Выбрать главу

Li rigardis ŝin; parto de la fresko aperis en ŝia vizaĝo kaj en ŝia korpo, kaj tiun aperon li de tiam konstante atendis kaj serĉis – ĉu li kun ŝi kunestis, ĉu li nur imagis ŝin – kaj kvankam la florencan201 ĉefverkon li aprezis probable nur tial, ke ĝi retroveblis en ŝia ŝajno, tamen ĉi tiu intersimilo ankaŭ al ŝi donis ian belecon, ian delikatecon. Svan nun pentis, ke li ĝis tiam ne agnoskis la valoron de homo, kiun la granda Sandro certe ŝategus, kaj li sin gratulis, ke la plezuron, kiun li spertis okaze de renkontiĝoj kun Odeta, ian pravigon ricevis de lia propra belarta kulturo. Li nun ekpensis, ke la asocio inter Odeta kaj lia sopiro al feliĉo finfine ne estis tiom granda rezigno pri perfekteco, kiel li antaŭe kredis, ĉar ŝi kontentigis liajn plej rafinitajn artismajn preferojn. Tiel pensante li preterrimarkis, ke Odeta spite al tio ne konformis al lia deziro, ĉar lia deziro, kompare kun lia belarta gusto, estis turnita al tute alia direkto. La esprimo „florenca verko” por Svan tre utile rolis. Ĝi pasvorte faciligis la enŝteliĝon de la bildo de Odeta en revatan mondon, kiun ĝis tiam eniri ĝi ne povis, kaj kie ĝi koloriĝis per nobla tono. Dum antaŭe la voluptema rigardo, kiun li ĵetis al ĉi tiu virino, konstante revigligante liajn dubojn pri la dezirindeco de ŝia vizaĝo, de ŝia korpo, de ŝia tuta beleco, lian amon malfortigis – nun la dubon detruis, la amon firmigis tio, ke li anstataŭe apogis sin al difinita estetiko; plie kiso aŭ amorado, kiuj sentiĝus naturaj kaj banalaj, se ilin permesus difekta korpo, nun kronus la adoradon de muzea raraĵo, kaj sekve al li ŝajnus supernaturaj kaj delikategaj.

Kaj kiam li inklinis al pento pro tio, ke de pluraj monatoj li dediĉis tiom da tempo al renkontiĝoj kun Odeta, li kontraŭrezonis, ke estas bone tiun tempon fordoni al eminenta belartaĵo, kiu en ĉi tiu okazo fandiĝis per neordinara, aparte ŝatinda materialo, tiel konsistigante raran ekzempleron, kiun li kontemplis jen kun artista humileco, pieco kaj neprofitemo, jen kun amatora fiereco, posedavido kaj voluptemo.

Sur sian labortablon li metis – surogate al portreto de Odeta – bildon de la filino de Reuel. Li admiris la grandajn okulojn, la delikatan vizaĝon, tra kiu diveniĝis malperfekta haŭto, la mirindajn buklojn de l' hararo laŭ la lacaj vangoj, kaj kunadaptante belaĵojn, kiujn li ĝis tiam nur artisme ŝatis, kun la ideo de vivanta virino, li ŝanĝis ilin al korpaj kvalitoj, kaj ĝojis, ke li trovas ilin ĉiujn en homo, kun kiu li povus havi korpan rilaton. La malpreciza ŝato, kiun oni sentas por rigardata belartaĵo, nun pro la ekkono de la karna originalo de la filino de Reuel, turniĝis en deziron, kiu de tiam funkciis anstataŭ la deziro, kiun la korpo de Odeta unuatempe en li ne vekis. Post longa kontemplo de la botiĉelia bildo, li pensadis ankaŭ pri sia privata botiĉelia verko, li taksis ĉi lastan pli bela, kaj alproksimigante la fotografaĵon de Cipora, li revis, ke li alpremas Odetan al sia sino.

Samtempe li provadis diversmaniere preventi ne nur la tediĝon de Odeta, sed iafoje ankaŭ la propran, ĉar li sentis, ke de kiam Odeta lin ofte kaj senbare renkontis, ŝia konversacio iĝis iom lama; li timis, ke la banala, unutona, kaj malfacile ŝanĝebla sinteno, kiun li nun havis okaze de iliaj kunestoj eble laŭtempe sufokos en lia memo la sentimentalan esperon, ke iam ŝi deklaros al li sian enamiĝon – kaj lian amon naskis kaj konservis ĝuste tiu espero. Kaj por ŝanceli la tro bonmoran, tro rutinan eksteron de Odeta, kiu – li timis – lin iam tedos, li subite skribis leteron al ŝi, en kiu li esprimis fikciajn elreviĝojn, ŝajnigitajn kolerojn, kaj li ĝin portigis al ŝi antaŭ la vespermanĝo. Li sciis, ke li ŝokos ŝin, ke ŝi respondos, kaj li esperis, ke el la animskuo, kiun la timo pri rompo de ilia rilato kaŭzos, eliĝos vortoj, kiujn ŝi ankoraŭ neniam kuraĝis diri al li; kaj efektive li tiarimede havigis al si la leterojn de plej tenera tono, kiujn ŝi entute skribis al li, el kiuj unu, kiun ŝi tagmeze portigis de la restoracio ‚Ora Domo’ – okaze de la tago de la pariza-murcia festo aranĝita helpe al viktimoj de superakvo en Murcio202 – komenciĝis jene: „kara amiko, tiel forte mia mano tremas, ke mi apenaŭ povas skribi”, kaj li tenis ĝin en la sama tirkesto, kiel la sekiĝinta krizantem-floro. Aŭ se por letero ŝi ne havis tempon, kiam li alvenos en la domo Verduren, ŝi tuj alpaŝos al li kaj diros: „mi devas paroli kun vi” kaj li scivole rigardos, ĉu ŝia vizaĝo aŭ ŝiaj paroloj ion indikos pri ŝia koro, kion ŝi ĝis tiam sekretigis.

La nura proksimiĝo al la domo Verduren, la apero de ĝiaj grandaj fenestroj tralumataj de la lampoj, antaŭ kiujn oni neniam tiris la ŝutrojn, sufiĉis por ke li sentu kortuŝon pro la ĉarma homo, kiun li vidos, floranta en ilia or-tona lumo. En iuj vesperoj la ombroj de la gastoj mallarĝe, nigre ekranis antaŭ la lampa brilo, simile al tiuj etaj gravuraĵoj, kiujn oni interŝovas jen kaj jen en diafanan lampoŝirmilon inter aliajn striojn, kiuj restas senmakule helaj. Li penis distingi la silueton de Odeta. Poste, tuj je la alveno liaj okuloj sen lia prikonscio brilis pro tia ĝojo, ke sinjoro Verduren al la pentristo diris: „la afero ardas, ŝajne”. Kaj la ĉeesto de Odeta por Svan vere provizis tiun domon per pliaĵo, kiun havis neniu el la aliaj domoj, en kiuj li okaze gastis, nome per ia sentuma aparato, per nervaro, kiu disbranĉiĝis tra ĉiuj ĉambroj kaj konstante impulsis novajn ekscitojn en lian koron.

Tiel do la funkciado de la malgranda tribo, kiel propra ero de la socio, per si mem maŝinece planis por Svan ĉiutagan rendevuon kun Odeta, kaj ebligis, ke li ŝajnigu indiferenton al ŝi aŭ eĉ deziron pri ĉesigo de rilatado, sen ke li per tio riskis fatalan decidon, ĉar li – kvankam al ŝi li leteris iam aŭ tiam en la tago – nepre renkontos ŝin vespere kaj ŝin akompanos hejmen.

Sed iun fojon, antaŭpensante malplezure pri tiu nerifuzebla kunreveno, li promenigis sian junan laboristinon ĝis la arbaro, prokrastante la horon de la vizito ĉe gesinjoroj Verduren, kaj tie li sekve alvenis tiom malfrue, ke Odeta, supozante ke li jam ne venos, foriris. Vidante, ke ŝi ne plu estas en la salono, Svan sentis kordoloron; li tremis pro la foresto de plezuro, kies intenson li unuafoje plene taksis, ĉar li ĝis tiam certis, ke li ĝin laŭvole havos, kaj tiu certeco rilate al ĉiuj plezuroj malgrandigas aŭ eĉ malebligas entute agnoski ilian forton.

— „Ĉu vi vidis lian vizaĝon, kiam li konstatis, ke ŝi jam foriris?” diris sinjoro Verduren al sia edzino „Ŝajnas al mi, ke tio estas okazo de ĝisosta enamiĝo!”

— „Vidis kies vizaĝon?” laŭtege demandis doktoro Kotar, kiu post mallonga vizito al malsanulo ĵus revenis por forveturi kun sia edzino kaj ne sciis, pri kiu temis la ĵusa diro.

— „Ha, ĉu vi do ne renkontis ĉe la pordo nian ĉarman Svan-on?”