— „Vi tro flatas min.”
Kaj, dum sinjorino Verduren diris al sia edzo: „nu, verŝu al li oranĝsukon, tion li meritas”, Svan al Odeta rakontis, kiel li enamiĝis al la muzika frazeto. Kiam sinjorino Verduren de iom malproksime diris: „nu, ŝajnas, ke oni rakontas al vi belajn rakontojn, Odeta”, ŝi respondis: „jes, tre belajn”, kaj Svan ege ŝatis ŝian senafektecon. Li ankaŭ petis informojn pri Vintejo, pri lia verkaro, pri la tempo de lia vivo, kiam li verkis la sonaton, kion por li eble signifis la frazeto – ĉi tion precipe, li volis scii.
Sed ĉiuj ĉi homoj, kiuj senhezite pretendis, ke la muzikiston ili admiras (kiam Svan asertis, ke la sonato vere belas, sinjorino Verduren ekkriis: „Mi kredas ja al vi, ke ĝi belas! Oni ne povas dece konfesi, ke oni ne konas la sonaton de Vintejo, tia nescio estas malpermesinda.”, kaj la pentristo aldiris: „Ha, ĝi tute estas tre granda maŝino, ĉu ne? Ĝi ne estas, por tiel diri, multekosta kaj publika afero, ĉu? Sed por artistoj ĝi estas peza impreso.”), tiuj homoj ŝajne neniam pripensis tiajn demandojn, kaj la respondojn ne sciis.
Kaj eĉ iuj rimarkoj de Svan pri apartaĵoj de lia ŝatata muzika frazo ricevis de sinjorino Verduren la respondon:
— „Ĉu? amuze, mi neniam atentis tion. Verdire mi malvolonte dronas en detaloj aŭ fervoras pri subtilaĵoj, oni ne perdas tempon pro harfendaĵoj ĉi tie, tio ne estas en la moroj de la domo.” pro kio doktoro Kotar gapis al ŝi kun ardaj admiro kaj lernemo, dum ŝi facillange eldiris ĉi tiun abundon de kliŝaj frazoj. Gesinjoroj Kotar cetere pro ia prudento sufiĉe simila al la popola pensmaniero sin zorge detenis de opiniado aŭ ŝajnigata admiro pri muziko, kiun – ili konfesis al si reciproke post rehejmiĝo – ili same malmulte komprenis, kiel la pentromanieron de sinjoro Biŝ. La ordinara publiko la ĉarmon, la gracion, la formojn de naturo konas nur tra tio, kion ĝi sorbis el la ŝablonoj de arto iom post iom lernita, kaj originala artisto tiajn ŝablonojn forĵetas; gesinjoroj Kotar, tiurilate akorde kun la publika sinteno, ne retrovis en la sonato de Vintejo, ankaŭ ne en la portretoj de la pentristo tion, kio laŭ ili konsistigis bonsonecon de muzikaĵo, belecon de pentraĵo. Al ili ŝajnis, ke la pianisto, la sonaton ludante, premas hazardajn tonojn el la piano sen la interligoj, al kiuj ili kutimiĝis kaj kiuj efektive mankis, kaj ke la pentristo surĵetas hazardajn kolorojn sur siajn tolojn. Kiam en liaj verkoj iun formon ili rekonis, ili juĝis, ke ĝi pezas, vulgaras – alivorte ke ĝi malhavas la eleganton de la pentra skolo, tra kies stilo ili rutine vidas ankaŭ surstratajn irantojn – kaj ke ĝi malveras, kvazaŭ sinjoro Biŝ ne scius, kiel aspektas ŝultro, aŭ ne informiĝis, ke virinoj ne havas malvan hararon.
Tamen post la disiro de plejmultaj fideluloj la doktoro sentis, ke nun iĝas favora cirkonstanco, kaj dum sinjorino Verduren pri la sonato de Vintejo diris lastan komenton, kiel naĝolernanto, kiu plonĝas por ekzerciĝi, sed elektas momenton, kiam ne tro multaj homoj lin vidos:
— „Nu, li do estas muzikisto, kiel oni diras, di primo kartelo180” li ekkriis kun subita impeto.
Svan informiĝis nur pri tio, ke la lastatempa apero de la Sonato de Vintejo kaŭzis sensacion inter anoj de iu avangarda skolo, sed inter la ĝenerala muzik-publiko estis tute nekonata.
— „Mi tamen konas iun, kiu havas la nomon Vintejo” diris Svan, memorante la pian-instruinton de la fratinoj de mia avino.
— „Eble la sama homo?” ekkriis sinjorino Verduren
— „Aĥ, ne” ridis Svan „se vi lin vidus eĉ du minutojn, vi ne demandus”.
— „Do la demando entenas la respondon, ĉu ne?” diris la kuracisto.
— „Sed eble temas pri parenco” Svan rediris „estus iom elrevige, sed efektive geniulo kaj maljuna ulaĉo povas esti parencoj. Se tiel estus, mi konfesas, ke mi eltenus ajnan turmenton, nur por tio, ke la maljuna ulaĉo min interkonigu kun la aŭtoro de la sonato – ankaŭ la turmenton, ke mi interrilatus kun la maljuna ulaĉo, kio probable estas terura.”
La pentristo sciigis, ke Vintejo estas nuntempe tre malsana, kaj ke doktoro Poten timas, ke li ne sukcesos savi lian vivon.
— „Nekredeble” ekkriis sinjorino Verduren „ĉu ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj sin kuracigas de Poten?”.
— „Ha, sinjorino Verduren” diris Kotar per afektita tono „ne forgesu, ke vi parolas pri kolego de mi, pliĝuste pri majstro”.
Laŭ la informoj de la pentristo Vintejo estis sub la risko de mensa malsaniĝo. Kaj li asertis, ke tion oni povas konjekti aŭdante iujn partojn de lia sonato. Al Svan la rimarko ne sonis absurda, sed ĝi pripensigis lin. Ĉar pure muzika verko ne entenas iun el la logikaj rilatoj, kies perturbo en parolo evidentigas frenezon, percepti indikojn de malprudento en sonato ŝajnis al li same mistere, kiel estas frenezo de hundino, frenezo de virĉevalo, kiuj tamen estas observeblaj aperaĵoj.
— „Ne parolu antaŭ mi pri majstroj, vi scias vian arton dekfoje pli bone, ol li” respondis sinjorino Verduren al doktoro Kotar per la tono de tiu, kiu kuraĝe eldiras sian opinion kaj ĝin brave defendas kontraŭ disopiniantoj „kaj vi almenaŭ ne mortigas viajn pacientojn!”
— „Kara sinjorino, li tamen estas ano de la medicina akademio” rediris Kotar kun ironia mieno. „Se iuj malsanuloj preferas morti sub la flegoj de eminenta sciencisto... Estas tiom ŝike, se oni povas diri ‚min kuracas doktoro Poten’”.
— „Ho, ĉu pli ŝike?” diris sinjorino Verduren „Ĉu do nun ekzistas ŝikeco pri malsaniĝo? Tion mi ne sciis... Vi vere tre amuzas min!” ŝi subite ekkriis, mallevante la vizaĝon al siaj mankavoj. „Kaj mi, stulta besto, serioze interparolis kun vi, ne travidante, ke vi min mistifikas”.
Sinjoro Verduren siaflanke juĝis tro lacige ekridi pro tia malgrandaĵo, li simple elspiris nubeton da fumo el sia pipo, malgaje pensante, ke vere, kun sia edzino li ne plu povas vete afabli.
— „Sincere via amiko tre agrablas” diris sinjorino Verduren al Odeta, kiam, forironte, ĉi tiu deziris al ŝi bonan vesperon „li estas senafekta, ĉarma. Se aliajn similajn amikojn vi havus kaj volus prezenti al ni, ni bonvenigus ankaŭ ilin.”
Sinjoro Verduren rimarkigis, ke tamen Svan la onklinon de la pianisto ne ŝatis.
— „Li sentis sin en iom fremda medio, kompreneble” respondis sinjorino Verduren „vi espereble ne postulas, ke okaze de unua vizito ĉi tie li jam havu la manierojn de la domo, same kiel ilin havas Kotar, kiu estas ano de nia malgranda tribo de pluraj jaroj. La unua fojo ne enkalkuliĝas, ĝi utilis nur por interproviĝo. Odeta, ni interkonsentis, ke li venos morgaŭ al la teatrejo Kasteleto181. Ĉu vi alkondukos lin?”
— „Ne, li tion ne deziras.”
— „Ĉu? Do bone, laŭ via prefero. Mi nur esperas, ke li ne rezignos lastminute!”
Sinjorino Verduren poste povis miri, ĉar li neniam rezignis. Li alveturadis al ili en ajnan lokon, kelkfoje en antaŭurbajn restoraciojn, kiujn homoj ankoraŭ malmulte vizitis, ĉar estis frusezone por tio, pli ofte al teatro, kiun sinjorino Verduren ege ŝatis, kaj kiam iun tagon en la propra salono ŝi diris antaŭ li, ke por premieraj aŭ festaj spektaĵoj ŝi bedaŭrinde malhavas pretervicajn biletojn182, ke tio tre malfaciligis al ili ekzemple la ĉeeston en la funebro pri Leono Gambeta183, Svan, kiu pri siaj altaj sociaj rilatoj ne parolis, sed nur pri siaj malpli altaj, kiujn li juĝus malelegante prisilenti, kaj al kiuj li kutimiĝis sub la influo de la kvartalo Sankta-Ĵermano alkalkuli siajn rilatojn kun la oficiala mondo, respondis:
— „Mi promesas, ke mi prizorgos tion, ilin vi havos ĝustatempe por la nova prezento de ‚Familio Daniŝev’184, morgaŭ mi bonŝance tagmanĝos kun la pariza policestro en la Elizea Palaco185.”
— „Kiel do en la Elizea Palaco!?” tondris doktoro Kotar.
— „Jes, ĉe sinjoro Grevi186” respondis Svan kun ioma embaraso vidante la sensacion, kiun kaŭzis lia diro.
Kaj la pentristo siaflanke demandis al Kotar en ŝerca intenco: