Ŝia zorgo reviviĝis, kiam proksimis la antaŭpaska semajno162:
„Vi, doktoro, estas klerulo, liberpensulo – vi kompreneble venos en la sankta vendredo tute same, kiel en alia tago, ĉu ne?” ŝi diris en la unua jaro al Kotar per memcerta tono, kvazaŭ pri la respondo ŝi neniel dubis. Sed pro tiu respondo ŝi tre antaŭtimis, ĉar se li ne estis venonta, ŝi eble entute malhavus gastojn.
— „Mi venos en la sankta vendredo... kaj adiaŭos al vi, ĉar ni forveturos kaj pasigos la festotagojn en Overnjo163.”
— „Ĉu en Overnjo? Tie vin manĝos puloj kaj vermoj. Pa! laŭ via plaĉo!”
Kaj post silento:
„Se vi almenaŭ sciigus pli frue, ni penus aranĝi la aferon, ni eble kune vojaĝus tien en komfortaj kondiĉoj.”
Ankaŭ se fidelulo havis amikon, se kunulino havis amaferon, kulpe de kio li aŭ ŝi povus iafoje perfidi, la verdurena paro, kiu ne ŝokiĝis pro tio, ke virino havas amanton, se ŝi nur havas lin ĉe ili, amas lin tra ili, kaj lin ne pli amas ol ilin, diris: „bonege! vian amikon simple alinvitu.” Kaj oni varbis lin por prova tempo, por vidi ĉu li laŭorde ĉion konfidos al sinjorino Verduren kaj ĉu li estos bone akceptata de la malgranda tribo. Se tiel ne estis, oni parolis aparte al la fidelulo, kiu alkondukis la novulon, kaj oni bonvole helpis lin per tio, ke oni malpacigis lin kun lia amiko aŭ amanto. Se male ĉio estis en ordo, la novulo aliĝis al la societo. Kaj ĝuste tiel okazis, ke kiam la duonmondanino al sinjoro Verduren tiujare raportis, ke ŝi ekkonis tre ĉarman viron, nome sinjoron Svan, kaj aludis, ke tre volonte li venus al iu vespera akcepto, sinjoro Verduren senprokraste sciigis la peton al sia edzino. Li neniam opiniis alie ol sia edzino, kaj lia propra rolo estis en la plenumo de ŝiaj deziroj – kaj same de la fidelulaj deziroj – per plejeble lertaj rimedoj.
— „Jen, sinjorino De Kresi havas peton al vi. Ŝi deziras prezenti al vi amikon sian, nome sinjoron Svan. Kiel vi opinias?”
— „Kara, ĉu vi kredas, ke mi povus ion rifuzi al tia perfekta juna virino? Jes, silentu, vian propran opinion mi ne petis, mi diras, ke vi estas perfekta virino.”
— „Se tiel vi decidas...” respondis Odeta en koketa tono, kaj ŝi aldiris: „vi scias, ke mi ne estas fiŝiŋ for kamplimnts164.”
— „Nu bone, venigu vian amikon, se li estas simpatia.”
La eta rondo certe ne samrangis kun la societo, kiun Svan ordinare frekventis, kaj aŭtentaj mondumanoj juĝus, ke viro, kiu en ĝi havas eminentan lokon, malŝparas sian tempon kaj prestiĝon per interkoniĝo kun la verdurena societo. Sed Svan tiom inklinis al virinoj, ke ekde kiam li konis preskaŭ ĉiujn inojn en la nobelaro kaj de ili ne plu atendis ion novan, li ne plu taksis grava la atestilon pri civitaneco, la preskaŭan nobelan titolon, kiun al li donis la kvartalo Sankta-Ĵermano, sed ĝin rigardis ia valorpapero, ia kambio per si mem senvalora, sed per kiu li povis improvize trovi akcepton en ajna malgranda provinca urbeto aŭ en ajna malfama pariza medio, en kiu la filino de loka hidalgo aŭ aktisto al li plaĉis. Ĉar deziro aŭ amo al virino tiam revivigis lian vantecon, kiu ne plu akompanis lin en la ĉiutaga vivo (kvankam ĝuste tiu vanteco kredeble lin siatempe emigis al tiu monduma kariero, en kiu sian naturan inteligenton li fordonis al frivolaĵoj kaj sian klerecon pri belartoj servigis al rangaj sinjorinoj, kiuj volis aĉeti pentraĵojn kaj meblojn por siaj domoj), kaj spronis lian deziron imponi en la okuloj de nekonata ino, kiun li subite ekamis, per eleganteco, kiun la nura nomo Svan senplie ne provizis. Imponi li deziris precipe se la nekonata ino estis malaltaklasa. Same kiel inteligenta homo ne timas, ke al alia inteligenta homo li ŝajnos stulta, tiel same elegantulo ne timas, ke lian elegantecon ignoros grandsinjoro, sed ja ke krudulo ĝin pretervidos. Tri kvaronoj de la elmontroj de sprito, de la mensogoj pro vanteco, kiujn tra ĉiuj lokoj kaj epokoj faris homoj, kiuj per tiaj agoj fakte sin malaltigas, fariĝis pro malsuperaj homoj. Kaj Svan, kiu sintenis senafekte, ja senpripense antaŭ dukino, timis pro la ebla malestimo de ĉambristino – antaŭ ŝi pozis.
Li ne agis kiel multaj homoj, kiuj pro neiniciatemo aŭ pro la rezigna sento, ke alta socia rango devigas al restado en difinitaj rondoj, sin detenas de la plezuroj, kiujn ĉirkaŭmondo disponigas ekster la alta pozicio, en kiu ili establiĝis kaj restas ĝis sia morto, laŭtempe akceptante rigardi kiel plezurojn – ĉar pli bonaj ne estas – kiam al ili prosperis kutimiĝi, la mezbonajn amuzojn aŭ la elteneblajn enuojn, kiujn ĝi al ili havigas. Svan male ne penis taksi belaj la inojn, kun kiuj li rilatis, sed penis rilati kun la inoj, kiujn li taksis unuavide belaj. Ĉi tiuj ofte belis en iom vulgara maniero, ĉar la korpaj ecoj, kiuj lin nekonscie logis, estis tute aliaj ol la ecoj, pro kiuj li admiris la inojn skulptitajn aŭ bildigitajn de pentromastroj, kies verkojn li plej alte taksis. Profunda, melankolia ŝajno frostigis lian voluptemon, kiun male senmanke vigligis sana, abunda, rozkolora karno.
Se, vojaĝante, li renkontis familion, kun kiu li pro malegaleco de rango laŭ etiketo normale ne interkoniĝus, sed ene de kiu iu virino en liaj okuloj prezentis specon de ĉarmo, kiun li ne ekkonis antaŭe, teno de distanco kaj forklino de la deziro, kiun ŝi naskis en li, substituo de alia plezuro al la plezuro, kiun li povus kunhavi kun ŝi, ekzemple mesaĝante al jam konata amatino, ke ŝi alvojaĝu – ĉio ĉi ŝajnus al li same malestiminda abdiko antaŭ la cirkonstancoj, same stulta rezigno pri nova feliĉo, kiel se li ne vidus la vizitatan landon, sed enfermiĝus en sia hotelĉambro kaj rigardus bildojn de Parizo. Li ne restis inter la muroj de siaj sociaj rilatoj, sed male ilin ŝanĝis – tiel ke li povu ilin rekonstrui surloke kaj dekomence en ĉiu okazo, kiam virino lin iel ĉarmis – al la toloj de facile dismetebla tendo, kiajn kunportas kaj uzas esploristoj. Kaj la parton de tiuj sociaj rilatoj, kiun transporti aŭ interŝanĝi kontraŭ nova plezuro ne eblis, li volonte fordonus senpage, kiom ajn al aliaj homoj avidinda ĝi cetere ŝajnus. Pli ol unufoje sian krediton ĉe ia dukino, dum jaroj amasiĝintan pro servopreteco kiun ŝi ne trovis okazon plenumi, li forĵetis tute en unu fojo, postulante en sentakta depeŝo telegrafian rekomendon, kiu laŭeble baldaŭ rilatigu lin al kampara intendanto, kies filinon li rimarkis, agante kiel malsatanto, kiu diamanton interŝanĝus kontraŭ peco da pano. Pri tiaj okazoj li poste eĉ ridis, ĉar estis en lia karaktero – kompensita de alta, malofte trovebla ĝentileco – iaspeca krudeco. Li cetere estis iu el tiuj inteligentaj homoj, kiuj ĉiam vivis sen bezono de laboro kaj serĉas ian konsolon, eble ian senkulpigon en tio, ke senfareco al ilia sagaco provizas temojn same studindajn, kiel provizas belartoj aŭ sciencoj, ke la reala vivo konsistas el situacioj pli interesaj, pli romaneskaj, ol ĉia romano. Tiel li almenaŭ asertis kaj pri tio facile konvinkis la plej spritajn el siaj samsocietanoj, interalie baronon De Ŝarlus, kiun li volonte gajigis per rakontoj pri la galantaj aventuroj, en kiuj li implikiĝis – jen ke renkontinte virinon okaze de vagonara vojaĝo kaj ŝin veniginte al sia hejmo, li eksciis, ke ŝi fratinas kun regnestro, kiu ĝuste tiam estis tenanta en siaj manoj ĉiujn rimenojn, kiuj kondukas la politikan sorton de Eŭropo, pri kies evoluo li sekve informiĝas en tre agrabla maniero; jen ke pro malsimpla kombino de cirkonstancoj, la venonta elekto de nova papo kondiĉas, ĉu li akceptiĝos aŭ ne akceptiĝos kiel amanto de iu kuiristino.
Cetere ne nur la brilan kohorton de virtaj, riĉaj vidvinoj, de generaloj, de akademianoj, kun kiuj li proksime rilatis, Svan devigis al rolo de amrilataj perantoj kun tia senhonta facileco. Al ĉiuj liaj amikoj estis sufiĉe kutima okazo, ke ili jen kaj jen ricevis leteron lian, en kiu li petis rekomendan aŭ enkondukan bileton kun diplomata lerteco, kiu, persistante tra la sinsekvaj amaferoj kaj tra la malsamaj pretekstoj, atestis pli nete ol atestus mallertaĵoj pri konstanta temperamento kaj nevariaj celoj. Mi plurfoje petis kaj aŭdis rakontojn, multajn jarojn poste ekinteresiĝante pri lia karaktero, pro tio ke ĝi per tute aliaj aspektoj similis al la mia, ke kiam mia patrina avo – kiu tiam ankoraŭ ne estis mia avo, ĉar ĝuste en la tempo ĉirkaŭ mia naskiĝo komenciĝis la granda enamiĝo de Svan, kaj ĝi por longe ŝanĝis lian ĉi-rilatan moron – ricevis leteron, sur la koverto de kiu li rekonis la skribmanieron de sia amiko, li ekkriis: „ha! Svan skribas por ia peto; gardistoj!" Kaj ĉu pro malfido, ĉu pro la nekonscie malica sento, kiu instigas homojn proponi al aliaj ion, nur se ili ne deziras ĝin, miaj geavoj absolute rifuzis cedi al la plej facile kontentigeblaj petoj, kiujn li prezentis, ekzemple ke ili interkonigu lin kun junulino, kiu vespermanĝis en nia domo ĉiudimanĉe, kaj pri kiu ili sekve simulis, ĉiufoje kiam Svan sian peton ripetis, ke ili ne plu akceptas ŝin, dum ke en ĉiu cetera tago de la semajno ili pripensis, kiun ili invitu samtempe kun ŝi, fine trovante neniun taŭgan personon, ĉar ili ne agis favore al tiu, kiu la okazon tiom deziris.