Выбрать главу

Jenő Rejtő. Sub kvaranteno la Grand-Hotelo

tradukis: László Balázs

I

Kiam Maud revenis en la ĉambron, sinjoro elpaŝis el la ŝranko, en piĵamo, sur lias kapo kun ŝika, silka lampoŝirmilo, kaj li amikeme ridetis.

– Pardonu – li diris kaj ĝentile eklevis la lampoŝirmilon, – mia nomo estas Van der Gullen Felikso.

La knabino nur nun ekregis sigan tolporiĝintajn nervojn. Ŝi retroiris al la pordo. La nekonato certe estas frenezulo.

– Kion vi volas ĉi tie? Kiel vi venis en la ŝrankon?

– Mi petas vin – diris la freneza fremdulo, – ne kriu, ĉar vi kaŭzus per tio la pereon de bonvola, gaja homo, kiu cetere tuj foriros.

– Kiel vi venis en la ŝrankon?

– El la… ĉambro!

– Eh! Ne tiel mi komprenas!

– Mi venis tra la fenestro. Aŭrore. Mi fuĝis… kaj mi ekvidis la malfermitan fenestron en la forlasita ĝardeno de la hotelo. Mi grimpis sur la kornicon kaj enrigardis… Mi vidis, ke la lito estas vaka… Nu, ensaltinte, mi kaŝiĝis en la ŝranko, kaj mi profunde ekdormis pro mia eksciteco. Mi vekiĝis nur nun. Dume la pendo-maŝo de sportjako deŝiriĝis, tial mi petas vian pardonon…

Ĉar la virino ne respondis, la fermdulo demetis la lampoŝirmilon, falintan sur lia kapon, kliniĝis kaj ekiris al la pordo.

– Haltu! – kriis Maud.

– Ordonu pri mi! – respondis la enigma junulo, kunfrapinte la kalkanojn de sia pantoflo.

– Ĉu vi ne volas… elpaŝi en ununura piĵamo de mi, sur la koridoron?!!

La frendulo serveme ekiris al la fenestro.

Maud preskaŭ ekŝrikis:

– Haltu!

– Laŭ via volo… – Li iom timeme repaŝis kaj staris tiel, kvaazaŭ li jam estus submetinta sin al ŝia ĉiu ordono. Maud malesperiĝinte rigardis malsupren en la ĝardenon.

Ĝi estis plena de gastoj!

– Se viro paŝas tien en piĵamo tra la fenestro, tiam mi neniam plu povas aperi antaŭ la okuloj de la homoj…

– Vere ĝena ŝajno… Sed eble poste… vi povus venigi la gastojn ĉi tien kaj klarigi al ili aparte, kiu estas tiu, kiu paŝis tra la fenestro en piĵamo…

– Ja nek mi scias tion!

– Estas vere – konsentis Van der Gullen Felikso tre malgaje. – Mi do restos… – li diris kaj eksidis en brakseĝon. – Ĉu vi havas cigaredon hazarde?

– Kiel vi imagas tion?… Ĉu vi volas resti ĉi tie?!.. Tiel?! En la ĉambro?!

La fremdulo nun jam malesperiĝinte frapis sur sian femuron:

– Ne koleru, mi petas, sed se mi povas eliri nek tra la pordo, nek tra la fenestro, tiam mi devas resti ĉi tie! Vi ni povas postuli de junulo, eĉ en mia situacio, ke mi fariĝu aero aŭ mi sorbiĝu, kiel simptomo de apendicito!.. – Mi petas pardonon!

Lia voĉo iom pli laŭtiĝis, ĉar li rekonis kelk-momentan avantaĝon de sia situacio.

La virino timeme rigardis dekstren-maldekstren.

– Nu sed… ni tamen devus fari ion!..

– Mi petas vin, fraŭlino, mia ĉiu kompato estas via. Oni vere estas inklinaj miskompreni subitan aperon de piĵama homo.

– Hontu!

– Tiuj homoj hontu pro tio, kiuj estas malbonintencaj… Ĉu vi vere ne donas al mi cigaredon?

La virino ĵetis skatolon de sur la tableto apud la lito. La viro ekfumis cigaredon kun serena vizaĝo, kaj la ceterajn li metis en sian poŝon.

– Stulta historieto – li diris poste kaj komforte dorsapogiĝis en la seĝo.

– Mi ankoraŭ ne scias, kiu vi estas, ĉu krimulo aŭ frenezulo – diris la virino kolere, – sed nur pro tiu terura situacio, en kiun vi miksis min, vi meritus, ke mi mortpafu vin.

– Ĝi eltirus min el la kaĉo. Tio estas iom radikala solvo. Mi petas vin, se mi povas savi vian bonfamon kaj mian kulpon, mi volonte edzinigos vin – li proponis ĝentile, – ĝi ankoraŭ estus pli bona ol mortpafi min. Kvankam tio ne estas certa laŭ la opinio de iuj.

– Mi petas vin… – diris la virino. – Mi forveturos hodiaŭ vespere, ĝis tiam restu ĉi tie, kaj laŭeble foriru nokte. Ĉu vi komprenis min?… mi atentigas vin ankaŭ pri tio, se mi decidos min, nezorgante pri mia bonfamo, mi transdonos vin al la detektivo de la hotelo.

– Jes, ĝi estas atendebla de vi – respondis la viro, kvazaŭ li jam longe estus koninta Maud-on. – Mi do provos akiri vian bonvolon…

– Vi ne havos okazon al tio, ĉar mi tuj fermos vin en la banĉambron, kaj nur tiam mi ellasos vin, kiam mi forveturos…

La vizaĝo de la nekonato sulkiĝis en plorindan esprimon.

– Ĉu vi povus misuzi tiom la situacion de sendefenda viro? – demandis la fremdulo plorinde.

– Mi faros tion. Vi povas elekti inter la ŝranko kaj banĉambro.

– Ĉu vi fermos min?… Mi petas vin, pripensu. Kapti kaj teni en mallibereco sendefendan homon…

– Se vi tiel frivole pensas pri la situcio, al vi povas okazi eĉ malpli bone.

– Ĉu vi povus bati min? – li demandis ŝajne timeme, kaj Maud ekridis, kiel ajn kolera ŝi estis.

– Mi transdonus vin plej volonte al policisto, pro tio vi devus puniĝi! Grave! – ŝi daŭrigis poste eĉ pli kolere. – Sed ŝajnas tiel, ke tute ne interesas vin, ke vi puŝas damon en tian situacion en la plej eleganta hotelo!

– De kie vi scias, ke mia situaco ne estas milfoje malpli bona ĉi momente?

Maud senintence paŝis timeme iom pli proksime apud la viron.

– Ĉu vi havas… ian problemon?

– Jes… Eblas, ke mi malsatmortos dum momentoj… – Li aldonis per tomba voĉo. – Estas tagmezo, kaj mi ankoraŭ ne tagmanĝis…

– Do, nu… Mi ne mirus eĉ pri tio, se vi estus police serĉata rabisto! Tiom da cinismo…

– Vidu, mia kara despotino, antaŭ ol mi komencus plenumi mian punon en la banĉambro, sciu, ke ankaŭ via konduto lasas mankon de multo dezirinda.

– Ĉu?! Kiel vi komprenas tion?!

– Vi riproĉas min, ĉar mi kompromitis vin senkulpaantaŭ la mondo. Sed – kaj lia voĉo fariĝis serioza, eĉ akuza: – kie vi estis hodiaŭ nokte?!

– Kiel?…

– Vi bone aŭdis la demandon! Kial mi grimpis ĝusten en tiun ĉi ĉambron? Ĉar ĝi estis malplena. Kial ĝi estis malplena? Ĉar vi ne estis en ĝi. Se vi estus dorminta en la lito, tiam mi estus diskrete foririnta de sur la kornico, kaj nun ne minacus min amara mallibereco en la banĉambro, kie mi devas manĝi la tualetsapon, por eviti la malsatmorton… Jes, fraŭlino! – kaj li levis sian voĉon, kiel severa, ŝtata prokuroro en la ĉeftraktado de la krimproceso: – kie vi estis hodiaŭ aŭrore inter la kvara kaj kvina horo?!

La virino konsternite, mirante staris, ravite pro la senekzempla impertinenteco de la piĵama nekonato… Poste li diris jene:

– Mi tamen ne fermos vin en la banĉambron.

– Ĉu restos por mi la ŝranko?

– Ne! Mi transdonos vin al la detektivo de la hotelo.

– Estu tiel – li respondis malgaje kaj ekiris al la pordo profunde ĝemante, kvazaŭ li paŝus sur eŝafodon.

– Atendu! – kriis Maud kaj kolere tramplis… Dio mia, kia situacio! – Restu!..

– Ne… Vi ofendis min.

Maud kroĉiĝis al lia brako:

– Mi nur ŝercis… Tute ne eblas, ke vi elpaŝu tiel el mia ĉambro… La fremdulo ĝemis kaj skuis sian kapon kun heroa seriozeco:

– Ne… Mi tamen iros al la detektivo. Memvole! Tia homo puniĝu… Vi pravis. – Kaj li tragike batis dufoje sur sian bruston. – Mi volas puniĝi!.. Mia kulpo! – li kriis. – Mia kulpa… mi volas puniĝi.

Maud kaptis lian brakon:

– Pro Dio, ne kriadu!

– Sed mi ne lasas min fermi en la banĉambron…

– Mi ne fermos vin tien… – flustris la virino rompite.

– Nu bone… Tiam eble mi restos – kaj li residiĝis. – Mi ne estas malbona homo, se temas pri tio, ke virino petas mian helpon…