Mi poste neniam rememoris tiun skribaĵon, sed tiam – sidante ĉe la ekstremo de la benko, kie kutime la koĉero de la kuracisto en korbo tenis kortobirdojn de li aĉetitajn en la martenvila bazaro – kiam mi ĵus finskribis ĝin, mi travivis tian feliĉan senton, mi konstatis, ke ĝi tiom efike senbalastigis min je la turoj kaj je tio, kion ili enkaŝis, ke, kvazaŭ mi mem estus kokino kaj ovon ĵus demetus, mi ekkantis plenvoĉe.
Dum la tuta tago, dum la promenado mi laŭdezire revadis pri la plezuraĵo, ke mi amikus kun la dukino De Germanto, ke mi kaptus trutojn, ke mi boate promenus sur Vivono, kaj – pro daŭra feliĉavido – mi en tiuj momentoj postulis de la vivo nenion krom plua kaj ĉiama viciĝo de simile ĝuindaj posttagmezoj. Sed kiam preter la revena vojo mi ekvidis je maldekstro farmodomon, iom disan de du aliaj, kiuj male interproksimis, de kie al Kombreo rekte gvidis aleo borderita de kverkoj, laŭ kies unu flanko viciĝis malgrandaj herbejoj ĉirkaŭitaj de bariloj priplantitaj de egale distancaj pomarboj, kiuj en sunsubira lumo ĵetis al la grundo la japaneskan desegnon de siaj ombroj, subite mia koro ekbatis, mi sciis, ke ene de malpli ol horduono ni rehejmiĝos, kaj ke laŭ la hejma regulo en tagoj de promeno al la flanko de Germanto la vespermanĝo okazos eksterkutime malfrue kaj oni sendos min al dormo tuj post la supo, tiel ke mia patrino, restante ĉe la tablo same kiel en tagoj de gastovizitoj, ne supreniros al mia ĉambro, ne venos al mia lito por nokta bondezirado. Same distingiĝis la areo de malĝojo, kiun mi ĵus eniris, disde la areo, tra kiu antaŭ mallonge mi ĝoje impetis, kiel en iuj aspektoj de ĉielo rozkoloran strion disigas kvazaŭ neta linio disde verda strio aŭ nigra strio. Videblas birdo, ĝi traflugas la rozkoloron, ĝi baldaŭ atingos ĝian ekstremon, ĝi preskaŭ tuŝas la nigron, kaj ĝi fine eniris ĝin. La antaŭmomentaj deziroj de iro al Germanto, de vojaĝo, de feliĉo nun al mi tiom fremdis, ke ilia plenumo min ne reĝojigus. Ĉion ĉi mi volonte fordonus, se mi nur povus plori dum la tuta nokto en la brakumo de panjo! Mi tremetis, mi ne povis miajn angorajn okulojn deturni de la vizaĝo de mia patrino, kiu ĉi-vespere ne eniros mian ĉambron, en kiu mi enpense jam estis. Mi deziris morti. Kaj ĉi animstato estis daŭronta ĝis la sekva tago, kiam la radioj de matenlumo apogos, kiel la ĝardenisto, siajn ŝtupojn al la muro surkreskita de tropeoloj altiĝantaj ĝis mia fenestro, kiam mi salte ellitiĝos kaj haste malsupreniros al la ĝardeno, jam ne memorante, ke kun la sekva vesperiĝo venos la horo, kiam mi disiĝos de mia patrino. Tiele pro la vojo de Germanto mi konsciiĝis pri animstatoj, kiuj dum iuj periodoj de la vivo en mi sinsekvas, kaj eĉ inter si porciigas la tagon, tiel ke unu forpelas la alian, akurate kiel febro; unu tuj sekvata de la alia, sed tiom interfremdaj, tiom netaŭgaj por interkomuniko, ke mi ne plu povas kompreni, eĉ ne imagi, kiam unu regas, kion mi deziris, timis aŭ plenumis en la alia.
Tial la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto en mia memoro rilatas al multaj malgrandaj okazoj de tiu el la diversaj vivoj, kiujn ĉiu homo paralele spertas – de la plej riĉa je eventoj, de la plej abunda je epizodoj, nome de la intelekta vivo. Certe en homo ĝi apenaŭ senteble progresas kaj la malkovro de la veraĵoj, kiuj ŝanĝis por li ĝiajn sencon kaj aspekton, kiuj antaŭ li malfermis novajn vojojn, delonge estis maturiĝantaj; sed tio okazis sen prikonscio, kaj ili por li realas precize de la tago, de la minuto, en kiu ili videbliĝis. Floroj, kiuj tiam balanciĝis super herbo, akvo, kiu fluis en sunlumo, la tuta pejzaĝo, kiu ĉirkaŭis ilian aperon daŭre akompanas ilian primemoron per sia nekonscia aŭ reva vizaĝo. Nu kiam ilin kontemplis ordinara pasanto, revanta infano – kiel reĝon rigardas kronikisto anonima en la homamaso – ĉi tia natura loko, tia ĝardeneto ne suspektis, ke ili ĝuste dank' al li transvivos kun siaj eĉ plej efemeraj aspektoj; kaj tamen tiu krataga odoro, kiu ŝvebas laŭ la abelplena heĝo, kie sovaĝaj rozoj baldaŭ vice floros, la seneĥa knaro de paŝoj en alea gruzo, la veziko, kiun la rivero formis ĉe akvoplanto, kaj kiu baldaŭ krevas – mia pasio ilin kaptis kaj sukcese portis trans multajn sinsekvajn jarojn, dum ĉirkaŭe malaperis la padoj, mortis tiuj, kiuj ilin suriris, kaj mortis memoro pri la suririntoj. Iafoje tia ŝiraĵo de pejzaĝo, drivante ĝis nuntempo, apartas de ĉio ajn, tiel ke ĝi nebule flosas en mia penso, kiel ia florplena Delos-insulo156, kaj mi ne povas diri de kiu lando kaj tempo, eble de kiu nura sonĝo ĝi venas. Sed precipe kiel profundaj fontoj de mia mensa grundo, kiel solida tereno, sur kiu mi ankoraŭ apogas min, rolas la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto. Tial ke mi kredis je aĵoj, je vivuloj, dum mi trairis ilin, la aĵojn, la vivulojn, kiujn ili al mi konigis, mi ankoraŭ rigardas gravaj, kaj ili ankoraŭ donas al mi ĝojon. Eble la krea fido en mi sekiĝis, aŭ eble realeco formiĝas nur en memoro – kiel ajn, floroj, kiujn oni nuntempe montras al mi unuafoje ne estas por mi veraj floroj. La vojo de Mezeglizo kun siaj siringoj, kratagoj, cejanoj, papavoj, pomarboj, la vojo de Germanto kun sia ranidoplena rivero, siaj nimfeoj, siaj ranunkoloj, ambaŭ fariĝis por mi ĉiama figuro de landoj, en kiuj mi volonte vivus, en kiuj mi postulus antaŭ ĉio, ke oni sin dediĉu al fiŝkaptado, al boata promeno, al vizito de ruinaj gotik-stilaj fortikaĵoj, al trovo ie inter tritikejoj – kiel okazis pri Santandreo-de-kampoj – de vasta, kruda, fojn-amase orkolora preĝejo; kaj la cejanoj, la kratagoj, la pomarboj, kiujn mi okaze de vojaĝoj ankoraŭ trovas en kampoj, ĉar ili restas samprofunde, je la nivelo de mia estinteco, kun mia koro senpere komunikas. Kaj tamen, ĉar ĉiu loko havas propran spiriton, kiam ekregas min deziro revidi la vojon de Germanto, ĝin oni ne kontentigus simple irigante min al riverbordo, kie kreskus same belaj aŭ eĉ pli belaj nimfeoj, ol la vivonaj, same kiel vespere je rehejmiĝo – en la horo kiam en mi vekiĝis la angoro, kiu poste kontaĝas amon kaj povas iĝi neforigebla parto de ĝi – mi ne ŝatus, ke pli bela kaj pli inteligenta patrino, ol la mia, al mi bonan nokton dezirus. Ne, en simila maniero kiel tio, kion mi bezonis por tia paca endormiĝo, kian al mi neniu amatino poste donis, ĉar ŝin oni suspektas en la tempo, kiam oni ŝin ankoraŭ fidas, kaj ke ŝian koron oni ne posedas tiel, kiel en la kiso de mia patrino mi ricevis ŝian koron, plene, sen sekretigo de oblikva penso, sen spuro de intenco direktita al iu alia – tio estis ŝia esto, ke ŝi al mi klinu tiun ŝian vizaĝon, en kiu estis sub okulo ia marko, kiu laŭdire estis malbelaĵo, sed kiun mi amis egale, kiel ĉion ceteran, simile tio, kion mi revidi deziras, estas la vojo de Germanto, kia mi ĝin konis, kun la farmodomo, kiu iom distancas de la du sekvaj, kiuj interpremiĝas apud la ekstremo de la kverke borderita aleo; estas ankaŭ la herbejoj, super kiuj pomarboj folias per folioj, kiujn la suno de temp' al tempo briligas kiel akvejo; estas tiu pejzaĝo, kies propra etoso nokte, en sonĝoj, min tre forte, preskaŭ vizie plenigas, kaj ĝin, vekiĝinte, mi ne retrovas. En mi por ĉiam kaj nedisigeble kuniginte diversajn impresojn nur per tio, ke ili sentiĝis al mi samtempe, la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto sendube kaŭzis en posta tempo, ke mi ofte disreviĝis kaj eĉ malĝuste agis. Ja diversokaze mi penis revidi iun, ne konsciante, ke la kaŭzo simple estis, ke ŝi min memorigis pri kratago-heĝo; aŭ min instigis al kredo kaj kredigo pri revigliĝo de korinklino nura sopiro al vojaĝado. Sed kun tio – nuntempiĝante en hodiaŭaj impresoj, al kiuj ili povas iel rilatiĝi – ili al ĉi tiuj novaj impresoj provizas fundamenton, profundecon, plian dimension, kiun aliaj malhavas. Ili ankaŭ aldonas al ili ĉarmon, signifon, kiujn nur mi perceptas. Kiam en somera vespero la harmonia ĉielo kiel bestego murmuras kaj ĉiu mishumoras pro venanta fulmotondro, al la vojo de Mezeglizo mi ŝuldas tion, ke mi male en daŭra ekstazo flaras tra la sono de verŝiĝanta pluvo la odoron de nevideblaj kaj persistemaj siringoj.