Pri la angoro, kiun mi ĵus trasentis, miakrede Svan abunde ridus, se li legus mian noton kaj divenus ĝian celon; nu, tute male – tion mi eksciis poste – li similan angoron suferis dum pluraj jaroj de sia vivo kaj verŝajne neniu alia same bone kiel li komprenus min. Al li tiun angoron pro la sento, ke amato estas en plezurejo, en kiu oni mem ne estas, en kiu oni lin ne povas atingi, spertigis amo, jes amo, al kiu ĝi estas por tiel diri destinita, kiu ĝin kaptos kaj al si alspecialigos; sed kiam – ekzemple en mia okazo – tiu angoro enanimiĝas antaŭ la apero de amo, ĝi sengvide, libere ŝvebas, atendante sen difinita asigno, en iu tago servante iun senton, en la sekva tago alian, jen eble filan amon, jen amikecon al kamarado. Kaj la ĝojon, kiun mi unuafoje spertis, kiam Franciska revenis kun la sciigo, ke iu transdonos mian noton, tiun trompan ĝojon ankaŭ Svan bone konis; ĝin donas iu amiko, iu parenco de la amata ino, kiam alvenante al la hotelo aŭ teatro, kie ŝi partoprenas iun balon, inaŭguron aŭ feston en kiu li rendevuis kun ŝi, tiu amiko vidas la amanton, ekstere vagantan, en senespera atendo de okazo por interkomuniko kun ŝi. Li rekonas lin, familiare alparolas, demandas pro kio li troviĝas ĉi tie. Kaj al la elpensaĵo, ke li volas ion urĝan diri al lia parencino aŭ amikino, li respondas, ke tio tre simplas, lin enirigas en la vestiblon kaj promesas, ke li venigos ŝin post maksimume kvin minutoj. Kiom la angoranto amas – kiel mi amis Franciskan en tiu momento – tiun bonvolan peranton, kiu per mallonga diro igas eltenebla, homeca, preskaŭ bonsorta la malamindan, inferan feston, meze de kiu laŭfantazie malamikaj, perversaj kaj voluptaj kirliĝoj malproksimen portadis la amatinon, dum ŝi priridis lin. Se juĝi laŭ la personeco de tiu parenco, kiu lin alparolis kaj ankaŭ estas iu el la inicitoj de tiuj kruelaj misteroj, la aliaj kunfestantoj ne estas tiom diablaj. Al tiuj nealireblaj kaj turmentaj horoj, en kiuj ŝi estis ĝuonta sekretajn plezurojn, per neatendita breĉo la amanto aliĝas; jen la momento, el kiaj similaj kunmetiĝas tiuj horoj, momento same reala kiel ĉiuj ceteraj, eĉ eble pli grava ol ceteraj pro la pli granda rolo de la amatino en ĝi, ĝin la amanto bildigas al si, posedas, en ĝi agas, ĝin preskaŭ kreis, nome la momento, kiam iu diris al ŝi, ke li alestas, malsupre. Kaj sendube la aliaj momentoj de la festo ne estis de tre malsama esenco ol ĉi tiu, enhavis nenion pli ĝuindan kiu pravigus tioman suferon, ĉar la bonvola amiko diris: „Male – ŝi tre volonte malsuprenvenos! Ŝi multe pli plezure interparolos kun vi, ol supre enuos.” Ve! tion Svan jam spertis: la bonvolo de peranto ne cedigas, ne influas virinon, kiun incitas ĝis meze de festo persekutado far iu, kiun ŝi ne amas. Ofte la amiko revenas malsupren sola.
Mia patrino ne venis kaj senkonsidere al mia memestimo (kiu dependis de tio, ke mia elpensaĵo de serĉo, de kies rezulto ŝi petis komunikon, ne estu dementita) perigis al Franciska tiujn vortojn „respondo ne estas”, kiujn mi poste tiel ofte aŭdis de pordisto de luksa hotelo aŭ de lakeo de ludejo responde al kompatinda junulino, kiu ekmiras „Kiel do? ĉu nenion respondis? tio ne eblas! Vi tamen ja transdonis mian leteron. Bone, mi plu atendos.” Kaj – simile kiel ŝi ĉiufoje asertas, ke ŝi ne bezonas la plian gasbekon, kiun la pordisto proponas fajrigi por ŝi, kaj restas surloke, aŭdante nur la tempaltempajn rimarkojn pri vetero, kiujn interŝanĝas la pordisto kun grumo, al kiu li subite komisias, ekvidante la horon, ke li malvarmigu en glacio trinkaĵon por kliento – malakceptante la proponon de Franciska pri infuzaĵo aŭ restado apud mi, mi lasis ŝin reiri al la kuirejo, mi enlitiĝis kaj fermis la okulojn, penante ne aŭdi la voĉojn de miaj gepatroj, kiuj kafumis en la ĝardeno. Sed post malmultaj sekundoj mi ekkonsciis, ke skribante tiun noton al panjo, min tiom proksimigante al ŝi – kun la risko ke mi ofendos ŝin – preskaŭ havigante al mi la momenton de revidiĝo, mi detruis la eblon, ke mi sukcesus endormiĝi ŝin ne revidinte, kaj miaj korbatoj de minuto al minuto iĝis pli doloraj, ĉar mi grandigis mian agitiĝon per mempredikado de trankvilo, kiu signifis akcepton de mia misfortuno. Subite mia konfuzo finiĝis, feliĉo min ekregis, sammaniere kiel forta kuracilo ekefikante forpelas doloron: mi ĵus decidis, ke mi ne provos dormi, sen ke panjon mi revidos, ke kun ŝi mi nepre interkisos – kvankam tio certe signifis longan interofendiĝon – kiam ŝi alsupros por la nokto. Ne malpli ol atendo, soifo aŭ antaŭtimo, la trankvilo, kiu rezultis el la finiĝo de mia angoro, min agordis per eksterordinara bonhumoro. Mi senbrue malfermis la fenestron kaj sidiĝis piede de mia lito; mi preskaŭ ne moviĝis, por ke oni min demalsupre ne aŭdu. Ankaŭ ekstere ĉio ŝajnis frostigita en silenta sindeteno por ne perturbi la lunhelon, kiu ĉiun aĵon duobligante kaj retropuŝante per sterno de ĝia ombrobildo, pli densa kaj konkreta ol ĝi mem, la pejzaĝon samtempe sveltigis kaj vastigis, kiel oni ĝis tiam kunfalditan mapon dismetas. Kio moviĝi bezonis – ia hipokaŝtanarba foliaro – moviĝis. Sed ĝia detala, plenkorpa tremado, en eĉ plej etaj nuancoj kaj delikatoj ne halois sur ĉirkaŭaĵojn, ne fandiĝis kun ili, restis inter difinitaj limoj. Elmetate sur tiu nesorbema silento, tre distancaj bruoj, probable el ĝardenoj de la alia ekstremo de la urbo, sentiĝis kun tia detala perfekteco, ke tiu malproksimeca efekto ŝuldiĝis ŝajne nur al ilia pianisimo, kiel tiuj dampitaj motivoj, kiujn la muzikistaro de la konservatorio tiom bone sonigas, ke oni kredas – kvankam ne preteraŭdante unu noton – ke ili venas de malproksime de la koncertejo kaj ke ĉiuj delongaj abonantoj – interalie la avin-fratinoj kiam Svan okaze al ili fordonis siajn luitajn lokojn – streĉis la orelojn, kvazaŭ ili aŭskultus la foran antaŭenmarŝon de militistaro, kiu ankoraŭ ne preterpasus la angulon de la strato de Trevizo.