Выбрать главу

Kaj kiam la pianisto finis la muzikadon, Svan sintenis al li ankoraŭ pli afable, ol al iu ajn alia tiuvespera gasto. La kaŭzo de tio estis la sekva...

En la antaŭa jaro li aŭdis en societa vespero muzikaĵon ludatan per piano kaj violono. Li unue nur ĝuis la senteblan kvaliton de la sonoj eligataj de la muzikiloj. Kaj al li estis jam granda plezuro, kiam sub la eta, maldika, elasta, densa kaj gvida melodio de l' violono, li sentis kiel prove-prove ekleviĝas, likve plaŭdante, la pli masiva piana voĉo, plurforme, nefendeble, ebene kaj skue, simile al malvo-tona agitiĝo de akvosupraĵo, kiun dolĉigas kaj bemoligas lunhelo. Sed en iu momento, sen ke li povis klare distingi konturon, nomi tion, kio plaĉis, pro subita ĉarmo li volis kapti la frazon aŭ harmonion – li mem ne sciis kiun el ili – kiu pretersonis kaj lian animon ĵus pli larĝe malfermis, kiel iuj rozodoroj, ŝvebante en humida vespera aero, enhavas virton, kiu pli libere spirigas la nazon. Eble tial, ke li pri muzika arto klera ne estis, li ricevis tre konfuzan impreson, iun el la impresoj, kiuj eble estas la solaj pure muzikaj, neatenditaj, plene originalaj, ne asimileblaj al alisensaj impresoj. Tiaspeca impreso dum mallonge estas, se tiel diri, senmateria. La tonoj, kiujn oni tiam aŭdas, jam komencas per siaj altoj kaj daŭroj kovri antaŭ oniaj okuloj diverse grandajn surfacojn, desegni arabeskojn, al sentopovo sugesti larĝecon, etecon, stabilon, kapricon. Sed la tonoj forsonas antaŭ ol la sentoj klare formiĝus en la animo de l' aŭdanto, kaj super ili jam alfluas sentoj, kiujn kaŭzas la sekvaj aŭ eĉ samtempaj tonoj. Kaj tiu impreso daŭre ĉirkaŭus per flueco kaj stompeco la muzikajn motivojn, kiuj jen kaj jen apenaŭ distingeble elmergiĝas, tuj poste replonĝas kaj malaperas, koneblaj nur per la aparta plezuro, kiun ili donas, nepriskribeblaj, nememoreblaj, nenomeblaj, nedireblaj – se la memoro – konstruisto, kiu penas establi meze de ondoj daŭreman fundamenton – farante faksimilojn de tiuj fuĝemaj muzikaj frazoj, ne ebligus komparon kun la sekvaj frazoj, kaj distingon disde ili. Apenaŭ do finiĝis la plezurega sento spertata de Svan, jam lia memoro senprokraste provizis lin per kruda, malneta notaĵo pri ĝi, al kiu li ĵetis rigardon dum sian vojon plu iris la muziko, tiel ke la sama impreso, iom poste subite revenante, jam ne estis same forglitema. Li mense komprenis ĝian amplekson, ĝiajn simetriajn grupojn, ĝian skriban spuron, ĝian impeton; antaŭ li kuŝis aĵo, kiu ne plu estis pura muziko, kiu estis desegno, arkitekturaĵo, pensaĵo, per kiu muziko iĝas memorebla. Ĉi-foje li klare distingis frazon, kiu dum momento altiĝis super la sonora ondado. Ĝi tuj disponigis al li apartajn voluptojn, kiajn li neniam imagis, antaŭ ol li aŭdis ĝin, kiujn – li intuis – nenio alia en la mondo al li spertigus, kaj al ĝi li sentis kvazaŭ neniam spertitan enamiĝon.

Laŭ malrapida takto ĝi lin unue gvidis ien, poste tien, poste al alia direkto, ale al nobla, nekomprenebla kaj klare difinita feliĉo. Kaj subite, iun lokon atinginte, kiam li pretis ĝin plu sekvi, post momenta paŭzo ĝi senaverte ŝanĝis la direkton, kaj per nova, pli rapida, et-paŝa, melankolia, kontinua kaj milda ritmo ĝi kuntiris lin al nekonataj horizontoj. Poste ĝi malaperis. Li pasie deziris, ke li revidos ĝin triafoje. Kaj ĝi jes reaperis, sed al li ne parolis pli klare, en li eĉ estigis malpli profundan volupton. Sed rehejmiĝinte li suferis pro ĝi mankon, li sentis kiel viro, en kies vivon mallonge vidita preterpasantino enkondukis bildon de nova beleco, kiu vastigas lian sentopovon, sen ke li scias, ĉu li nur iam revidos tiun, kiun li jam amas kaj pri kiu li scias nenion, eĉ ne la nomon.

Ĉi tiu enamiĝo al muzika frazo portempe tiel efikis al Svan, ke ĝi naskis en lia memo ian eblecon de rejuniĝo. De tiom longe li rezignis en sia vivmaniero je ĉia celado al idealo kaj ĝin limigis al persekuto de ĉiutagaj kontentiĝoj, ke li kredis, kvankam li neniam ĝin al si klare konfesus, ke tiel estos ĝis la lia morto; kaj pli grave – ne havante inter siaj pensoj altajn ideojn, li ĉesis kredi je ilia realeco, sen ke ĉi tiun eblecon li ankaŭ tute neis. Tial li kutimiĝis al saviĝo per bagatelaj pensoj, dank' al kiuj aferojn li ne devis esplori ĝiskerne. Simile kiel li ne disputis kun si, ĉu li pli bone sin detenu de mondumaj vizitoj, sed kontraŭe sciis kun certeco, ke pro akceptita invito li nepre iru, kaj se postajn vizitojn li ne plenumos, li almenaŭ lasu sian nomkarton, li simile en konversacioj zorge evitis la elkoran esprimon de propra opinio pri aferoj, sed prefere provizis faktajn informojn, kiuj sian valoron en si mem enhavis, kaj per tio faciligis al li personan deteniĝon. Pri kuirrecepto, pri dato de naskiĝo aŭ de morto de pentristo, pri la listo de ties verkoj li estis tre akurata. Iafoje li spite al sia kutima sinteno allasis sin al opiniado pri verko, al filozofia konsidero pri la vivo, sed li tiam al siaj paroloj donis ironian tonon, kvazaŭ li ne plene konsentus kun tio, kion li diris. Nun ĝuste kiel iuj konstantaj malsanantoj, al kiuj subite alveno en nova lando, ŝanĝo de dieto, iafoje mistera, spontanea organa evoluo kaŭzas tian malpliiĝon de la malsano, ke ili komencas konsideri la ĝis tiam ne imageblan, malfruan komencon de tute alia vivmaniero, Svan trovis pro la memorado de la aŭdita muzika frazo, pro iuj sonatoj, kiujn li ludigis antaŭ si en la espero, ke li ĝin retrovos en ili, en sia memo la ĉeeston de iu el tiuj nevideblaj realaĵoj, je kiuj li ne plu kredis, kaj al kiuj – kvazaŭ speciale muziko la moralan sekecon, en kiu li marasmis, povus mildigi – li denove sentis deziron, preskaŭ jam sentis sufiĉan forton por dediĉi sian vivon. Al li tamen ne prosperis scii, kiu estas la aŭtoro de la aŭdita verko, ĝin al si havigi, kaj li fine forgesis la aferon. Li ja renkontis en la sama semajno kelkajn personojn, kiuj ankaŭ ĉeestis la saman societan vesperon, kaj pridemandis ilin; sed pluraj alvenis post la muzikado aŭ foriris antaŭ ĝi, aliaj ĉeestis dum la ludado, sed iris al alia salono por interparolado, ceteraj ĝin aŭskultis, sed ne sciis pli bone ol la aliaj. La gastigintaj gemastroj siaflanke diris, ke ĝi estas verko nova, kiun proponis por ludado la engaĝitaj artistoj; ĉi lastaj foriris por rondvojaĝo, kaj Svan ne povis ekscii ion plian. Li havis inter siaj amikoj interalie muzikistojn, sed malgraŭ klara memoro pri la aparta kaj neesprimebla plezuro, kiun la muzika frazo al li sentigis, malgraŭ klara vido antaŭ siaj okuloj de la formoj, kiujn ĝi desegnadis, li tamen ne kapablis ĝin kanti al ili. Poste li ĉesis pensi pri la okazintaĵo.

Kaj nun, kelkajn minutojn post ol la juna pianisto komencis muziki en la salono de sinjorino Verduren, subite, post alta tono, kiu longiĝis dum du taktoj, li vidis, proksimiĝanta el sub ĉi tiu daŭra, kiel son-kurteno tirata sonoro, kiu kaŝis la misteron de ĝia maturiĝo – li ankaŭ rekonis je ĝia sekreteco, murmureto kaj interpaŭzeco – la ŝvebeman, odoran frazon, kiun li amis. Kaj tiom propraspeca ĝi estis, tian unikan ĉarmon ĝi enhavis, vice de kiu nenio alia povus anstataŭe roli, ke al Svan tio sentigis, kiel se en salono de amikoj li renkontus virinon, kiun li admiris en la strato, kaj ne esperis iam revidi. Fine ĝi forvojis gvideme, diligente, inter la disŝveboj de sia parfumo, sur la vizaĝo de Svan postlasante eĥon de sia rideto. Sed nun li povis demandi pri la nomo de la nekonatino – al tio oni respondis, ke ĝi estas la andanto de la ‚Sonato por Piano kaj Violono’ de Vintejo – li havis ĝin, li povis ankoraŭ havi ĝin laŭvole ofte en sia hejmo kaj li povis studi kaj eble ekkoni ĝian lingvon kaj ĝian sekreton.

Pro ĉio ĉi, kiam la pianisto finis la ludadon, Svan al li proksimiĝis kaj danke komplimentis kun viveco, kiu tre kontentigis sinjorinon Verduren.

— „Kia galantulo li estas, ĉu ne?” ŝi diris al Svan „Ĉu li ne eminente tiun sonaton komprenas? Kia fripono! Ke piano havas tian kapablon, vi ne suspektis. Ĝi similas al ĉio ajn, sed ne al piano, vere! Ĉiufoje mi denove miras. Al mi ŝajnas, ke mi aŭdas orkestron. Estas eĉ pli bele, ol orkestro, pli plene.”

La juna pianisto kliniĝis kaj, ridetante, emfazante la vortojn kvazaŭ li dirus spritaĵon: