Выбрать главу

En iom altigita teretaĝo estis la dormoĉambro de Odeta, kiu rigardis malantaŭe al paralela strateto kaj dekstre de ĝi rekta ŝtuparo inter malhele farbitaj muroj, laŭ kiuj pendis aziaj ŝtofoj, fadenoj de turkaj bidaroj kaj granda japana lanterno pendanta de silka ŝnuro – kiu tamen por provizi al vizitantoj la modernan komfortecon de okcidenta teĥniko funkciis per gaso – kondukis al la supraj salono kaj saloneto. Ilin oni atingis tra mallarĝa koridoro, laŭ kies muro kvadratita de orumita ĝardena latiso laŭlonge kuŝis kesto, en kiu kvazaŭ en vitrodomo floris vico de grandfloraj krizantemoj, kiuj tiuepoke estis malfacile troveblaj sed ne kompareblas kun la variaĵoj, kiujn hortikulturistoj poste sukcese kultivis. Al Svan la furoro de tiuj floroj, kiu daŭris de unu jaro, estis incita, sed li tiufoje plezure vidis, ke la duonlumon de la ĉambro roze, oranĝe kaj blanke strias la odoraj radioj de tiaj efemeraj astroj, kiuj ekbrilas en tagoj de griza vetero. Odeta lin akceptis, vestite per silka rozkolora hejmrobo, kiu lasis la kolon kaj la brakojn nudaj. Ŝi invitis lin al apudsidiĝo en iu el la multaj misteraj alkovetoj, kiuj estis aranĝitaj en pluraj lokoj de la salono aŭ sub grandaj palmoj starantaj en ĉiniaj vazegoj aŭ malantaŭ ekranoj, sur kiuj estis fiksitaj fotografaĵoj, bantoj kaj ventumiloj. Ŝi diris: „vi ne komfortas ĉi tie, atendu, bonvolu, mi rebonigos tion” kaj kun eta vanta rido, kian ŝi povus havi, se ŝi tiam vidigus propran eltrovaĵon, ŝi ŝovis malantaŭ la kapon kaj sub la piedojn de Svan kusenojn tegitajn de japana silko, kiujn ŝi knedis kvazaŭ ŝi estus fordonanta kostaĵojn kaj pri ties valoro ne zorgus. Sed kiam la ĉambristo plurfoje venis kaj reiris, alportante la multajn lampojn, kiuj, preskaŭ ĉiuj enfermitaj en ĉiniaj vazoj, unuope aŭ duope lumis, starante sur diversaj mebloj, kiel sur altaroj, kaj en la jam preskaŭ nokta krepusko de la vintra malfrua posttagmezo aperigis duan, pli daŭran, pli rozkoloran kaj hom-amikan sunsubiron – eble donante al iu surstrata sentimentalulo okazon por revado pri la mistera homa ĉeesto, kiun la brilaj fenestroj kune signis kaj kaŝis – ŝi severe okulis al la servisto, kontrolante ĉu ilin li ekzakte metis en la respektivajn, difinitajn lokojn. Ŝi opiniis, ke se nur unu lampo estus misloka, la entuta harmonio de ŝia salono malboniĝus, kaj ŝia portreto, kiu staris sur oblikva postamento kovrita de pluŝa tuko, estus malbone prilumata. Ŝi tial arde gvatis la gestojn de la krudulo, kaj ŝi vigle riproĉis lin, ĉar li tro proksime pasis preter du longaj plantujoj, kiujn ŝi kutime nepre purigis mem, tiom ŝi timis ke iu alia ilin difektus; ŝi tuj ekstaris kaj proksime kontrolis, ĉu li eble breĉis ilin. Ŝin gajigis la amuzaj formoj de ŝiaj multaj ĉiniaĵoj, kaj ankaŭ de okideoj, de katlejoj precipe, kiuj kune kun krizantemoj estis ŝiaj ŝatataj floroj, ĉar ili havis la grandan virton, ke ili ne aspektis flore, sed silke, satene. „Ĉi tiu ŝajnas, kvazaŭ eltondita el la subŝtofo de mia mantelo” ŝi diris al Svan, signante al orkideo kun iaspeca estimo por tiu ŝika floro, tiu eleganta kaj neatendita fratino, kiun naturo al ŝi provizis, ja tre malproksime en la sistemo de vivuloj, sed en rafinita formo, pli taŭga por figuri en ŝia salono, ol multaj virinoj. Ŝi vice montris al li fajroŝprucajn ĥimerojn pentritajn sur dekora vazo aŭ broditajn sur ekrano, petalarojn de orkidea bukedo, dromedaron el niela arĝento kun okuloj el inkrustita rubeno, kiu staris sur la kamenbreto najbare kun jada bufo, kaj ŝi afektis sinsekve timon pro la danĝereco aŭ ridon por la bizareco de la monstroj, embarason pro la maldeco de la floroj, kaj nesubpremeblan deziron kisi la dromedaron kaj la bufon, kiujn si nomadis karuloj. Kaj tiuj afektadoj kontrastis kun la sincereco de iuj ŝiaj piaj inklinoj, interalie al Nia-Sinjorino en Lageto192, kiu antaŭ iom longe, kiam ŝi vivis en Nico193, ŝin savis el morto-danĝera malsano, kaj memorige al kiu ŝi ĉiam kunhavis oran medalon, al kiu ŝi atribuis senliman protektan povon. Odeta preparis por Svan sian teon, demandis: „ĉu kun citrono aŭ kun kremo?”, kaj al lia respondo: „kun kremo, mi petas” ŝi ridis: „nubeton da, ĉu ne?”. Kaj pro lia juĝo, ke ĝi bongustas, ŝi diris: „Ĉu mi ne divenas, kion vi ŝatas?”. Ĉi tiu teo efektive al Svan gustis kiel raraĵo, kiel al ŝi; amo tiom bezonas pravigojn, garantiojn pri daŭro, pere de agrablaĵoj, kiuj sen ĝi agrablaj ne estus, kaj kiuj finiĝas, kiam ĝi mem finiĝas, ke ĉirkaŭ la deknaŭa horo, kiam li foriris kaj rehejmiĝis por surmeti la vesperan vestaron, dum la tuta vojado en sia duonkaleŝo, ne povante subpremi la ĝojon, kiun li ricevis de tiu posttagmeza vizito, li ripetadis al si: „jes, agrable estus, se mi konstante povus rilati kun tia personeto, ĉe kiu troviĝas tiu alte taksinda afero: bona teo”. Unu horon poste li ricevis mesaĝon de Odeta; li tuj rekonis ŝian grandan skribon, en kiu afekto de brita rigideco trudis ĝeneralan ordon al misformaj literoj, kiuj eble al sensupozaj okuloj signifus malkoheran penson, nesufiĉan edukitecon, mankon de sincero aŭ decidemo194. Svan estis lasinta ĉe Odeta sian cigaredujon. „Se vi nur forgesus anstataŭe vian koron – ĝin de vi mi ne lasus repreni.”

Lia dua vizito ĉe ŝi probable pli gravis. Dum la vojado al ŝia hejmo, tiutage same kiel en ĉiu tago de renkontiĝo kun ŝi, li anticipe imagis ŝin; kaj la necesa limigo – por aprezi ŝian vizaĝon – de la imago pri ŝiaj vangoj, kiuj ofte estis flavecaj, malsanecaj, iafoje ruĝe punktitaj, al ŝiaj rozaj, freŝaj pufvangetoj lin afliktis, ĉar ĝi pruvis ke idealo ne eblas, ke feliĉo ne plenas. Li portis al ŝi gravuraĵon, kiun ŝi deziris vidi. Ŝi estis malsaneta; ŝi akceptis lin vestite per negliĝa robo el malva ĉinia krepo, kun la brusto mantele volvita en riĉe brodita ŝtofo. Starante apud li, kun malnodita hararo pendanta laŭlonge de la vangoj, fleksante unu kruron en kvazaŭ danca sinteno por ke ŝi povu senpene kliniĝi al la gravuraĵo, kiun, klinante la kapon, ŝi rigardis per siaj grandaj okuloj, kiuj ŝajnis lacaj kaj nubaj kiam ŝi ne viglis, ŝi subite frapis la atenton de Svan pro sia simileco kun la aspekto de Cipora, filino de Reuel, kia oni ŝin vidas en fresko de la Siksta Kapelo195. Svan ĉiam havis tiun apartan inklinon, ke li volonte trovis en figuroj pentritaj de famaj majstroj ne nur similecojn kun la ĝeneralaj aperaĵoj de la ĉirkaŭa mondo, sed tion, kio male neniel ŝajnas ĝenerala, nome la individuajn trajtojn de konataj vizaĝoj: en la aspekto de busto de duko Loredan far Antono Rico196 li retrovis la elstarajn vangostojn, la oblikvajn brovojn, entute la perfektan portreton de sia koĉero Remio; inter la farboj de pentraĵo far Girlandajo197 la nazon de sinjoro De Palansi; en portreto far Tintoreto198 la partan kovron de la vanga karno fare de randaj tempiharoj, la fleksitecon de l' nazo, la akutecon de l' rigardo, la ŝvelon de la palpebroj de doktoro Del Bulbon. Konservante eble bedaŭron, ke sian vivon li aranĝis ene de la limoj de monduma societo, de mondumaj konversacioj, li eble kredis, ke li ricevas de eminentaj artistoj ian bonvolan pardonon pere de tio, ke ankaŭ ili volonte konsideris, enprenis en siajn verkojn tiajn vizaĝojn, kiaj ilin riĉigis per atesto pri reala vivo, per ia moderna gusto; eble ankaŭ la frivoleco de mondumanoj infektis lin tiel, ke li sentis bezonon, ke malnova verko provizu tiajn antaŭtempajn, refreŝigajn aludojn al nuntempaj homnomoj. Aŭ eble li ankoraŭ tenis sufiĉe da artista spirito por ke male tiuj individuaj trajtoj al li estu plezurigaj per tio, ke ili ricevis ĝeneralan signifon tuj kiam li ekvidis ilin senradikaj, liberigitaj, provizantaj similecon inter pli antikva portreto kaj originalo, kiun ĝi ne bildigis. Kiel ajn estis, kaj eble tial ke la pleneco de impresoj, kiun li de kelka tempo gajnis, kvankam ĝi venis precipe de ŝato al muziko, riĉigis ankaŭ lian inklinon por pentrarto, pli profunda estis – kaj pli daŭra en sia influo al Svan – la plezuro, kiun li sentis pro la simileco de Odeta kun la figuro de Cipora, kiel ĝin bildigis Sandro di Mariano, kiun amatoroj malpli volonte mencias per la popola kromnomo Botiĉeli,199, depost kiam tiu ĉi nomo elvokas ne la veran verkaron de la pentristo, sed la banalan, malĝustan nocion de ĝi, kiu populariĝis200. Li de tiu momento ne plu taksis la vizaĝon de Odeta laŭ la varia aspekto de ŝiaj vangoj, laŭ la pure karna dolĉeco, kiun en sia imago li nepre sentus, ilin tuŝante per siaj lipoj, se okazus iam, ke li aŭdacus kisi ŝin, sed kiel interplekton de subtilaj, belaj linioj, kiun lia rigardo trairadis, glitante laŭ la kurbo de ties volviĝoj, kunigante la kadencon de la nuko kun la elŝutiĝo de la hararo, kun la fleksiĝo de la palpebroj, kvazaŭ en portreto de ŝi, kiu ŝian korpan tipon fine igus klara kaj komprenebla.