the action spoken of (English -ing, ‑ant, ‑ent), and state whether that action is future, present, or past. They make adjectives.
amonta: about-to-love — which is going to love, which will be loving (in the future).
amanta: loving = which is loving now (in the present).
aminta: having-loved — which has loved, did love, was loving (in the past).
amONTA = kiu amOS
amANTA = kiu amAS
amINTA = kiu amIS
1082.
mi estas legOnto = mi estas legOnta homo
mi estas legAnto = mi estas legAnta homo
mi estas legInto = mi estas legInta homo
1083. Dormanta, sleeping, dormant; kuranta, running, current; militanta, fighting (cp. the Church militant); pendanta, hanging, pendant (cp. also abundant, apparent, clamant, errant, trenchant). Repeat these words with inta, onta, instead of anta, and translate.
1084. ONTA. Gloro forpasonta. En la venonta sernajno. Ŝipo ironta Nederlandon. Vivi de estontaj enspezoj.
1085. Mi vizitis amikon, kies edzino ĵus mortis. Li sidis fumanta antaŭ la pordo de sia domo. Apud li, ĉenita al la muro, estis furioza tigro, laŭtege blekanta, kiu sovaĝe saltegis, kvazaŭ ŝironta lin per la ungegoj (claws). Mia amiko trankvile sidadis ĝuste ekster ĝia atingopovo. “Kial vi tenas tiun sovaĝan beston apud vi?” mi demandis. “Ĝi memorigas min pri la kara edzino” li respondis.
1086. ANTA (see 452). Note the difference between ‑a (quality) and ‑anta (action). Ama letero, amanta patro. Kanta voĉo; kantanta virino.
1087.
[110]
In a participial noun e.g. (‑ato, ‑anto) the o is conventionally regarded as an abbreviation of ‑ulo, the forms ‑atulo, ‑antulo being seldom used. Konato (not konatulo),