Konata vizaĝo. “Ŝajne mi vin konas. Ĉu mi ne vidis vian vizaĝon jam aliloke?” “Pardonu: mia vizaĝo ĉiam estis sur mia kapo.”
1100.
Patrina lulkanto
Nia patrujo
1101. (a) OTA. La punota infano forkuris. La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. Jen estas la kantota melodio. Montru al mi la planon de la konstruota domo.
(b) Anonco. Vendota: buldogo. Manĝas ĉion. Precipe amas infanojn.
Luota: ĉambro por sinjoro 20 futojn longa kaj 15 futojn larĝa.
Kial vi ne volus edziĝi kun mesaĝistino? Ĉar ŝi estus send-ota (sen-dota).
1102. (a) What is the difference between pordo malfermata, pordo malfermita, and pordo malfermota? … perdita ŝafo, and perdata ŝafo? … frazo dirita, and frazo dirata?
(b) Difinita, defined, definite; dirita, said; farita, made, done; finita, finished; lasita, left; literita, spelt; parolita, spoken. Repeat these words with ata, ota, instead of with ita.
(c) Add ita, it(in)o, ata, at(in)o, ota, ot(in)o, to the roots admir, amuz, atak, arest, defend, fotograf, forges, gard, kis, manĝ, mok, serv, and translate.
(d) Amegato, mortigato, revendataĵo, instruataro, premateco, amatigi, amatiĝi, zorgatino, amegito, resanigito, kaŝitaĵo, kovitaro, tediteco, trovitejo, kisitino, bategoto, pendigoto, farotaĵo, juĝotaro, lavotino.
Prepositions After «it», «at», «ot»
1103. (a) After ita, ata, ota, the word de always means by, and denotes the doer of the action (655). Amata de Dio, loved of (by) God.
Cp. per, which shows the means used to achieve the result (662). Skribita de mi per plumo, written by me with a pen. Frapita de la edzino per gladilo. Domo detruita de fajro implies: Fajro detruis la domon. Domo detruita per fajro implies: Iu detruis la domon per fajro (671–672).
After ita, ata, ota, from = for de, or some suitable preposition other than de. Cp. ŝtelita de li, stolen by him, with Stelita for de li, stolen from him. Kaŝita al li de mi per ekrano el ligno: hidden from him by me with a screen of wood. Ĉapo prenita de (by) la infano for de (from) la hoko. Ŝirmata de (by) ombrelo kontraŭ (from) la vento. Li prenis la ĉapon de la infano (the child’s cap), for de ĝi (away from it). Or, better: Li forprenis de la infano ĝian ĉapon.
1104. Instruisto: “Kion signifas la vorto de?” Lernanto: “De signifas 2n. Vidu surtabule:
La libro estas legata de la knabo =
La knabo estas leganta la libron.
Forviŝinte la egalajn elementojn antaŭ kaj post la egalsigno, oni ricevas la ekvacion[112] De = n+n = 2n.”
La instruisto ne respondis, sed penseme sin gratis post la orelo.
1105. This is Peter’s book, received by him from John, Jen la libro de Petro, kiun li ricevis de Johano. The praise of the President of the U.S.A. by the captain of the ship from Holland, La laŭdo (farita) de la kapitano de la ŝipo el Holando al la Prezidento[113] de Usono (la laŭdo de la Holanda ŝipestro pri la Usona Prezidento).
1106. (a) De kio birdo (la ĉielo, la homa korpo, via kapo, kato, la strato en la somero (vintro), ŝafo) estas kovrata? (Ĝi estas kovrata de felo, haroj, koto, lano, nuboj, plumoj, polvo.)
(b) Attacked by a lion, betrayed by a smile, destroyed by fire, extinguished by the wind, given by a friend, hit by lightning, invented by Edison, vanquished by love, suspected by the police. (Use ‑ita or ‑ata as appropriate.)
1107. Revision of Verb-Endings
| Simple tenses | Passive participles | Active participles | |
|---|---|---|---|
| Past | helpIS | helpITA | helpINTA |
| Present | helpAS | helpATA | helpANTA |
| Future | helpOS | helpOTA | helpONTA |
(*) Obviously, the forms ut and unt are theoretically possible, and logical (Helpunto, one who would help if…, la helputa viro, the man who would be helped if…). But they are not official, and are seldom used.
1108. Summary of Grammatical Endings
| The ending | denotes | |
|---|---|---|
| O | Noun | Helpo, help |
| A | Adjective | Helpa, helpful |
| E | Adverb | Helpe, helpfully |
| I | Infinitive | Helpi, to help |
| U | Imperative | Helpu! help! |
| J | Plural | Helpoj, helps |
| N | Accusative | Sendu helpon, send help |
| The ending | denotes | ||
|---|---|---|---|
| I | S | Past | Mi helpis, I helped |
| A | Present | Mi helpas, I help | |
| O | Future | Mi helpos, I shall help | |
| U | Conditional | Mi helpus, I should help (if)… | |
[112]
…oni ricevas la egalaĵon…. «Ekvacio» is a conditional equation, «Matematika egalaĵo enhavanta almenaŭ unu nekonatan nombron» [PV].
(