Выбрать главу

1178. Policano : “Kio estas la nomo de viaj gepatroj?” Knabineto: “Paĉjo kaj Panjo.”

Sonjo: “Aŭskultu. Minjo. Se mi premas mian pupon, ĝi krias mamma, papa!Minjo: “Ha, tio estas pramoda! Mia onklino promesis doni al mi Kristnaske pupon, kiu diros ‘Panjo! Paĉjo!’”

1179. Write pet names for Roberto, Mario, Karlo, Heleno, Franko, Eleonoro, Henriko, Anno, Johano, Margareto, Gertrudo.

La lupo kaj la kapridoj

1180. En arbaro loĝis kaprino. Ŝi havis sep infanojn. Ŝi amis ilin, ĝuste kiel via patrino amas vin.

Unu tagon ŝi devis iri for, por aĉeti manĝon por ili. Do ŝi vokis ilin, kaj diris “Karaj infanoj! Mi iras, por aĉeti manĝon por vi. Kiam mi estos for, zorgu, ke vi ne enlasu la lupon. Vi konos lin, ĉar li havas raŭkan voĉon kaj nigrajn piedojn”. La kapridoj promesis atenti, kaj la kaprino foriris.

Baldaŭ iu frapis la pordon, kaj kriis per raŭka voĉo “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. Sed kiam ili aŭdis, ke la voĉo estas raŭka, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas dolĉan voĉon; via voĉo estas raŭka, vi estas la lupo!”

Do la lupo foriris, kaj manĝis iom da mielo, Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris per dolĉa voĉo “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”. La lupo montris sian piedon tra la fenestro. Sed kiam ili vidis, ke la piedoj estas nigraj, ili diris “Ne, ni ne enlasos vin. Nia patrino havas blankajn piedojn: sed viaj piedoj estas nigraj, vi estas la lupo!”.

Do la lupo foriris denove, kaj metis farunon (flour) sur la piedojn. Tiam li revenis, frapis la pordon, kaj diris dolĉe “Enlasu min, karaj infanoj! Mi estas via patrino; mi portas manĝon por vi”. La kapridoj diris “Montru al ni la piedojn”, kaj la lupo montris sian piedon tra la fenestro. Nu, kiam ili vidis, ke la piedoj estas blankaj, ili kredis, ke tio ja estas la patrino, do ili malfermis la pordon. Sed tiu, kiu eniris, estis la lupo!

Li saltegis en la domon kun la buŝo malfermita. La kapridoj timegis, kaj forkuris, por sin kaŝi: sub la tablon, en la ŝrankon, en la liton, en la kuirejon — ĉien! Sed, ho ve! la lupo trovis ilin kaj manĝis ilin ĉiujn, unu post alia, per unu gluto. Tamen la plej junan, kiu sin kaŝis en la kesto de la horloĝo, li ne trovis.

Kiam la lupo finis manĝi, li ŝmacis per la lipoj kaj foriris el la domo. Tiam, ĉar li estis tre plena kaj laca, li kuŝis sur la herbo sub arbo, kaj dormegis.

Baldaŭ la kaprino venis hejmen. Kion ŝi vidis! La pordo malfermita! la litkusenoj sur la planko! Ĉio renversita! Kaj kie la infanoj? Ŝi vokis ilin unu post alia: “Toĉjo! Vinjo! Manjo! Denjo! Roĉjo! Nanjo!” Sed neniu respondis. Estis nur granda silento. Fine, kiam ŝi vokis al Daĉjo, la plej juna, li kriis “Jen mi! mi estas en la horloĝo”. Ŝi eltiris lin, kaj li diris al ŝi, ke la malbona lupo manĝis la gefratojn. Tiam ili sidiĝis sur la sofo, kaj ambaŭ ploradis. Fine ili eliris el la domo. Sed kion ili vidis sur la herbo? Jen! la peka lupo! Li kuŝis sub arbo, kaj ronkis tiel laŭte, ke la branĉoj tremis.

Dum ili rigardis, subite la kaprino vidis ion moviĝi en la lupa ventro. Ŝi diris al la ido “Iru domen, kaj portu al mi tuj tranĉilon, kudrilon, kaj fadenon”. Kiam li portis ilin, ŝi tranĉis la ventron de la lupo, kaj jen! la ses infanoj ĉiuj saltis el la lupo kaj ŝin kisis kun granda ĝojo. Ili estis tute sendifektaj, ĉar la lupo manĝis ilin sen mordo. Poste la infanoj portis ŝtonojn al la patrino, kaj ŝi metis la ŝtonojn en la lupan ventron kaj kunkudris ĝin. Li ne sentis doloron, ĉar li dormis tre profunde.

Post iom da tempo la lupo vekiĝis. Li estis tre soifa, do li iris al puto por trinki. Sed kiam li metis la kapon malsupren al la akvo, la ŝtonoj ruliĝis (rolled) antaŭen, kaj … plomp! … li enfalis kaj dronis. La kapridoj dancis kaj kantis ĉirkaŭ la puto, kaj laŭte kriis pro ĝojo “Hura! La lupo mortis! La lupo mortis! Hura!”

«-ism»

1181. The suffix ‑ISM = a doctrine (theory, practice), system, school of thought, cult, ‑ism (in this sense).

Asket-(despot- fetiĉ- katolik- kvaker- presbiter- protestant- puritan- radikal- respublik- vegetar‑)ismo. Homaranismo.

1182. Often, though not always, ism and ist run in pairs. Absolutismo, absolutisto; kubismo, kubisto; ritismo, ritisto. Make similar pairs with the roots Esperant, fatal, ideal, konserv, komun, lojal, milit, pac, real.

In certain similar pairs (in accordance with international usage) these endings are part of the root itself. E.g., pesimismo, pesimisto; pesim not being a recognized root. Similarly: altruismo, bolŝevismo, egoismo, empirismo,[116] faŝismo, feminismo, optimismo, socialismo, sofismo, turismo, with companion words in ‑isto.

(d) Sometimes English -ism = ‑ec: heroism, heroeco; fanaticism, fanatikeco. Cp. katolikismo, catholicism; katolikeco, catholicity.

«-end»

1183. The suffix -END (officially accepted in 1953) = that is to be (has to be, must be) ‑ed. Farenda laboro, work that has to be done. Solvenda problemo, a problem to be solved. La kotizaĵo estas pagenda en Julio, the subscription is payable (=is due, should be paid) in July (obligation). Cp. pagebla, that can be paid (possibility); pagota, that will be paid (prophecy).

1184. Vesto brosenda, rezulto celenda, vorto direnda, lumo estingenda, eraro evitenda, arbo faligenda, rubo (rubbish) forportenda, modelo imitenda, vojo irenda, dato memorenda, kondiĉo nuligenda, stato plibonigenda, peto rifuzenda, ekzemplo sekvenda, letero skribenda.

Ne ĉio lernenda estas lerninda. La eskapinta krimulo estas punenda, sed verŝajne ne punota.

«El-», «pri-», «sub» (Occasional Uses)

1185. EL- sometimes means thoroughly, completely, … out, … up (=tute, plene, satige).

Ellabori, work out, elaborate. Ellerni, learn thoroughly, master. Elpagi, pay up, settle. Elparoli, speak out, enunciate (cp. prononci). Eltrinki, drink up, finish. Eluzi, use up, wear out.

1186. PRI- is sometimes used to introduce a direct object, or to give a different object to that indicated by the simple root.

Labori, work; prilabori argilon (kampon), cultivate, work on. (For)Rabi infanon, kidnap; prirabi infanon, rob (from) a child. Ŝteli pomon, priŝteli (pilfer from) budon. Semi tritikon, prisemi la teron Tondi harojn, pritondi la kapon. Priĵeti iun per ŝtonoj; pririgardi landon; priverŝi liton per larmoj.

вернуться

[116]

«Empirismo» estas vorto arkaika (kvankam ja Zamenhofa). La oficiala radiko estas empiri-, kies norma derivaĵo estas do empiriismo. — Ed.