— „Estas ege afable ke vi venis, doktoro, des pli ke sen ia dubo vi jam ofte aŭdis Sara-n Bernar, kaj plie ni eble tro proksimas al la scenejo”
... doktoro Kotar, kiu eniris la loĝion kun rideto, kaj ĉi tiu rideto atendis por intensiĝi aŭ malaperi, ke kompetenta taksanto donu informon pri la valoro de la spektaĵo, respondis:
— „Efektive ni vere tro proksimas, kaj pri Sara Bernar homoj nun tediĝas. Sed vi sciigis vian deziron, ke mi venu. Viaj deziroj estas por mi ordonoj. Mi tre volonte faras al vi ĉi tiun etan komplezon. Vidu – homoj ĉiel pretas servi vin, vi estas tiom bonkora!”
Kaj li aldiris:
„Sara-n Bernar oni kromnomas la Ora Voĉo, ĉu ne? Oni ofte skribas ankaŭ, ke ŝi ardigas la scenejan plankon. Stranga dirmaniero, ĉu ne?” kaj li esperis, ke tio sekvigos komentojn, sed komentoj ne venis.
— „Kara” diris sinjorino Verduren al sia edzo „ŝajnas al mi, ke ni ne agas lerte, kiam ni pro modesteco bagateligas niajn donacojn al doktoro Kotar. Li estas klerulo, ne havas praktikan spiriton por la vivo, li mem ne scias la valorojn de aferoj, kaj pri tiu temo li kredas tion, kion ni diras”.
— „Mi ne kuraĝis diri al vi, kvankam tion mi ja rimarkis” respondis sinjoro Verduren.
Kaj okaze de la sekva novjaro, anstataŭ ke li havigus al Kotar rubenon je tri mil frankoj valoran, aldirante ke ĝi estas malgrandaĵo, sinjoro Verduren donacis al li tricent-frankan kunmetitan juvelon, subkomprenigante ke tiel bela peco estas malfacile trovebla.
Kiam sinjorino Verduren anoncis, ke post la manĝo venos sinjoro Svan, „Svan?” ekkriis doktoro Kotar per tono, kiu pro surprizo abruptis – ĉiu malgranda novaĵo senaplombigis, pli ol ĉiun alian, tiun viron, kiu kredis sin ĉiam preparita por ĉia eventualo. Kaj vidante, ke neniu respondis, li kriaĉis: „Svan, kia Svan?” trafante en krizon de angoro, kiu tuj faciliĝis, kiam sinjorino Verduren diris: „nu, la amiko de Odeta, pri kiu ŝi parolis”. „Ha, bone, bone tiel...” rediris la kuracisto kaj kvietiĝis. La pentristo siaparte ĝojis pro la enkonduko de Svan ĉe sinjorinon Verduren, ĉar li supozis, ke li amas Odetan, kaj li volonte patronis parigojn. „Mi ŝatas super ĉio aranĝi geedzigojn” li murmuris al orelo de doktoro Kotar „multajn fojojn tio al mi prosperis, eĉ inter virinoj”.
Parolante al gesinjoroj Verduren pri la smart-eco de Svan, Odeta kaŭzis ĉe ili antaŭtimon, ke li eble estos tedulo. Li tute male ŝajnis al ili agrabla persono, kion nerekte kaŭzis – sen ke ili sciis pri tio – lia familiareco kun la supera klaso de la socio. Li efektive havis kompare kun eĉ inteligentaj homoj, kiuj la mondumon ne konas, iun el la superecoj de tiuj, kiuj en ĝi iom vivis, nome ke li ne plu misimagis ĝin pro la deziro aŭ pro la teruro, kiun ĝi estigas en homa fantazio – ja ke li rigardis ĝin plene malgrava. La monduma afableco senas je ĉia snobismo kaj je timo pro troa afablo, ĝi estas sendependa, libera, havas graciajn gestojn de tiuj, kies fleksiĝemaj membroj plenumas ekzakte tion, kion ili volas, sen balasta aŭ mallerta partopreno de la cetera korpo. La baza gimnastiko de mondumano, kiu simple, volonte etendas la manon al nekonata junulo, kiun al li oni prezentas, kaj sobre sinklinas antaŭ ambasadestro, al kiu lin oni prezentas172, trasorbiĝis, sen ke li mem konsciis tion, en la socian sintenon de Svan, kiu al homoj de malpli alta medio, kiaj estis la anoj de la verdurena rondo, senhezite agis kun varmeco, kondutis kun amikiĝemo, kiujn laŭ ilia opinio tedulo al si ne permesus. Malvarme li sintenis kelkminute sole kontraŭ doktoro Kotar: vidante ke ĉi tiu palpebrumas kaj nebule ridetas al li, antaŭ ol ili intersalutis (ĉi tiun mimikon Kotar nomis „neŭtrala sinteno”), Svan kredis, ke Kotar lin eble konas el okaza samtempa ĉeesto en iu malĉastejo, kvankam li mem tre malofte vizitis tiajn lokojn, neniam aparteninte al la mondo de diboĉo. Ĉi tiun signon li juĝis malkonvena precipe pro la apudesto de Odeta, kiu povus el tio ricevi pri li malbonan impreson, kaj li afektis plene rigidan mienon. Sed kiam li eksciis, ke apudas sinjorino Kotar, li deduktis ke tiel juna edzo certe ne permesus al si aludon al tiaspecaj ĝuoj antaŭ sia edzino; li ĉesis atribui al la aludema mieno de la kuracisto la signifon, pri kiu li unue timis. La pentristo tuj invitis Svan-on kaj Odetan al sia verkejo. Svan trovis lin afabla. „Eble vin oni pli favoros, ol min” diris sinjorino Verduren per tono ŝajniganta ofendiĝon „kaj oni vidigos al vi la portreton de Kotar” – tiun portreton mendis ŝi mem de la pentristo. „Nepre memoru, sinjoro Biŝ” ŝi refoje admonis la pentriston, kiun oni en la rondo laŭ kutima ŝerco solene sinjorumis, „ke vi devas bone bildigi la belan rigardon, la subtilan, amuzan esprimon de la okuloj. Vi scias, ke tio, kion mi atendas, estas precipe lia rideto; kion mi entute mendis estas portreto de lia rideto.” Ĉar tiun vortumon ŝi sentis rimarkinda, ŝi ripetis ĝin sufiĉe laŭte, por certigi, ke pluraj rondanoj ĝin aŭdas, kaj eĉ kun ajna preteksto por tio unue arigis kelkajn el ili. Svan petis interkonigon kun ĉiuj ĉeestantoj inkluzive de malnova amiko de la Verdurena paro – laŭnome Saniet – al kiu liaj karakteraj timemo, bonkoreco kaj malaplombo kaŭzis perdon de la estimo, kiun li antaŭe ĝuis en ĉiuj rondoj kiel klera arkivisto, monhavulo kaj ano de respektata familio. Li parolis, kvazaŭ lia buŝo plenus je ia kaĉo, kaj tio sonis kortuŝe, ĉar oni sentis, ke sekvo ĝi ne estis de langa malfacilo, sed prefere de eminenta altanimeco, kiu postrestis el neniam plene rezignita infana simpleco. La konsonantoj, kiujn elparoli li ne sukcesis, estis perfortaĵoj, kiujn li ne povis fari. Per sia peto, ke oni lin prezentu al sinjoro Saniet, Svan en la okuloj de sinjorino Verduren renversis la ordon, tiagrade ke ŝi responde diris, emfazante la restarigitan alirangecon inter ili: „sinjoro Svan, ĉu vi bonvole permesos, ke mi prezentu al vi nian amikon Saniet?”, sed tio flanke de Saniet estigis ardan simpation, kiun cetere gesinjoroj Verduren neniam sciigis al Svan, ĉar Saniet ilin iom incitis kaj ili malvolonte amikigis lin kun homoj. Sed Svan aliflanke tre ĝojigis ilin, taksante nepre necese, ke oni tuj interkonigu lin kun la onklino de la pianisto. Ŝi estis en nigra robo, ĉar ŝi kredis, ke nigro konvenas en ĉiuj cirkonstancoj kaj estas ĉiam eleganta; ŝia vizaĝo tre ruĝis, kiel ordinare okazis al ŝi post manĝo. Ŝi respekte sinklinis antaŭ Svan, sed poste rektiĝis moŝtece. Ŝi estis tre malklera kaj timis, ke parolante ŝi kulpos lingvajn erarojn, tial ŝi konscie elparoladis malklare, esperante ke se ŝi eldiros barbarismon, ĝi fandiĝos en tia vorta nebulo, ke ĝin oni ne povos certe distingi, kaj ŝia konversacio sekve konsistis el obtuza gorĝobruado, el kiu pli klare sonis iam kaj tiam la malmultaj vortoj, pri kies ĝusta formo ŝi estis certa. Svan kredis, ke li povas moketi ŝin, parolante kun sinjoro Verduren, sed ĉi tiu pri tio ofendiĝetis.
— „Ŝi estas tiom bona virino” li respondis. „Mi koncedas, ke ŝi ne imponas, sed mi povas certigi, ke duope interparoli kun ŝi estas agrable.” „Tion mi ne pridubas” tuj mildigis Svan. „Mi nur intencis diri, ke ŝi ne eminentas” li emfazis la lastan vorton „...kaj entute tio ĝustadire estas komplimento!” „Vidu” diris sinjoro Verduren, „vi eble miros pri tio: ŝi skribas en tre ĉarma maniero. Ĉu vi neniam aŭdis la pianadon de ŝia nevo? Estas admirinde, ĉu ne, doktoro? Ĉu mi petu por vi, sinjoro Svan, ke li prezentu ian muzikaĵon?”
— „Certe tio feliĉigos...” ekrespondis Svan, sed Kotar kun moka mieno lin interrompis. Ie li ricevis la instruon, ke emfazo aŭ uzo de solenaj parolturnoj en konversacioj eksmodas. Apenaŭ iu peza, serioze dirita parolo sonis al liaj oreloj, kiel ĵus okazis per la vorto feliĉigos, tuj li opiniis, ke la eldirinto per tio kondutis filistre. Se plie la vorto hazarde prezentiĝis ene de tio, kion li nomis kaduka kliŝo, kiom ajn komunuza la vorto cetere estis, la kuracisto supozis, ke la komencita frazo estas mokinda kaj li ĝin ironie finis per ia ŝablona esprimo, per kiu li ŝajne akuzis la parolinton, ke li celis ĝuste ĉi tiun frazumon, dum li reale nenion tian pensis.