Ekde tiu tago okaze de promenoj sur la vojo de Germanto mi sentis per pli granda aflikto ol antaŭe mian mankon de talento por beletro kaj la konsekvencan rezignon pri destino de fama literatura verkisto. La bedaŭro, kiun mi sentis dum mi restis iom flanke, en reva humoro, tiom suferigis min, ke por ĝin ignori, mia menso per si mem spertis ian prodoloran inhibon kaj tute ĉesis pensi pri versoj, pri romanoj, pri poeta kariero, kiun mia sentalenteco forŝovis al la sfero de malrealaĵoj. Tiam – senrilate al tiuj beletraj konsideroj kaj neniel sekve de ili – subite iu tegmento, iu sunbrilo sur ŝtono aŭ la odoro de vojo min haltigis pro la aparta ĝuo, kiun ili provizis, kaj ankaŭ ĉar ili eble kaŝis trans la videblaĵo ion, kion ili proponis por aliro kaj preno, kaj kion mi malgraŭ ĉiuj fortostreĉoj ne sukcesis malkovri. Sentante, ke tio nestis en ili, mi staris senmove, rigardis, enspiris, kaj pelis la penson, ke ĝi serĉu trans la vidaĵo aŭ la odoro. Kaj se mi devis postkuri mian avon, plu iri, mi penis ilin retrovi, fermante miajn okulojn, mi provadis enmemorigi la ĝustan linion de la tegmento, la kolornuancon de la ŝtono, kiuj spite al mia komprenpovo ŝajnis tiel plenaj, baldaŭ malfermiĝaj, pretaj por livero de tio, sur kio ili estis nuraj kovriloj. Certe tiaspecaj impresoj al mi ne povis redoni la perditan esperon, ke mi estos iam verkisto, poeto, ĉar ili ĉiam dependis je aparta, intelekte senvalora objekto, kiu ne rilatis al ia abstrakta vero. Sed ili almenaŭ donis al mi malracian plezuron, iluzion pri ia fekundeco kaj per tio ili min deturnis de la ĉagreno, de la senpoveco, kiun mi sentis ĉiufoje, kiam mi pripensis filozofian temon por granda literatura verko. Sed tiel peza sur mia animo estis la ŝarĝo, kiun al mi trudis tiuj formaj, odoraj aŭ koloraj impresoj kaj la tasko diveni, kio kaŝiĝas en ili, ke mi baldaŭ serĉis por mi senkulpigojn por rezigni la bezonatan laboron, ŝpari al mi la laciĝon. Feliĉe miaj gepatroj tiam min vokis, mi sentis, ke nun mankas la necesa kvieto por sukcesa daŭrigo de mia esploro, ke plibone mi ne plu pensu pri la temo ĝis la rehejmiĝo, tiel ke mi ne antaŭlaciĝu sen rezulto. Tiam mi ne plu zorgis pri tiu nekonataĵo, kiu sin maskis per formo aŭ odoro, mi plene trankvilis, ĉar hejmen mi kunprenis ĝin, volvitan en ŝirma ŝelo de bildoj, sub kiu mi retrovos ĝin viva, kiel la fiŝojn, kiujn en tagoj, kiam oni permesis al mi fiŝkaptan ekskurson, mi reportis en korbo sub herba kovro, kiu tenis ilin freŝaj. Reveninte hejmen min okupis aliaj aferoj, kaj tiel amasiĝis en mia animo (kiel en mia ĉambro amasiĝis floroj, kiujn mi ŝiris okaze de promenoj, aŭ la objektoj, kiujn oni donacis al mi) ŝtono, sur kiu moviĝis rebrilo, tegmento, sonorila sono, foliara odoro, entute tre multaj bildoj, sub kiuj delonge mortis la divenotaj realaĵoj, kiujn mia tro malgranda mensostreĉo fiaskis malkovri. Unu fojon tamen – en tiu tago nia promeno tre longiĝis trans la kutima daŭro, kaj ni sekve taksis bonŝancon, ke mezvoje de la reveno en la malfrua posttagmezo ni renkontis doktoron Percepiedo, kiu estis rapidege preterpasonta, sed nin rekonis kaj enveturigis – mi ricevis tiaspecan impreson kaj ĝin ne forlasis sen ioma esploro. Oni sidigis min apud la koĉero kaj ni plu veturis impete kiel vento, ĉar la kuracisto devis antaŭ la reveno al Kombreo ankoraŭ halti en Martenvilo-la-seka ĉe malsanulo, apud kies domo ni laŭkonsente atendos lin. Je iu turniĝo de la vojo mi subite sentis specialan plezuron, tre malsaman je ĉiu ajn alia, ekvidante la du sonorilturojn de Martenvilo, kiujn la lumo de la subiranta suno trafis, kaj kiujn la iro de nia veturilo kaj la kurboj de la vojo ŝajne ŝovis al konstante malsamaj lokoj, iom poste vice ekvidante la sonorilturon de Vieviko, kiu, disante de la unuaj trans monteto kaj valo kaj starante sur pli alta kaj pli malproksima ebeno, tamen ŝajnis najbara kun ili.
Konstatante, rimarkante la formojn de la turpintoj, la ŝanĝiĝadon de iliaj viciĝoj, la sunbrilon sur iliaj eĝoj, mi sentis, ke mi ne plene komprenas tiun impreson, ke malantaŭ tiu moviĝo, malantaŭ tiu brilaĵo io sekrete staras – io, kion ili entenas kaj kaŝas samtempe.
Laŭŝajne tiom malproksimaj estis la turoj kaj tiom malmulte ni proksimiĝis al ili, ke mi miris, kiam ni post mallonga tempo haltis antaŭ la preĝejo de Martenvilo. Mi ne sciis, kial mi tiom plezure ĵus vidis ilin super la horizonto, kaj la taskon esplori pri tiu kialo mi juĝis peniga; mi tentiĝis konservi en mia kapo tiujn moviĝemajn liniojn sub sunlumo kaj rezigni pri tuja pripensado. Kaj probable, se tiel mi agus, la du sonorilturoj kuniĝus por ĉiam kun multegaj arboj, tegmentoj, odoroj, sonoj, kiujn mi distingis inter aliaj aperaĵoj pro tiu malklara plezuro, kiun ili donis al mi, kaj kiun mi neniam priesploris. Dum la atendo de la kuracisto mi elkaleŝiĝis kaj parolis kun miaj gepatroj. Poste mi residiĝis sur la kondukbenko, ni reekiris, mi turnis la kapon por ankoraŭ vidi la turojn, kaj iom poste ili lastfoje aperis en vojkurbo. La koĉero, kiu ne estis en babilema humoro, apenaŭ respondis miajn alparolojn, kaj mi do pro manko de alia kompanio devis turniĝi al mi mem kaj provis memori la viditajn turojn. Baldaŭ iliaj formoj kaj allumataj eĝoj, kvazaŭ ili estus ia ŝelo, krevis, iomo da ilia kaŝita interno al mi montriĝis, mi ricevis novan penson, kiu antaŭe en mi ne estis, ĝi esprimiĝis per vortoj en mia kapo, kaj la plezuro, kiun mi antaŭe havis pro ilia ekvido, rezulte tiom intensiĝis, ke mi, iel ebriigite, povis plu pensi nur pri ĉi tio. En la sama momento, kiam ni jam malproksimis de Martenvilo, returnante la kapon mi ekvidis ilin refoje, kiel nun nigraj siluetoj, ĉar la suno jam subiris. La kurboj de la vojo alterne montris kaj malmontris ilin, ili lastan fojon aperis, kaj mi fine malvidis ilin.
Ne pripensante, ke tio, kio kaŝiĝis en la apero de la martenvilaj turoj iarilate similis al bela frazo, kvankam ĝi al mi montriĝis pere de vortoj, kiuj min plezurigis, mi petis de la kuracisto krajonon kaj paperon, kaj por liberigi mian animon kaj agi laŭ mia entuziasmo mi redaktis malgraŭ la skuoj de la veturilo jenan mallongan tekston, kiun mi poste retrovis kaj al kiu mi bezonis fari nur malgrandan postredakton:
‚Solece starante super la ebenaĵo kaj kvazaŭ erarinte meze de la senreliefa kamparo, la du sonorilturoj de Martenvilo pintis direkte al la ĉielo. Ni baldaŭ vidis trian: per lerta ĉirkaŭsalto sin lokante fronte al ili, malfruiĝinto, nome la turo de Vieviko, kuniĝis al la grupo. Minutoj pasis, ni veturis rapide kaj tamen la tri turoj restis malproksimaj antaŭ ni, similaj al tri birdoj sur la ebenaĵo sidantaj, senmovaj kaj distingeblaj en sunlumo. Poste la vievika turo alflankiĝis, foriĝis, kaj la martenvilaj turoj sole restis en la helo de subiranta suno, kiun eĉ de fore mi vidis sur iliaj deklivaj tegmentoj brileti kaj rideti. La alvojado tiom longe daŭris, ke mi estis pripensanta kiom da tempo ankoraŭ necesos por atingo, kiam subite la veturilo turniĝis kaj haltis ĉe ilia piedo; kaj tiom abrupte ili alhastis ĝin, ke tempo estis nur por finbremsi kaj eviti karambolon kun la pordego. Ni plu veturis; de kelkaj minutoj ni eliris el Martenvilo, komence la vilaĝo nin mallonge akompanis, poste ĝi malaperis, kaj tamen sole ĉe la horizonto nian forkuron gvatis ĝiaj turoj kune kun la vievika turo, ankoraŭ adiaŭe svingante siajn sunlumajn kulminojn. Alterne tiu aŭ tiu el ili foriĝis, por ke la du aliaj pli facile vidu nin ankoraŭ; sed la vojo ŝanĝis sian direkton, ili forĝiris en la lumo kiel tri oraj pivotoj kaj al miaj okuloj ne plu montriĝis. Sed iom poste, kiam ni jam proksimis al Kombreo kaj la suno estis nun subirinta, mi lastfoje en granda distanco ekvidis ilin, kaj ili aperis nur kiel tri floroj pentritaj sur la ĉielo elstare sur la malalta linio de kampoj. Ili min ankaŭ pensigis pri tri legendaj junulinoj, forlasitaj en senhomejo, sur kiu vastiĝis mallumo; kaj dum ni forgalopis, mi vidis, kiel ili hezite serĉas vojon kaj kiel post kelkaj ŝanceliĝoj iliaj noblaj siluetoj grupiĝis, kunviciĝis sur la ankoraŭ rozkolora ĉiela fono en unu solan nigran formon, ĉarman kaj senesperan, kaj solviĝis en la nokto.’