1088. INTA. Pasinta doloro — for el memoro. La falintaj folioj estas brunaj. Estinta amiko estas la plej danĝera malamiko. Ĝi malaperis, kiel neĝo pasintjara. La tempo pasinta neniam revenos. Unue veninta, unue servita. Kvar aferoj ne revenos: vorto parolita, sago forfluginta, okazo ne uzita, tempo pasinta. Uzu tempon estantan; antaŭvidu estontan; memoru estintan. Al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Falinta floro ne revenas al la branĉo. (Homo) Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
1089. Ĉe mortenketo (inquest). Li enlitiĝis tute sana, sed vekiĝis mortinta.
Ĉe leciono pri gramatiko. «Kia tempo estas „Patro ludas bilardon“? Nuna aŭ estonta?» «„Tempo perdita“, panjo diras.»”
1090. (a) Translate the following verbs (or others of your own choice), giving to each in turn the endings ‑anta, ‑inta, ‑onta: aŭd, forir, parol, ten, tuŝ, ven.
(b) Kiam mi diris “La pasinta jaro estis (la venonta jaro estos) 1946”? Kiam mi diris “La pasinta monato estis (la venonta monato estos) Decembro”? (Vi tion diris en…)
(c) Add inta, int(in)o, anta, ant(in)o, onta, ont(in)o, to the roots batal, diskut, dub, grumbl, help, log, lud, pens, promen, rigard, sid, star, and translate.
(d) Floradanta, ameganta, paciganto, rejuniĝanto, ŝtoniĝantaĵo, aŭdantaro, prezidanteco, ludanteto, dancantino, staradinto, mortiginto, georfiĝintoj, okazintaĵo, ĉeestintaro, pasinteco, skribintino, dormetonto, edziĝonto, venontaĵo, juĝontaro, estonteco, dormonteto, kantintino.
«-oto», «‑ato», «‑ito»
1091. These endings = one who will be (is, was) ‑ed.
amot(in)o: one who will be loved in the future.
amat(in)o: one who is loved now.
amit(in)o: one who was (has been) loved in the past.
amOTO=iu, kiun oni amOS
amATO=iu, kiun oni am AS
amITO =iu, kiun oni amIS
Kiam oni pagOs min, mi estas pagOto; kiam oni pagAs min, mi estas pagAto; kiam oni pagIs min, mi estas pagIto. Se oni pagas min nunmomente, mi estas pagato; hieraŭ mi estis pagoto, kaj morgaŭ mi estos pagito. (1072*)
1092. Senkulpa juĝoto ne timas la juĝon. La pendigotino estas juna.
Li estas preskaŭ mia frato — nepo de onklo de konato. Venis mizero: “Helpu min, frato!” — pasis mizero: “For, malamato!” Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. Multaj konatoj, sed malmultaj amikoj. Kia regalato, tia regalado. Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. Venkiton oni ne batu. Ne ĉiu invitito venis al la festo. Kia naskinto, tiaj naskitoj. Dronanto domon promesas; savito eĉ brikon ne donas.
1093. Juĝisto: “Ĉu vi ŝtelis la monon?” Akuzito: “Ne, sinjoro. Ĉu vi?”
Li edziĝis kun telefonistino. Post kelka tempo ŝi donis al li trinaskitojn (triplets). “Ĉiam la malĝusta numero!” li ekkriis.
Juĝisto: “Ĉu vi estas kulpa aŭ ne?” Akuzito: “Kiel mi povus tion scii, antaŭ ol aŭdi la atestaĵon?”
Sur strato iradis longa funebra procesio. Preterpasanto demandis “Kiu mortis?” La demandito respondis “Tiu, kiu estas en la ĉerko.”
Kapitano diris al la soldatoj “Kiam vi atakos, kuru zigzage, por ke la malamiko ne trafu vin.” Post la batalo li demandis al vundita soldato “Ĉu vi zigzagis laŭ mia konsilo?” “Jes,” respondis la vundito. “Sed ŝajne mi zigis, kiam mi devis zagi; kaj zagis, kiam mi devis zigi!”
1094.
1095.
«-ota», «‑ata», «‑ita»
1096. These endings[111] = which will be (is, was) …‑ed. They correspond to the English -ed, ‑d, ‑t, ‑en, and describe the person or thing undergoing the action spoken of. ‑Ota shows that the action will take place in the future; ‑Ata shows that it is taking place now, at the present time; ‑Ita shows that it took place in the past, and is now completed (649).
amota: about-to-be-loved = which is going to be (will be) loved (in the future).
amata: being-loved = which is loved (now, in the present).
amita: having-been-loved = which was (has been) loved (in the past).
amOTA = kiun oni amOS
am ATA = kiun oni am AS
amITA = kiun oni amIS
mi estas pagOto = mi estas pagOta homo
mi estas pagAto = mi estas pagAta homo
mi estas pagIto = mi estas pagIta homo
(see also Appendix)
1097. ATA. Use ata when the action is still going on: use ita when the action is a thing of the past, finished, completed. Domo konstruata, a house under construction: domo konstruita, a house that has been built.
1098. Mi bone ricevis vian ŝatatan leteron. Li saltadis ĉirkaŭ la afero, kiel blovata neĝero. Uzata ŝlosilo ne kolektas ruston. Nenie semata, ĉie trovata. Bono posedata ne estas ŝatata. Tio estas lia amata ĉevaleto (hobby). Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. En ĉeesto amata, en forest’ insultata. Egoisto; homo pli interesata pri si, ol pri mi.
1099. Bezonata: Dometo, kiu enhavas ok ĉambrojn kaj bonan ĝardenon.
Kiu oficisto similas al nekonata melodio? Sekretario (sekret-ario).
Poeto: “Viaj okuloj inspiris tiun poemon.” La adoratino: “Do mi tuj konsultos okuliston.”
Sinjorino (al knabo kun malpura nazo): “Ĉu vi ne havas poŝtukon?” “Mi havas unu, sed mi ne pruntas ĝin al nekonato.”
Lastatempe mi aŭdis pri vi strangajn onidirojn. “Ne kredu ilin. Ne pli ol duono el la mensogoj diritaj pri mi estas veraj.”
[111]
Ont, ant, int are called