Выбрать главу

Pri la stato de la traduko meze de jaro 2019a

La tradukanto ne povas dediĉi multan tempon al la tasko, kaj tial tre dubas, ke finos iam la tutan ciklon. Nuntempe malrapide progresas la dua parto: ‚En Ombro de Florantaj Junulinoj’. Komentoj, demandoj kaj atentigoj pri eraroj estas bonvenaj ĉe la retadreso menciita supre de la paĝo.

Glosaro

1versaja – laŭ la urbo Versailles, kie staras la ĉefa palaco de la francaj reĝoj dum la 17a kaj 18a jarcentoj.

2Honoreo De Balzak – franca romanisto (1799 – 1850), franclingve Honoré de Balzac.

3bergsonaj romanoj – laŭ Henri Bergson, franca filozofo (1859 – 1941).

4[eo] Mallongan ekzemplon de tiu tradicio oni povas legi enrete per la ‚Maksimoj’ de Madeleine de Sablé, en traduko de W. Kirschstein el 1998. - http://esperanto-ondo.ru/Tl-fr02.htm.

5[fr] Sur Proust / Jean-François Revel. - Julliard, 1960.

6[fr] Les traductions de Proust en Chine / Hongmei He. - Les chantiers de la création, 2008, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/lcc/91. Ĉi tiu artikolo enhavas interesan komparon inter du malsamaj tradukoj de ‚Rserĉe...’ en la norma ĉina lingvo.

7[fr] Du temps perdu au temps retrouvé : Proust face à Genette / Dairine O’Kelly. - modèles linguistiques, 2012:65, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/ml/245.

Marselo Prust

Sur la Vojo de Svan

unua libro de

‚Reserĉe al la Perdita Tempo’

aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/

originala titolo: ‚Du côté de chez Swann’

unua originala eldono: 1913

el la franca lingvo tradukis: ĵeromo vaŝe

por la traduko: © 2015-2017

kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr

Enhavtabelo

Unua Parto: Kombreo

1

2

Dua Parto: Unu Amo de Svan

Tria Parto: Landonomoj, la Nomo

Glosaro

Dediĉe al sinjoro Gastono Kalmet1 ateste pri granda kaj kora dankemo.

Unua parto: Kombreo

1

Dum jaroj mi enlitiĝis en frua horo. Iafoje tuj post forblovo de la kandelo miaj okuloj fermiĝis tiel rapide, ke tempo ne estis por diri: „mi endormiĝas”. Kaj post horduono min vekis la penso, ke nun estas tempo por nokta ripozo; mi gestis por demeti la libron, kiun mi ankoraŭ image tenis en la manoj, kaj por forblovi la lumon; mi daŭre dum la dormo pripensis la temon de mia legaĵo, sed la ideoj iom strange forkliniĝis; al mi ŝajnis, ke mi mem estas tio, kion la verko priparolas: iu preĝejo, iu muzika kvarteto, la rivaleco inter Francisko la 1a2 kaj Karlo la 5a3. Ĉi tiu iluzio plu vivis kelkajn sekundojn post mia vekiĝo; ĝi ne ŝokis la prudenton sed pezis kiel vualo sur la okuloj kaj pretervidigis, ke la kandelo ne plu lumas. Poste ĝi fremdiĝis al mi, kiel pensoj de antaŭa vivo fremdas al nova korpo. La temo de la libro disiĝis de mi, ĝin mi libere povis konsideri aŭ ne; mi baldaŭ retrovis vidpovon kaj miris, ke ĉirkaŭ mi regas senlumeco milda kaj refreŝiga al la okuloj kaj egale aŭ pli milda al la spirito, al kiu ĝi prezentiĝas kiel senkaŭza, nekomprenebla afero, kiel afero obskura. Mi scivolis pri la horo; mi aŭdis, kiel pli aŭ malpli proksime trajno fajfas, kaj ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon, priskribas la vaston de la senhoma kamparo, tra kiu vojaĝanto hastas al la loka stacio, kaj impreson pri la vojeto, kiun li estas iranta, enpremos en lian memoron la vigleco ricevata de tiu nefamiliara ĉirkaŭaĵo, de tiuj nekutimaj agoj, de freŝa interparolo kaj adiaŭo sub aliula lampo, lin plu akompanante en la nokta silento ĝis la baldaŭa dolĉeco de rehejmiĝo.

Milde mi alpremis mian vangon al la bela vango de kapkuseno, kies pleneco kaj freŝeco similas al vango infana. Mi frotfajrigis alumeton por okuli al la poŝhorloĝo. Noktomezo proksimas. Nun estas la horo kiam malsananto, kiu pro ia devo vojaĝas kaj trovis liton en nekonata hotelo, vekiĝas pro krizo kaj ĝojas, ke sub la pordo tagluma strio aperas. Feliĉe mateno jam venas! Post momento servistoj ekoficos, li sonorigos, ili venos kaj donos al li la necesan helpon. La espero pri flegoj firmigas lin kontraŭ doloro. Ĝuste nun li eble aŭdas ies paŝojn, ili sonas ĉiam pli proksime, kaj poste foriras. La tagluma strio sub lia pordo malaperis. Estas noktomezo; oni ĵus estingis la gaslampojn, la lasta servisto foriris, kaj venas tuta nokto da sufero sen kuraco.

Mi reendormiĝis, kaj ordinare mi spertis nur okazajn, mallongajn vekiĝojn, aŭdante la intimajn knarojn de lignoj, malfermante la okulojn kaj gapante en la kalejdoskopon de mallumo, kunsentante dum momenta flagro de konscio la dormadon de mebloj, de la ĉirkaŭa ĉambro, de la tuto, de kiu mi estis malgranda ero, kaj al kies sensenteco mi baldaŭ realiĝis. Aŭ – dum la dormo mi senpene retrovis delonge pasintan, fruan vivaĝon, respertis iun el miaj infanaj teruroj, interalie ke mia praonklo tiros miajn harbuklojn, timo forbatita en la tago, kiam – ekigante por mi novan eraon – oni fortondis ilin. Tiun okazon mi dumdorme forgesis, sed mi rememoris ĝin tuj kiam vekis min la peno forkuri de la praonklo; sed pro singardo la kapon mi ĉirkaŭpremis per la kapkuseno, antaŭ ol mi reiris al la sonĝomondo.

Iafoje, same kiel Eva el ripo de Adamo4 naskiĝis, ino estiĝis en la dormo pro mispozicio de mia femuro. Ŝin naskis la plezuro, kiun mi estis baldaŭ ĝuonta, kaj mi fantaziis, ke ŝi estas ĝia liveranto. En ŝia varmeco mia korpo sentis sian propran, kaj volis al ĝi kuniĝi; mi vekiĝis. Tre malproksima ŝajnis al mi la cetera homaro kompare kun tiu antaŭ tiom mallonge forlasita ino; pro ŝia kiso ankoraŭ varmis mia vango, pro la pezo de ŝia talio ankoraŭ doloretis mia korpo. Se ŝi – tio kelkfoje okazis – havis la aspekton de reale al mi konata persono, mi fordonis min tute al tio, ke mi retrovu ŝin, agante kiel tiuj, kiuj forvojaĝas por vidi per propraj okuloj prirevatan urbon, al si iluziante, ke la tutan ĉarmon de revaĵo povas doni realaĵo. Iompostiome la memoro pri ŝi forfluis, mi forgesis la naskiton de mia sonĝo.

Dormanto ĉirkaŭ si ronde tenas la sinsekvon de horoj, la ordan serion de jaroj kaj mondoj. Li aŭtomate trarigardas ilin je vekiĝo, kaj ene de sekundo jam ellegas la lokon sur la tero, kie li estas, la tempon, kiu forpasis dum lia dormo – sed ja povas iliaj vicoj konfuziĝi, misordiĝi. Supoze ke matene post malkomforta nokto li dum legado endormiĝas en kuŝa sinteno tre alia ol estas lia kutima, lia levita brako sufiĉos por haltigi kaj retrocedigi la sunon, kaj li en la unua minuto de vekiĝo eraros pri la horo, taksante ke li ĵus enlitiĝis. Supoze ke li senkonsciiĝas en eĉ pli malkutima kaj misvojiga pozicio, ekzemple postmanĝe sidante en brakseĝo, tiam okazos plena renverso kaj elorbitigo de mondoj, la magia seĝo lin portos per granda rapido tra tempo kaj spaco, tiel ke je malfermo de la palpebroj, li kredos, ke li kuŝas plurajn monatojn antaŭe en alia lando. Sed al mi sufiĉis en la propra lito profunda dormo plene malstreĉa al la menso, por ke ĉi tiu perdu la mapon de la loko, kie mi endormiĝis, kaj kiam mi en la nokto vekiĝis, ne sciante kie mi troviĝas – ja komence eĉ ne sciante kiu mi estas – mi havis nur primitivan, elementan konscion de mia estado, kiel ĝi vibras ene de besto, estis pli senrimeda ol kavernhomo; sed tiam memoro – ankoraŭ ne pri la nuna loko, sed pri iuj lokoj, kie mi estadis kaj povus nun ankoraŭ esti – eltiris min, kiel deĉiela helpo, el la neniejo, el kiu mi per propra forto ne eliĝus; ene de sekundo mi preterflugis jarcentojn de civilizo, kaj malnete vidita vizio de kerosenlampoj, de refalditaj kolumoj iom post iom rekunigis la originajn elementojn de mia memo.

La senmovecon de ĉirkaŭaj objektoj eble al ili trudas nia firma kredo, ke ili estas tiaj, ne aliaj, nia mem senmova konsidero de ili. Kiel ajn estas, kiam pro tiaj eldormiĝoj mia animo baraktis kaj palpis serĉe al la nuna loko – sensukcese – ĉio en mallumo ĉirkaŭ mi turniĝadis: aĵoj, jaroj, landoj. Tro apatia kaj sekve ne movkapabla, mia korpo esploris la formojn de siaj kontuzoj, la dismeton de la membroj, por el ĉio ĉi dedukti la situon de la muro, la sidon de mebloj, por rekonstrui kaj nomi la hejmon, en kiu ĝi kuŝis. Ĝia memorpovo, la ripa, genua, ŝultra memorpovo, al ĝi provigis sinsekve plurajn ĉambrojn, en kiuj ĝi antaŭe ripozis, dum nevideblaj vandoj tra la senlumeco ĉirkaŭkirliĝis kaj sin malsame dismetis depende de la formo de la imagita dormejo. Kaj antaŭ ol mia menso, hezitante sojle de epokoj kaj formoj, per rekono de kondiĉoj rekonus ankaŭ la loĝejon, mia korpo siaparte ekmemoris kia en ĉiu el ili estas la lito, kie la pordoj kaj la lumsiluetoj de fenestroj, ĉu ekzistas koridoro, kaj kion mi estis pensanta en la momento de tiea endormiĝo kaj repensos je vekiĝo. Mia paralizita flanko, provante diveni sian orientiĝon, imagis ekzemple, ke ĝi laŭlongas la muron en granda baldakena lito kaj mi tuj pensis „ha, mi fine endormiĝis, kvankam panjo ne venis kaj bonan nokton al mi ne deziris”, mi do estis en kampara domo, ĉe mia de multaj jaroj mortinta avo, kaj mia korpo kun sia subkuŝanta flanko, fidele konservante pasintaĵojn, kiujn animo nesingarde forgesis, al mi reprezentis la flamon de la urnoforma noktolampo sub bohemia vitraĵo, kiu pendis de l' plafono per ĉenetoj, de la kameno el siena marmoro en mia ĉambreto ĉe la geavoj en Kombreo5, en tiuj malproksimaj tagoj, kiujn mi kredis nunaj, kvankam mi ne klare bildigis ilin, kaj kiujn mi baldaŭ pli ĝuste revidos, kiam mi plene vekiĝos.