Выбрать главу

Iuj aŭ aliaj geamikoj de miaj geavoj, kiuj bedaŭris ĝis tiam, ke kun Svan ili ne interkoniĝis, okaze raportis kun kontento – eble ankaŭ kun ioma deziro instigi envion – ke li nun iĝis al ili ege afabla kaj ilin ofte vizitas. Mia avo ne volis detrui ilian ĝojon, li nur, rigardante al mia avino, kantetis:

„el tia mistero

nenion mi komprenas...”165

aŭ:

„vidaĵo efemera...”166

aŭ:

„en afero tia

prefere oni pretervidu...”167

Post kelkaj monatoj se mia avo demandis al la nova amikiĝinto de Svan: „kio pri Svan? ĉu vi plu ofte renkontas lin?” la kunparolanto tre ĉagrene mienis: „lian nomon ne plu diru antaŭ mi!”. „Sed mi antaŭe komprenis, ke vi tiom proksime rilatas...” Li ekzemple estis dum kelkaj monatoj proksima amiko de kuzoj de mia avino, manĝis en ilia hejmo preskaŭ ĉiuvespere. Subite, li ĉesis veni, sen ke li pri tio avertis. Ili supozis, ke li malsanas, la kuzino de mia avino serĉis iun por viziti lin kaj informiĝi, kaj tiam en la kuirejo ŝi trovis leteron lian, kiu pro malzorgo restis videbla en la kontolibro de la kuiristino. En la letero li anoncis al ĉi tiu virino, ke li tuj forlasos Parizon kaj ne plu vizitos la domon. Ŝi estis lia amatino, kaj kiam li ĉesigis la rilaton, sole al ŝi li zorgis sciigi, ke li ne plu venos.

Kiam male la momenta situacio estis, ke lia amatino apartenis al la mondumo aŭ almenaŭ estis tia persono, ke nenia tro malsupera socia deveno, nenia tro kontraŭmora vivmaniero malebligus ŝian akcepton en la alta societo, tiam li – kompleze al ŝi – tiun societon denove vizitis, sed nur en tiuj apartaj rondoj, en kiuj ŝi kutime aperis, aŭ en kiujn li unue enkondukis ŝin. „Ne kalkulu, ke Svan ĉi-vespere venos” homoj avizis „memoru ke hodiaŭ estas la semajnotago, kiam li vizitas la operejon kun sia usonanino”. Li invitigis ŝin al la altgrade elitaj salonoj, en kiuj li estis kutima gasto, ĉiusemajne manĝis, pokeron ludis; ĉiuvespere post ol malforta ondumigo de lia rekte kombita, rufa hararo per sia mildo moderigis iom la brilon de liaj verdaj okuloj, li elektis floron por enpiko en la brustopoŝa fendo, eliris kaj vojis al vespermanĝo kun sia amatino ĉe iu el la gastigemaj virinoj de sia koterio; tiam, pensante pri la admiro kaj amikeco, kiun laŭmodaj homoj, kiujn li tie renkontos kaj por kiuj li orakolis pri belo kaj bono, elmontros al li antaŭ la ino, kiun li amis, li denove kontentis pro tiu monduma vivo, pri kiu li delonge tediĝis sed kies konsisto, penetrita kaj varme kolorigita de enŝteliĝinta viva flamo, al li nun ŝajnis kara kaj bela, ĉar en ĝin li enfandis novan amon.

Ĝis tiam ĉiu amafero, ĉiu amindumo, kiujn li travivis, estis pli aŭ malpli kompleta realigo de revo, kiun naskis la vido de vizaĝo aŭ de korpo, kiujn Svan spontanee, sen konscia streĉo, trovis ĉarmaj – sed kiam male iun tagon okaze de teatra prezento lin kun Odeta de Kresi interkonigis iu amiko el pasinta tempo, kiu al li antaŭe parolis pri ŝi, dirante ke ŝi estas belega virino, kun kiu ligiĝo eventuale eblas, sed prezentante ŝin kiel pli malfacile alireblan, ol ŝi reale estis, por tiel mem ŝajnigi sin pli servopreta per ĉi tiu perado, ŝi en la okuloj de Svan certe ne aperis sen beleco, sed kun tia beleco, kiu al li indiferentis, kiu en li estigis nenian deziron, eĉ kaŭzis iaspecan sensan malemon, ŝi aperis kiel iu el tiuj virinoj – kaj ĉiu viro havas tiurilate sian propran senton, malsaman al tiu de alia viro – kiuj estas la kontraŭtipo de tio, kion la natura inklino postulas. Ŝi havis tro akran profilon, tro delikatan haŭton, tro elstarajn vangostojn, tro streĉitan vizaĝon, ol povus al li plaĉi. Ŝiaj okuloj belis, sed tiel grandis, ke ili cedis sub la propra pezo, lacigis la ceterajn trajtojn de ŝia vizaĝo, impresis kvazaŭ ŝi ne bone fartus aŭ mishumorus. Ioman tempon post la unua renkontiĝo en teatrejo, ŝi sendis leteron, en kiu ŝi petis, ke li vidigu al ŝi sian belartan kolekton, kiu tre interesis ŝin „... ĉar ŝi, malklera, tre ŝatas belajn objektojn”, ankaŭ dirante, ke ŝi siakrede pli bone konos lin, kiam ŝi renkontos lin en „lia home168”, en kiu ŝi imagis „ke li komfortas169, trinkante teon, legante librojn”, kvankam ŝi ne kaŝis sian miron, ke li loĝas en kvartalo, kiu aspektas tiel malgajige kaj „estas tiom malmulte smart-a170 malakorde kun li, kiu elegantas”. Kaj kiam la vizito finiĝis, ŝi, forironte, esprimis sian bedaŭron, ke ŝi restis tiom mallonge en tiu loĝejo, en kiun ŝi plezure eniris, kaj pri li ŝi parolis, kvazaŭ li estus pli grava ol aliaj homoj, al ŝi konataj, ligante iliajn du personecojn per ia romaneska rilato, pro kiu li ridetis. Sed en la iom rezignema aĝo, al kiu Svan jam proksimis kaj en kiu homoj ordinare kapablas enamiĝi iom sentimentale, ne tro zorgante pri reciproko, tia interproksimigo de koroj, ne plu estante kiel en junaĝo la celo, al kiu amo nepre aspiras, tamen al ĝi restas ligita per tiel forta ide-asocio, ke ĝi povas fariĝi la kaŭzo de ĝi, se hazarde ĝi naskiĝas unua. En pli frua vivotempo oni revis, ke oni ricevos la koron de virino, kiun oni amas; en pli malfrua tempo la sento, ke oni ricevas la koron de virino, eventuale sufiĉas por enamigi al ŝi. Tiel do en aĝo, en kiu laŭsupoze viro atendas de amo precipe subjektivan plezuron kaj sekve la rolo de inklino al virina beleco probable pli pezas, okazas ke amo – amo ankaŭ plene korpa – povas naskiĝi, sen ke ĝi radikas en antaŭa deziro. En tiu sezono de la vivo homon jam plurfoje trafis enamiĝo; amo ne plu evoluas sole laŭ propraj, nekonataj, fatalaj leĝoj ene de miranta kaj pasiva koro. Ĝin la amanto helpas, ĝin memoro aŭ memsugestio devojigas. Rekonante iun ĝian simptomon la koncerna homo memoras kaj revivigas la aliajn. Ĉar ĝian kanton li scipovas, ĉar ĝia tuto estas en li engravurita, li ne bezonas, ke virino rediru ĝian komencon – kiun plenigas admiro inspirita de beleco – por retrovi la sekvon. Kaj se ŝi komencas en la mezo – kiam koroj proksimiĝas, kiam oni parolas pri vivo tute dediĉita al la amato – li sufiĉe rutiniĝis al la melodio kaj kapablas tuj aligi sian voĉon al tiu de la kunulino ĉe la strofo, ĉe kiu ŝi atendas.

Odeta De Kresi plu vizitis Svan-on, ŝiaj vizitoj tempe proksimiĝis; kaj sendube ĉiufoje li nove spertis la disreviĝon, ke li frontas tiun vizaĝon, kies apartaĵojn intertempe li forgesis iom, kaj kiun li memoris nek tiom emoci-esprima, nek – malgraŭ ĝia juneco – tiom velkinta; li bedaŭris, dum ŝi kun li plu interparolis, ke ŝia granda beleco ne konformis al la speco, kiun li spontanee pli ŝatis. Estas cetere menciinde, ke la vizaĝo de Odeta ŝajnis pli malgrasa, pli elstara, ol ĝi reale estis, tial ke la frunton kaj la supran parton de vangoj, ilian platan, glatan surfacon kovris la maso de la hararo, kiun virinoj tiam frizis kun longaj „antaŭaĵoj”, ŝvele pro „ondumoj”, taŭze pro disordaj faskoj laŭlonge de oreloj; kaj koncerne al ŝia korpo, kiu estis admirinde belforma, estis malfacile ekvidi ĝian koherecon – pro la tiama fasona modo kaj kvankam ŝi estis iu el la plej tualetemaj virinoj en Parizo – tiom forte la korsaĵo, kiu svingiĝis antaŭen kvazaŭ sur forestanta ventro kaj subite finiĝis per pinto, dum ke sube ŝvelis la balono de duoblaj jupoj, trudis al virino la aspekton de aparato el diversaj, mallerte kunmetitaj pecoj; tiom la krispoj, la falbaloj, la veŝto iris plene sendepende, obee al la fantazio de sia fasono aŭ de la ŝtofa konsisto, laŭlonge de linioj, kiuj kondukis ilin al bantoj, al puntaj amasoj, al franĝoj el kontraŭdirektaj gagatoj aŭ ilin alformis al barto, neniel atente al la viva korpo, kiu – laŭ tio ĉu la konstruo de tiuj galanteriaĵoj akordis aŭ malakordis kun ĝia vera formo – en tiu aparato iĝis aŭ kunpremita, aŭ ŝvebanta.