...
Tiele mi ofte memoradis ĝismatene la epokon de Kombreo, miajn malgajajn sendormajn vesperojn, ankaŭ tiom da tagoj, kies bildojn por mi restarigis la gusto de taso da teo – aŭ laŭ la kombrea dirmaniero la parfumo de taso da teo – kaj pro kunĉeniĝo de memoraĵoj tion, kion mi – multajn jarojn post kiam mi forlasis la urbeton – eksciis pri enamiĝo de Svan, okazinta antaŭ mia naskiĝo, kun tiu akurateco de detaloj, kiun oni en iuj okazoj pli facile ricevas pri la vivo de homoj antaŭ jarcentoj mortintaj, ol pri la vivo de proksimaj amikoj, kaj kiu ŝajnas neebla, kiel ŝajnis neeble interparoli de unu urbo al alia – dum oni ne sciis la rimedon, per kiu tiun neeblecon oni transpontas. Ĉiuj ĉi memoraĵoj, sin iom post iom amasigante, iĝis unu sola tuto, sed en tiu tuto oni povas tamen distingi – inter la pli malnovaj kaj la pli novaj, kiujn parfumo naskis, kaj ankaŭ rilate al tiuj, kiuj estis aliulaj memoraĵoj al mi transdiritaj – eble ne fendojn, verajn breĉojn, sed almenaŭ tiajn striojn aŭ kolorŝanĝojn, kiuj en iaj rokoj, ekzemple en marmoroj, atestas pri malsamaj devenoj, malsamaj geologiaj epokoj, tielnomataj formacioj.
Nu certe – kiam mateno proksimis, la efemera dubo de mia vekiĝo delonge forvaporiĝis. Mi sciis, en kiu ĉambro mi pozitive kuŝas, mi rekonstruis ĝin ĉirkaŭe en mallumo, kaj – sekvante la solan gvidon de memoro aŭ min helpante per la signo de ekaperanta malforta helo, ĉe kies piedo mi pendigis la fenestrajn kurtenojn – mi ĝin tute refaris kaj primeblis, kiel aranĝisto kaj dekoristo, kiuj konservus la ekzistantajn malfermaĵojn de pordoj kaj fenestroj; la spegulojn mi relokis kaj la komodon enpuŝis en ĝian asignitan lokon. Sed apenaŭ la taghelo – ne la rebrilo de lasta braĝo sur kupra stango, kiu antaŭe min kredigis pri ĝia veno – tra la malhelo kvazaŭ per bastoneto da kreto blanke desegnis la unuan korektan strion, tuj la fenestraj framo kaj kurtenoj deŝoviĝis de la porda malfermaĵo, kien mi erare enmetis ilin, dum la labortablo, kiun mia memoro mallerte instalis en ĝia loko, forkuregis, antaŭ si pelante la kamenon, retropuŝante la koridoran muron; la lokon, kie antaŭ nelonge estis la tualetejo, okupis kureto, kaj la apartamento, kiun mi kunmetis en mallumo, jam aliĝis al la loĝejoj aperintaj en la vekiĝo-tempa ideo-kirlo, fortimigite de la pala signo, kiun super la kurtenoj strekis la levita fingro de tagiĝo.
Dua parto: Unu Amo de Svan
Aniĝo en la verdurena eta rondo, eta grupo aŭ malgranda tribo postulis unu kondiĉon, sufiĉan sed nepre necesan: ĉiu novulo silente agnosku kredkonfeson, en kiu tekstis unu paragrafo, ke la juna pianisto, kiun sinjorino Verduren tiujare patronis, kaj pri kiu ŝi komentis ke „estas malpermesinde, ke iu tiel bone ludas la muzikon de Riĥardo Vagner157”, ol Plante kaj Rubinstejn158„pli fortis”, kaj ke doktoro Kotar, ol doktoro Poten, pli bone diagnozis. Ĉiu novvarbito, kiun la verdurena paro ne konvinkis pri tio, ke la vesperoj de aliaj homoj, kiuj ne vizitadis ilian salonon, estas tedaj kiel pluva tago, estis tuj eksigita. Tiurilate virinoj pli ol viroj montriĝis malemaj al rezigno pri monduma esplorado, pri scivolo kaj propra provado de la atmosfero de aliaj salonoj, kaj la verdurena paro cetere sentis, ke tiu demone memspertema kaj frivola spirito povus kontaĝe difekti la ĝeneralan fidelecon de la malgranda sekto; ili do sinsekve seniĝis je ĉiuj in-seksaj fideluloj.
Krom la juna edzino de la kuracisto ili akceptadis en tiu jaro nur (kvankam sinjorino Verduren havis neriproĉindan vivon kaj devenis de respektinda, tre riĉa kaj tute malfama burĝa familio, kun kiu ŝi memvole iom post iom ĉesigis ĉian rilatadon) personon preskaŭ duonmonduman, nome sinjorinon De Kresi, kiun sinjorino Verduren nomis per ŝia voknomo „Odeta” kaj epitetis „aminda” kaj krome la onklinon de la pianisto, kiu probable iam oficis domgardiste, kaj ĉi tiuj homoj estis tiom senspertaj pri mondumo, ke al ilia naiveco oni facile kredigis, ke la princino De Sagan kaj la dukino De Germanto por havi gastojn ĉe siaj vespermanĝoj uzis kiel lastan rimedon pagadon al senmonuloj, tiel ke se iu proponus al ili inviton al mondumaĵo ĉe iu el tiuj eminentaj sinjorinoj, la eksa domgardistino kaj la duonmonduma ino disdegne malakceptus.
La verdurena paro al vespermanĝo ne invitis: oni havis ĉe ili pretan teleron. La vespero ne konformis al ia difinita programo. La juna pianisto muzikis, sed nur se li estis en la humoro, ĉar al homoj oni ne trudis ion, kaj laŭ la diro de sinjoro Verduren „ĉio estas por amikoj, vivu la kunuloj!”. Se la pianisto proponis ludadon de la ‚Rajdado de Valkirioj’159 aŭ de la preludo de ‚Tristano kaj Izolda’160, sinjorino Verduren protestis, ne tial ke ĉi tian muzikon ŝi ne ŝatus, sed male tial, ke ĝi estas tro impresa. „Ĉu vi vere volas, ke mi ricevu hemikranion? Vi scias, ke tiel estas, ĉiufoje kiam li ludas tion. Mi scias, kio estos la sekvo. Morgaŭ, kiam mi volos ellitiĝi, saluton! mi povos nur plu kuŝi!” Se muziko ne estis, homoj babilis, kaj iu el la amikaro, plejofte ilia tiam ŝatata pentristo „elbuŝigis” laŭ la diro de sinjoro Verduren „dikan ŝercon, pro kiu ĉiuj ridegis”; ridis precipe sinjorino Verduren, al kiu – pro ŝia kutima emo laŭvorte plenumi la vortfigurojn de la emocioj, kiuj trafis ŝin – doktoro Kotar (li tiam estis juna, debutanta kuracisto) iun tagon devis reloki la malsupran makzelon, kiun ŝi elartikigis pro troa ridado161.
Surhavo de nigra frako estis malpermesita pro tio, ke oni estis inter kompanoj kaj ne volis simili al teduloj, kiujn oni evitis kiel danĝeran malsanon, kaj kiujn oni invitis nur por festaj vesperoj okazigitaj laŭeble malofte, nur se iel tio amuzis la pentriston aŭ konigis la muzikiston. En ordinaraj vesperoj oni simple ludis enigmojn, vespermanĝis en kompleto sed nur inter familiaruloj sen enmikso de homoj fremdaj al la eta rondo.
Sed laŭtempe kiel la rondanoj okupis pli kaj pli grandan parton de la tempo de sinjorino Verduren, teduloj kaj ĝenuloj iĝis ĉiuj homoj, kiuj detenis la amikojn malproksime, kaj ĉio, kio okaze ne lasis ilin liberaj: jen la patrino de la unua, la profesio de la dua, jen la somerdomo aŭ la malbonfarto de la tria. Se okaze doktoro Kotar tuj post la manĝo sin pretigis por vizito al akute malsana paciento:
— „Eble” diris sinjorino Verduren „estos al li multe pli sane, se vi ne perturbos lin hodiaŭ vespere; li trankvile dormos sen vizito de vi; morgaŭ frue en la mateno vi iros kaj vidos, ke li resaniĝis”.
En la komenco de decembro ŝi ekangoris imagante, ke la fideluloj perfidos en la kristnaska kaj novjara festotagoj. La onklino de la pianisto postulis, ke li ĉeestu tiutage la familian vespermanĝon ĉe ŝia patrino...
„Ĉu vi kredas, ke via patrino mortus” akre komentis sinjorino Verduren „se vi ne vespermanĝus kun ŝi en novjaro, kiel oni faras en la provincoj?”.